Kilian Ignaz Dientzenhofer
Aspekto
Kilian Ignaz Dientzenhofer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1689 en Prago |
Morto | 18-an de decembro 1751 (62-jaraĝa) en Prago |
Tombo | Malostranský hřbitov (en) |
Ŝtataneco | Habsburga monarkio |
Familio | |
Patro | Christoph Dientzenhofer (mul) |
Frat(in)o | Jindřich Dientzenhofer (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto konstruestro |
Verkoj | Church of Saint Anne (Sedlec) Preĝejo Sankta Tomaso (Prago) Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena Kripto en la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo |
Kilian Ignaz DIENTZENHOFER [KILjan IGnac DINcenhofa], naskita la 1-an de septembro 1689 en Prago, mortinta tie la 18-an de decembro 1751, estis fama baroka arkitekto.
Li estis filo de la konstruista majstro Christoph Dientzenhofer. li studis en la Universitato de Karolo de Prago kaj poste en Vieno ĉe Johann Bernhard Fischer von Erlach kaj Johann Lucas von Hildebrandt. Li konstruis kaj planis multajn preĝejojn, ekz. ambaŭ preĝejon de Sankta Nikolao en Prago, sed ankaŭ nobelajn rezidejojn kaj fortikaĵojn, precipe en Bohemio, Moravio, Silezio kaj Hungario.
-
Preĝejo de Maria Magdalena en Karlovy Vary
-
Preĝejo de sankta Nikolao en Malnovurba placo en Prago
-
Preĝejo de sankta Nikolao en kvartalo Malgranda Urbo en Prago
-
Preĝejo de sankta Jadwiga en Legnickie Pole en Pollando
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kilian Ignaz Dientzehofer – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)