Ken Thompson
Aspekto
Kenneth Lane THOMPSON (naskiĝis la 4-an de februaro 1943 en Nov-Orleano, Luiziano), pli konata kiel Ken Thompson, estas pioniro en la scienco de komputado. Li laboris pri la programlingvo B (antaŭulo de la vastege uzata lingvo C) kaj la mastrumaj sistemoj Unikso kaj Plano 9 por la esplorejo Bell Laboratories. Oni konsideras lin, kune kun Dennis Ritchie, kreanto de Unikso.
Li ricevis kune kun Dennis Ritchie la Premion Turing en 1983.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|