Haute-Sorne
Haute-Sorne | |
---|---|
Blazono de Haute-Sorne | |
Vilaĝocentro de Glovelier, komunumo Haute-Sorne | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 46° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 46.33889 °N, 7.24583 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 20″ N 7° 14′ 45″ O / 46.33889 °N, 7.24583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7918 |
Areo | 71,06 km² |
Alteco | 477 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2853 Courfaivre 2854 Bassecourt 2855 Glovelier 2863 Undervelier 2864 Soulce |
Komunumkodo | 6729 |
Situa mapo de Haute-Sorne | |
Haute-Sorne estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 7918 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Haute-Sorne situas en la Ĵurasa Montaro en la supera valo de la rivereto Sorne, alfluanto de Birs. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bassecourt, Berlincourt, Courfaivre, Glovelier, La Jacoterie, Sceut, Soulce kaj Undervelier.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 71,06 km², de kiuj 53,3% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Haute-Sorne limas en nordo al Boécourt kaj Develier, en oriento al Courtetelle, en sudoriento al Châtillon, en sudo al Moutier (BE), Perrefitte (BE), Souboz (BE), Sornetan (BE), Monible (BE) kaj Rebévelier (BE), en sudokcidento al Saulcy, en okcidento al Saint-Brais, kaj en nordokcidento al Clos du Doubs.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Haute-Sorne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds kaj grava konekta vojo de Bassecourt al Porrentruy. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A16, al kiuj ekzistas alveturejoj sur la komunuma teritorio en Glovelier kaj Bassecourt. Tra la komunumo kondukas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Delemonto, kaj de Glovelier kondukas mallarĝspura fervojlinio de la Ĵurasaj Fervojoj tra Saignelégier al La Chaux-de-Fonds.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Haute-Sorne estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 pere de la kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Bassecourt, Courfaivre, Glovelier, Soulce kaj Undervelier.[3]
Origine ankaŭ la komunumoj Boécourt kaj Saulcy devintus fariĝi parto de la nova komunumo. Kadre de la baloto tamen la civitanoj de Boécourt kaj Saulcy malakceptis la kuniĝon, kial nur la aliaj 5 komunumoj integriĝis al la nova komunumo Haute-Sorne.[4]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (sumo de la malnovaj komunumoj)
- ↑ Fonto: François Kohler: Untervelier en Historia Leksikono de Svislando (2013-01-25)
- ↑ Rezultoj de la voĉdono de la 12-a de februaro (PDF; 15 kB)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Haute-Sorne – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|