Saltu al enhavo

Homa spirado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spiro (apartigilo)
Se elspirado okazas tra la buŝo en malvarmaj kaj maldekaj kondiĉoj, la akvovaporo kondensiĝas en videbla nubo kiu montras la elspiradon.

Spirado estas procezo, kiu movas aeron en la pulmojn aŭ aliajn organojn kaj reen el ili por difuzigi oksigenon en la sangon kaj karbonan dioksidon el la sango en la eksteran medion. La eniga fazo de la ciklo nomiĝas enspiro kaj la eliga estas elspiro.

Animala spirado

[redakti | redakti fonton]

Ĉe senvertebruloj

[redakti | redakti fonton]

La sponguloj kaj la meduzoj ne havas apartajn organojn por la interŝanĝo de gasoj kaj povas rekte preni gasojn de la ĉirkaŭa akvo. La platelmintoj havas nek kardiovaskulan sistemon nek spirsistemon;[1][2] la oksigeno necesa por ilia metabolo disvastiĝas tra la tegumentoj de la animalo, kiuj estas tre maldikaj.

La spiraparato de la insektoj estas formata de traĥeoj, nome serio de malplenaj tuboj tre branĉigitaj kiuj kune formas traĥean sistemon, tra kiuj la spiraj gasoj cirkulas. La moluskoj, ĝenerale havas brankojn kiuj ebligas la interŝanĝon de oksigeno de akva medio, aligante tiun oksigenon enen de la vaskulan sistemon. Ili havas spirsistemon, laŭ kelkaj aspektoj, similan al tiu de la fiŝoj.

Ĉe vertebruloj

[redakti | redakti fonton]
Aŭstralia pulmofiŝo, Neoceratodus forsteri; pulmofiŝoj havas unu aŭ du pulmojn.

La plimulto de la vertebruloj havas pulmojn, kun la granda escepto de la fiŝoj kiuj fundamente havas brankojn. En la plimulto de la fiŝoj la spirado okazas tra tiuj brankoj, sed la pulmofiŝoj havas unu aŭ du pulmojn. La haŭto estas unu de la spirorganoj de la amfibioj; ĝi estas tre vaskulhava kaj konstante malseka, kies humideco estas retenita pere de la sekrecio de muko fare de specializitaj ĉeloj.

La anatomia strukturo de la pulmoj estas malpli kompleksa ĉe la reptilioj ol ĉe la mamuloj. Ankaŭ la spira sistemo de la birdoj ege diferenciĝas disde tiu kiu troviĝas ĉe la mamuloj, kun unikaj anatomiaj trajtoj, kiel por ekzemplo aersakoj; pro la alta metabola kosto postulata por la flugado, la birdoj havas altan neceson de oksigeno.

Ĉiuj mamuloj, inklude la akvajn mamulojn, havas pulman spiradon. Tiu funkcias pere de du tre disvolvigitaj pulmoj dividitaj en loboj; la pulmoj hejmas en la pleŭra kavaĵo, kiu estas limigita per la diafragmo, kiu estas muskolo kiu pere de siaj disetendiĝo kaj kuntiriĝo, realigas la enirado kaj elirado de gasoj. La spirvojoj estas formitaj de la traĥeo kiu disdividiĝas en du bronkoj ĉiu al po unu pulmo. Tiuj plue disdividiĝas en bronketoj kaj tiuj siavice disdividiĝas en la alveoloj; en la cetero de animaloj tiuj nomiĝas faveoloj. La interŝanĝo de gasoj (hematozo) realiĝas en la alveoloj. La alveoloj estas senelirejaj saketoj kiuj estas ĉirkaŭitaj de sangovaskuloj. La eligo de sonoj eblas pro la funkciado de voĉkordoj ĉe la laringo. Inter mamulo kaj samgranda amfibio la unua havas dek fojojn pli grandan pulmon surfacon.

