Kirgiza somo
Aspekto
Kirgiza somo | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Kirgizio |
Subdivido: | 100 tijinoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | KGS |
Mallongigo: | K.S. |
Ŝanĝokurzo | 1 Eŭro = 62,3351 KGS
(2009-08-15) |
La kirgiza somo estas la valuto de Kirgizio. 1 somo estas dividita je 100 tijinoj. La valuto estis enkondukata en 1993 kaj anstataŭis la rublon de la soveta epoko.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza kaj uzbeka lingvoj nomis la rublon "som", kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura kaj uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la Nacia Banko de Kirgizio Arkivigite je 2007-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
|