Henry Mountbatten-Windsor
Reĝa familio de Britiokaj la aliajKomunumaj reĝlandoj | |
---|---|
Reĝa familio
| |
Henry Charles Albert David MOUNTBATTEN-WINDSOR (naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en Londono), nomita Princo Harry de Kimrio, estas dua filo de Princo Karlo (Princo de Kimrio) kaj Princino Diana. Princo Harry naskiĝis la 15-an de septembro 1984 en la hospitalo St. Mary's, en Paddington, Londono. Post sia frato Princo William kaj ties gefiloj li estas la kvina en la vico de la tronposteuloj de la brita krono.
Harry havas alian duonfraton Tom kaj duonfratinon Laura, el la unua geedzeco de sia duonpatrino Camilla Mountbatten-Windsor – la nuna dukino de Kornvalo.
Oni rimarkis Harry dum la pasintaj jaroj pro liaj spertoj pri drogoj kaj alkoholaĵoj kaj pro afero kun fotografo de londona dancejo. Tiaj eventoj kromnomigis lin "Dirty Harry" (malpura Harry).
En januaro 2005 oni denove parolis pri li, kiam li iris al kostumfesto vestita de nazieca dezertuniformo kun svastikobrakrubando.[1]
Ekde majo 2005 Princo Harry studas ĉe la militista akademio Sandhurst. En aprilo 2006 li estis ĵurigita kiel oficiro en la ĉeesto de sia avino reĝino Elizabeto la 2-a. Dum majo 2007 li servos, kiel membro de la Blues and Royals en Irako.
Harry estas princo de Britio kaj Nord-Irlando, laŭ brita maniero nomita "Prince Harry of Wales", princo estante ligita al Britio, ne al Kimrio (Wales). La titolo "Prince of Wales" signifas princon de Kimrio kaj estas la titolo de la tronheredonto, la unua el la tronviculoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BBC NEWS-Artikolo kun bildo kaj publikaj reagoj