Tipoj de spirado

[redakti | redakti fonton]

La aerobaj vivuloj disvolviĝis kelkajn sistemojn de interŝanĝo de gasoj kun la medio en kiu ili vivas: nome haŭta, traĥeal, branka kaj pulma aerumado. Pere de ajna de tiuj sistemoj ili aligas oksigenon devenan de la ekstera kaj forigas karbonan dioksidon kaj akvovaporon, kiel rezulto de la procezo de la energia metabolo. Homoj kaj aliaj mamuloj prezentas nur pulman spiradon, sed kelkaj organismoj kiel la amfibioj uzas kelkajn diversajn sistemoj samtempe kaj havas kaj haŭtann kaj pulman espiradon.

Interŝanĝo de gasoj en la pulma alveolo.
  • Pulma spirado.

Ĝi okazas ĉe la plej granda parto de la surteraj vertebruloj: amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj inklude la homan estaĵon. La spira sistemo de pulma tipo estas formata per spiraj truoj situaj en la kapo kiuj komunikas kun interna kondukto kiu nomiĝas laringo kiu alvenas tra la trakeo en la pulmoj. La pulmoj konsistas de aro de alveoloj ĉirkaŭita de sangokapilaroj. En la alveoloj estas kie okazas la interŝanĝo de gasoj kun la sango. La oksigenhava estas distribuita tra la tuta organismo pere de la kardiovaskula sistemo.[3]

  • Traĥea spirado.

La spirado traĥea okazas ĉe multaj senvertebruloj, inklude insektojn, miriapodoj kaj kelkaj araneoj. Tiuj animaloj disponas de serio de truoj laŭlonge de siaj korpoj nomiaj "stigmoj" tra kiuj oni enigas la aeron de la atmosfero. La stigmoj rezultas en konduktoj kiuj ricevas la nomon de "traĥeoj" kiuj branĉiĝas en la interno de la organismo por ebligi la gasinterŝanĝon.[4]

  • Branka spirado.

La branka spirado okazas ĉe la fiŝoj. La brankoj estas spirorganoj de multaj akvanimaloj. Ili estas formataj per aro de tre fajnaj platoj ĉirkaŭitaj de sangotuboj. Kiam la akvo ŝarĝita de oksigeno pasas inter la brankoj, okazas la gasa interŝanĝo kun la sango.

La anelidoj kiel ekzemple la tervermoj de lataksonoj Crassiclitellata ne havas pulmojn, spiras tra la haŭto (haŭta spirado).
  • Haŭta spirado.

En kelkaj animaloj la spirado okazas rekte tra la haŭto. Por ke tio eblas, la haŭto devas esti tre fajna kaj ne esti rekovrita per kornecaj strukturoj kiel estas la skvamaj. Inter la animaloj kiuj posedas haŭtan spiradon estas la anelidoj. La haŭta spirado povas esti responsa de ĝis la 20% de la gasa interŝanĝo en kelkaj reptilioj kaj de eĉ pli granda procento ĉe amfibioj.[5]

Homa spirado

[redakti | redakti fonton]
Pulmoj kaj cetero de spirsistemo.

Homa spirado estas procezo, kiu movas aeron en la pulmojn kaj reen el ili por difuzigi oksigenon en la sangon kaj karbonan dioksidon el la sango en la eksteran medion. La eniga fazo de la ciklo nomiĝas enspiro kaj la eliga estas elspiro. Ĝi similas al la spirado de aliaj tetrapodoj. Malpli parencaj bestoj havas alispecajn spirajn organojn, kiel brankojn ĉe fiŝoj kaj spiraklojn ĉe multaj artropodoj.

La gasa interŝanĝo okazigata per spirado ebligas ĉelan spiradon, esencan metabolan procezon. Homoj, kiel ĉiuj aerobiaj organismoj, postulas oksigenon ĉe la ĉela nivelo por liberigi energion kaj perlabori energi-riĉajn molekulojn kiel glukozon.

Spirado grave rolas en la homeostazon, tiel ke ĝia ofteco kaj profundo varias por stabiligi la biokemian staton de la korpo. La medicina termino por normala malstreĉiga spirado estas eŭpneo.

Fine de ĉiu elspir-ciklo la plenkreskaj homaj pulmoj ankoraŭ enhavas 2.5 – 3.0 litrojn da aero, kiu nomiĝas Resta Funkcia Kapacito (angle FRC, Functional Residual Capacity). Dum ĉiu spirad-cicklo nur ĉirkaŭ 15% el ĉi tiu volumeno anstataŭiĝas per ekstera aero.

Spirorganoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉefaj spirorganoj estas pulmoj; inter ili la koro.

Ĉar la spirsurfaco de la homo lokiĝas profunde en ĉiu pulmo, la aero iras longan vojon al la spirsurfaco tra la alkondukaj aervojetoj. La atmosfera aero alvenas tra la naztruoj en la superajn aervojetojn. La naztruon kovras interne mukozo, kiun ĉiam malsekigas glando-sekrecio. La mukozon traplektas abunda kapilara reto, kiu ĉiam garantias la varman staton de la interna surfaco de naztruo. La enspirita aero tie varmiĝas kaj saturiĝas per akvovaporo, dum polveroj estas pelitaj eksteren per la cilia epidermo de mukozo. La aero fluas tra la buŝkavo dum profunda enspiro kaj parolo. La enspirita aero iras de la naztruo kaj buŝkavo al la faringo. En la faringo kruciĝas la vojoj de la aero kaj la nutraĵo. Dum gluto malfermiĝas la vojo al la traĥeo, dum spirado la aero fluas tra la laringo al la traĥeo.

La homa laringo estas sona organo enkreskinta al la supera parto de la spirvojoj. Ĝia bazo konsistas el kartilago kaj la internan surfacon dividas voĉkordoj. La movado de la du sonligamentoj estas okazigata de la laringaj muskoloj. Dum trankvila spirado libere fluas la aero tra la inter du voĉkordoj troviĝanta sonfendo. Dum enspiro la sonfendo vastiĝas, dum elspiro malvastiĝas. La aero fluanta tra la laringo el la pulmo vibrigas la elastajn voĉkordojn, pro tio estiĝas sonondoj en la aerokolonoj super la voĉkordoj. El tiuj formiĝas - helpe de la kunlaboro de la buŝkavo, lango, lipoj - la homa parolo. La altecon de la homa sono donas la formo de la gloto kaj la streĉiteco de la voĉkordoj. Malvasta gloto kaj streĉitaj voĉkordoj donas pli altan sonon. La longeco de la voĉokordoj rilatas al la grandeco de la laringo. En granda laringo troviĝas longaj kaj tial malstreĉitaj voĉkordoj. Pro tio estas pli malalta la voĉo de la viroj ol tiu de lavirinoj kaj la knaboj. Dum la adulteco grandiĝas la gloto, tiu ŝanĝiĝo daŭras ĝis unu jaron. La sonalto de la voĉo iĝas en tiu periodo malkonstanta. Tiu periodo estas la mutalo, kiam precipe ĉe la knaboj aperas la malaltiĝanta sonalto. La elformita plenkreska parolvoĉo havas frekvencon ĝenerale de 100-300 Hz. La frekvenco de normala voĉo estas 440 Hz. La plej malalta virvoĉo havas la frekvencon 80 Hz, la plej alta virina voĉo pli ol 1000 Hz.

La vojo de la enspirita aero iras tra la traĥeo al la subaj aervojoj. Tiuj inkludas la laringon kaj ankaŭ kartilagan, elastan kanalon en kiu libere fluas la aero. La suba parto dividiĝas je du ĉefbronkoj, kiuj kondukas al la dekstra kaj maldekstra parto de la pulmo. La pulmoj estas spongecaj, grandetendaj, elastaj organo, kiuj lokiĝas en la brustokavo. La kavon de la brusto kaj abdomeno dividas la diafragmo. La mikroskopa bildo de la pulmo montras glandan konstruon. La ĉefbronkoj atingantaj la pulmon dividiĝas plu kaj formas pli malgrandajn kanaletojn, la bronketojn. Tiuj finiĝas en aerveziketoj, kies maldika muro konsistas el unuĉeltavola epitelio. La muron de la aerveziketoj ĉirkaŭprenas abunda kapilarsistemo. La gasa interŝanĝado okazas tra la muro de la interplektiĝintaj kapilaroj kaj aerveziketoj. La tuta spirsurfaco de la aerveziketoj de homa pulmo estas ĉ. 100 m2.

Homa diafragmo, fronta vido el sube, montrante malfermaĵojn.

La pulmoj ne estas kapablaj je pumpado de si, kaj disetendiĝos nur kiam ekzistas pliiĝo en la volumeno de la brustkaverno.[6][7] En homoj, kiel en la aliaj mamuloj, tio estas atingita ĉefe per la kuntiriĝo de la diafragmo, sed ankaŭ per la kuntiriĝo de la interripaj muskoloj kiuj tiras la torakon supren.[8] Dum forta enspiro la akcesoraj muskoloj de enspiro, kiuj ligas la ripojn kaj la sternumon al la kolvertebroj kaj bazo de la kranio, en multaj kazoj tra peranta aldono al la klavikloj, troigas la pumpiltenilon kaj sitelajn tenilmovadojn, kaŭzante pli grandan ŝanĝon en la volumeno de la torakkavaĵo.[8] Dum elspirado, ĉe ripozo, (spiranta eksteren) ĉiuj muskoloj de enspiro senstreĉiĝas, resendante la bruston kaj abdomenon al pozicio nomita la "ripoza pozicio", kiu estas determinita per ilia anatomia elasteco. Ĉe tiu punkto la pulmoj enhavas la funkcian restan kapaciton de aero, kiu, en la plenkreska homo, havas volumenon de proksimume 2.5-3.0 litroj.[8]

Diafragma spirado igas la abdomenon ritme ŝveli eksteren kaj retiriĝi. Ĝi estas, tial, ofte referita kiel "abdomena spirado". Tiuj esprimoj ofte estas uzitaj interŝanĝeble ĉar ili priskribas la saman agon. Kiam la akcesoraj muskoloj de enspiro estas aktivigitaj, precipe dum uzkonsumita spirado, la klavikloj estas tiritaj supren, kiel klarigite supre. Tiu ekstera manifestiĝo de la uzo de la akcesoraj muskoloj de enspiro foje estas prisignita kiel klavikla spirado, vidita precipe dum astmoatakoj kaj en homoj kun kronika malhelpema pulmomalsano.

Dum la spirado, la pulmo moviĝas forte en la brusta kavo. La senfrotan moviĝon inter la pulma kaj la brusta muro helpas la duobla tavolo de la pleŭro. Unu tavolo ĉirkaŭas la pulmon, la alia kovras la brustomuron kaj la diafragmo-surfacon. Sur la surfaco de la du kontaktiĝantaj pleŭroj troviĝas tre maldika fluidaĵotavolo. Ili estas tiel malfacile divideblaj kiel du malsekaj vitroj unu sur la alia. Dume ili moviĝas, ili glitas unu sur la alia tre bone. Tio helpas la spirmovojn.

Homoj enspiras trankvile po 16 fojoj minute. Tio signifas - kalkulante je 0,5 l da normala spira volumeno - la ŝanĝiĝon de 8 l aero en minuto. Se ekz. forta fizika (korpa) laboro altigas la oksigenbezonon de la organo, tiam pli granda volumeno da aero ŝanĝiĝas en la pulmo je unu spiro per pli profunda kaj ofta spirado. Tamen oni kapablas altigi la spiran volumenon per malaltigo de la depona aero dum longdaŭra tempo nur ĝis iu limo. Se la spira volumeno superas 50 % de la pulma aeroakcepta kapableco, komence aperas forta laciĝo, poste elĉerpiĝo.

Dum peza spirado (hiperpneo) kiel, ekzemple, dum ekzerco, elspirado estas rezultigita per rilakso de ĉiuj muskoloj de enspiro, (laŭ la sama maniero kiel ĉe ripozo), sed, krome, la ventromuskoloj, anstataŭ esti pasivaj, nun kontraktiĝas forte igante la torakon esti tirita malsupren (al fronto kaj flankoj). Tio ne nur malpliigas la grandecon de la torako, sed ankaŭ premas la abdomenajn organojn supren kontraŭ la diafragmo kiu sekve ŝvelas profunde en la torakon. La fin-ekshala-pulmvolumeno nun enhavas malpli da aero ol la ripoza "funkcia resta kapacito".[8] Tamen, en normala mamulo, la pulmoj ne povas esti malplenigitaj tute. En plenkreska homo ekzistas ĉiam daŭre almenaŭ unu litro da restaero forlasita en la pulmoj post maksimuma elspirado.[8]

Subnaĝanto kontrolanta spiradon.

Spirado estas unu el nemultaj korpaj funkcioj kiujn oni povas kontroli kaj konscie kaj senkonscie. La indico kaj profundo de spirado estas aŭtomate kontrolitaj per la spiraj centroj kiuj ricevas informojn de la periferiaj kaj centraj sangaj gaskemireceptoroj. Tiuj kemireceptoroj ade monitoras la partajn premojn de karbondioksido kaj oksigeno en la arteria sango.[8] La sensiloj estas, unue, la centraj sangaj gaskemireceptoroj sur la surfaco de la medolo oblonga de la cerbotrunko kiuj estas precipe sentemaj al pH same kiel la parta premo de karbondioksido en la sango kaj cerbo-spina likvaĵo. La dua grupo de sensiloj mezuras la partan premon de oksigeno en la arteria sango. Kune la laste menciitaj estas konataj kiel la periferiaj sangaj gaskemireceptoroj kiuj estas situantaj en la aortaj kaj karotidaj korpoj.[8] Informoj de ĉiuj tiuj sangaj gaskemireceptoroj estas peritaj al la spiraj centroj en la cerba ponto kaj en la oblonga medolo, kiuj reagas al devioj en la partaj premoj de karbondioksido kaj oksigeno en la arteria sango de normalo adaptante la indicon kaj profundon de spirado, en tia maniero por reestigi partan premon de karbondioksido reen al 5.3 kPa (40 mm Hg), la pH al 7.4 kaj, laŭ pli malgranda mezuro, la partan premon de oksigeno al 13 kPa (100 mm Hg).[8] Ekzemple, ekzerco pliigas la produktadon de karbondioksido de la aktivaj muskoloj. Tiu karbondioksido difuzigas en la vejnan sangon, kaj finfine levas la partan premon de karbondioksido en la arteria sango. Tio tuj estas sentita per la karbondioksidaj kemireceptoroj sur la cerbotrunko. La spiraj centroj respondas al tiuj informoj igante la indicon kaj profundon de spirado pliigi al tia amplekso ke la partaj premoj de karbondioksido kaj oksigeno en la arteria sango preskaŭ revenas tuj al la samaj niveloj kiel ĉe ripozo. La spiraj centroj komunikas kun la muskoloj de spirado per movnervoj, de kiuj la frenaj nervoj, kiuj funkciigas la diafragmon, estas verŝajne la plej gravaj.[8]

Subnaĝado sen spirhelpaj aparatoj.

Aŭtomata spirado povas esti troigita laŭ limigita mezuro per simpla elekto, aŭ faciligi ĝin por naĝado, parolado, kantado aŭ alia laŭta trejnado.[9] Spirantaj disciplinoj estas integrigitaj en meditado, certaj formoj de jogo kiel ekzemple pranayama, kaj la Buteyko-metodo kiel terapio kontraŭ astmo kaj aliaj malsanoj. Estas maleble subpremi la impulson al spiro al la punkto de hipoksio sed trejnado povas pliigi la kapablon spir-teni, ekzemple, en februaro 2016, hispana, profesia liberplonĝisto rompis la mondan rekordon por aranĝado de la spiro sub akvo ĉe iom pli ol 24 minutoj.

Aliaj aŭtomatajn spirkontrolajn refleksojn ankaŭ ekzistas. Subakvigo, precipe de la vizaĝo, en malvarma akvo, ekigas respondon nomitan la plonĝadreflekso.[10][11] Tio unue havas la rezulton fermi la aervojojn kontraŭ la enfluo de akvo. La metabola indico bremsas rekte malsupren. Tio estas kunligita kun intensa vaskulkonstrikton de la arterioj al la membroj kaj abdomenaj intestoj. Tio rezervas la oksigenon kiu estas en sango kaj pulmoj komence de la plonĝo preskaŭ ekskluzive por la koro kaj la cerbo. La plonĝadreflekso estas ofte-uzita respondo en bestoj kiuj rutine devas plonĝi, kiel ekzemple pingvenoj, fokoj kaj balenoj.[12][13] Ĝi estas ankaŭ pli efika en junegaj beboj kaj infanoj ol en plenkreskuloj.[14]

Spira sano

[redakti | redakti fonton]

La pulman aeroakceptan kapablecon grandigas la sistema sportado aŭ trejnado. Se trejnita sportisto kaj neniam trejninta homo kuras, ilia spirado montras signifan diferencon. Kiam la minuta spirnombro de la trejnito altiĝas al 30, tiu ĉe la netrejnita homo atingas 40 dum la sama muskollaboro. Se oni komparas la dum unu minuto elŝanĝitan aeron en la du pulmoj, oni konstatas, ke tiu kvanto preskaŭ kongruas, ĉ 24 l. La trejnita homo atingas 0,8 l spirvolumenon per konstanta profunda spirado, dume la alia homo nur 0,6 l per hastema spirado. La konstanta trejnado ebligas fortan spiradon, ĉar en la gasa interŝanĝo partoprenas pli grandnombraj aerveziketoj, do grandiĝas la pulma aerakcepta kapablo.

Senmova vivmaniero kaj fumado estas homaj vivkutimoj, kiuj ofte damaĝas la spirkapablon, krom aliaj malsanigaj efikoj. Fumado kaŭzas la pulmokanceron kaj la oftan hurutan malsanon de la bronkoj.

Vegetala spirado

[redakti | redakti fonton]
Gasa interŝanĝo en fotosintezo.

La vegetala spirado estas la procezo de spirado kiu okazas en planto. Tiu procezo baziĝas ankaŭ en la konsumo de oksigeno kaj la eligo de karbona dioksido. Ĝi estas diferencigenda disde la gasa interŝanĝo konsekvenco de la fotosintezo. Ofte oni indikas ankaŭ, ke la spirado ĉe vegetaloj inkludas akvon pro la fakto ke en la fotosinteza procezo ĝi estas kaptante energion devenan de la elektromagnetaj ondoj de la suno.

En la plantoj, la gasa interŝanĝo realiĝas ĉefe pere de stomoj kaj/aŭ lenticeloj. La stomoj aŭ pneŭmatodoj estas formataj per paro da epidermaj ĉeloj modifitaj (stomaj aŭ okluzivaj (plozivaj) ĉeloj) de reneca formo. Por la gasa interŝanĝo ili formas truon nomitan ostiolo kiu fermiĝas aŭtomate en la okazoj de troa CO² aŭ de manko de akvo. La stomoj estas plej ofte en la malsupra parto de la folio, en kiu ili ne ricevas la rektan sunlumon, sed ili estas ankaŭ en herbaj tigoj.

La lenticeloj estas dise tra la mortinta ŝelo de tigoj kaj radikoj. Tipe, la lenticeloj estas lento-formaj (dukonveksa lenso) en sia ekstera konturo, de kie deriviĝas la nomo. Ili estas orientataj ĉu vertikale ĉu horizontale sur la tigo, laŭ la specio kaj varias laŭ grando, el apenaŭ videblaj ĝis tiom grando kiel de 1 cm aŭ eĉ 2,5 cm de longo. En arboj kun ŝelo de multaj fendoj, la lenticeloj estas sur la fono de la fendoj. La funkcio de la lenticeloj estas ebligi puran interŝanĝon de gasoj inter la internaj parenkimatozaj histoj kaj la atmosfero.

Spirado kaj fotosintezo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fotosintezo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fotorespirado.
Fotorespirado.

La fotosintezo farita de la plantoj, kaj en plej ampleksa senco en ĉiuj aŭtotrofaj organismoj, kutime prezentiĝas kiel reakcio inversa al la aeroba respirado, ĉar la universala ekvacio estas ĝuste la malo:

6 CO2 + 6 H2O + energio (ATP) → C6H12O6 + 6 O2

La plantoj faras precize la saman aeroban respiradon priskribita antaŭe. Dum la nokto, la fotosintezo suspendiĝas pro la manko de lumo. Eĉ tiel la respirado en la plantoj okazas ĉiam por havigi la necesan energion por realigi la katabolon, sammaniere kiel faras ĝin la cetero de eŭkariotoj pere de la oksidigo de karbonhidratoj fare de enzimoj kiuj kondukas al la eligo de karbona dioksido al la medio. Eĉ tial, la kvanto de karbona dioksido kiun la aŭtotrofaj organismoj eligas estas malpli granda ol la kvanto kiun ili alsorbas por realigi la fotosintezon, kaj ankaŭ la oksigeno kiujn ili bezonas estas same pli malgranda ol tiu kiun ili eligas. La pura eligo de karbona dioksido estas relative tre malgranda kompare kun la produktado de oksigeno.

Kiel rezulto de tiuj metabolaj agadoj la plantoj favoras ekvilibron inter la oksigeno kaj la karbona dioksido en la tera atmosfero.

La respirado estas procezo de la vivo esenca en la plantoj. Ĝi necesas por la sintezo de metabolitoj esencaj inklude karbonhidratojn, aminoacidojn kaj grasacidojn, krom por la transporto de mineraloj kaj aliaj solviĝintoj inter la ĉeloj. Ĝi konsumas inter 25 kaj 75% de ĉiuj karbonhidratoj produktitaj en la fotosintezo.[15]

Societo kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]
Fresko de Mikelanĝelo en Vatikano, nome Kreo de Adamo. Spite la ikonografion kaj laŭ la Hebrea Biblio Dio kreas la viron el argilo kaj spiras sur li por doni al li la vivon.

La vorto "spirito" devenas el la Latina vorto spiritus, kiu signifas spiron. Historie, spiro ofte estis konsiderata ĉe la koncepto de vivoforto. La Hebrea Biblio referencas al Dio kiu spiras (blovas) la spiron de vivo en argilon por krei Adamon kiel vivulon (nefeŝ). Ĝi referencas ankaŭ al la spirado kiel reveno al Dio kiam mortonto mortas. La terminoj spirito, la barata prana, la polinezia mana, la hebrea ruaĉ (Sankta Spirito) kaj psiĥe en psikologio estas rilataj al la koncepto de spirado.[16]

En Tajĝiĉuano, aeroba ekzerco estas kombinata kun spiradekzercado por plifortigi la diafragmajn muskolojn, plibonigi la sintenojn kaj la ĝeneralan uzadon de la korpa ĉjio. Diversaj formoj de meditado, kaj jogo proponas variajn spiradmetodojn. Formo de Budhisma meditado nomita anapanasati kun la signifo de mensa spirpleneco estis por la unua fojo enkondukita de Budho. Respiraj kapabloj estas aligitaj en meditado, en kelkaj formoj de jogo kiel pranajama, kaj en la metodo Butejko kiel traktado kontraŭ astmo kaj aliaj malsanoj kaj misordoj.[17]

En muziko, kelkaj muzikistoj de blovinstrumentoj uzas teknikon nomitan "cirkla spirado" nome spirtekniko uzata por produkti kontinuan tonon seninterrompe. Ankaŭ kantistoj dependas fundamente de la respirkontrolo.

Oftaj kulturaj esprimoj rilataj al spirado estas jenaj: "reteni sian spiron", "sen spiro", "reteni la spiron", "la lasta spiro", "ekspiri".[18] Kaj pli arta kaj literatura koncepto estas inspiro.

  1. Walker, J.C.; Anderson, D.T. (2001). «The Platyhelminthes». En Anderson, D.T., eld. Invertebrate Zoology. Oxford University Press. pp. 58-80. ISBN 0195513681.
  2. Ruppert, E.E.; Fox, R.S.; Barnes, R.D. (2004). Invertebrate Zoology (Sepa eldono). Brooks / Cuelo. pp. 226–269. ISBN 0030259827.
  3. Principios de anatomía y fisiología. Gerard J. Tortora, Bryan Derrickson, 2013.
  4. Environmental Physiology of Animals. Aŭtoroj: Graham Stone, Ian Johnston, Pat Willmer. Konsultita la 2an de marto 2018.
  5. Fisiología Animal. Aŭtoroj: Hill, Wyse, Anderson. Konsultita la 2an de marto 2018.
  6. Pocock, Gillian. (2006) Human physiology : the basis of medicine, 3‑a eldono, Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-856878-0.
  7. Levitzky, Michael G.. (2013) Pulmonary physiology. Nov-Jorko: McGraw-Hill Medical. ISBN 978-0-07-179313-1.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 8,7 8,8 Tortora, Gerard J.. (1987) Principles of anatomy and physiology. New York: Harper & Row, Publishers, p. [htt://archive.org/details/inciesofanat05tort/e/556 556–582]. ISBN 978-0-06-350729-6.
  9. (2009) “Breathwork”, Ades TB: American Cancer Society Complete Guide to Complementary and Alternative Cancer Therapies, 2‑a eldono, American Cancer Society, p. [htt://archive.org/details/americancancerso0000unse/e/72 72–74]. ISBN 9780944235713.
  10. (2013) “The Mammalian Diving Response: An Enigmatic Reflex to Preserve Life?”, Physiology 28 (5), p. 284–297. doi:10.1152/physiol.00020.2013. 
  11. (1-a de januaro 2009) “The physiology and pathophysiology of human breath-hold diving”, Journal of Applied Physiology 106 (1), p. 284–292. doi:10.1152/japplphysiol.90991.2008. Alirita 4-a de aprilo 2015..  Arkivigite je 2015-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
  12. (2004) “Oxygen and the diving seal”, Undersea Hyperb Med 31 (1), p. 81–95. Alirita 2008-06-14..  Arkivigite je 2008-12-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-11. Alirita 2021-03-31.
  13. (September 1989) “Arterial gas tensions and hemoglobin concentrations of the freely diving Weddell seal”, Undersea Biomed Res 16 (5), p. 363–73. Alirita 2008-06-14..  Arkivigite je 2008-12-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-11. Alirita 2021-03-31.
  14. (2012) “The diving reflex in healthy infants in the first year of life”, Journal of Child Neurology 27 (2), p. 168–71. doi:10.1177/0883073811415269. 
  15. Lambers, Hans; Ribas-Carbo, Miquel (eld.) (2005): Plant Respiration: From Cell to Ecosystem (Advances in Photosynthesis & Respiration). Kluwer Academic Publishers
  16. psych-, psycho-, -psyche, -psychic, -psychical, -psychically - Word Information.
  17. Swami Saradananda. (2009) The Power of Breath: The Art of Breathing Well for Harmony, Happiness, and Health. Watkins Media. ISBN 978-1-84483-798-4.
  18. PIV NPIV Konsultita en la 21a de septembro 2024.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Eisenmann, Alexander; Amann, Anton; Said, Michael; Datta, Bettina; Ledochowski, Maximilian (2008). "Implementation and interpretation of hydrogen breath tests". Journal of Breath Research. 2 (4): 046002. Bibcode:2008JBR.....2d6002E. doi:10.1088/1752-7155/2/4/046002. PMID 21386189. S2CID 31706721.
  • Levitzky, Michael G. (2013). Pulmonary physiology (Oka eldono). New York: McGraw-Hill Medical. p. Chapter 1. Function and Structure of the Respiratory System. ISBN 978-0-07-179313-1.
  • Nestor, James. (2020) Breath: The New Science of a Lost Art. Riverhead Books. ISBN 978-0735213616.
  • Parkes M (2006). “Breath-holding and its breakpoint”, 'Exp Physiol' 91 (1), p. 1–15. doi:10.1113/expphysiol.2005.031625. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]