Frederick Muhlenberg
Frederick Muhlenberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frederick Muhlenberg | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1750 en Trappe | ||||
Morto | 4-an de junio 1801 (51-jaraĝa) en Lankastro | ||||
Tombo | Pensilvanio vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | ||||
Partio | Pro-Administration Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Henry Muhlenberg (en) vd | ||||
Patrino | Anna Maria Muhlenberg (en) vd | ||||
Gefratoj | Peter Muhlenberg (mul) kaj Gotthilf Heinrich Ernst Muhlenberg (en) vd | ||||
Infanoj | William Henry Muhlenberg (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Halle • Harrisburg vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frederick Augustus Conrad MUHLENBERG, naskita la 1-an de januaro 1750 en Trappe (Pensilvanio, Usono), mortinta la 4-an de junio 1801 en Lancaster (Pensilvanio), estis usona politikisto kaj pastro german-etna. En 1789 li estis la unua estro de la usona deputitaro.
Muhlenberg estis filo de Henry Melchior Mühlenberg, germana enmigrinto, konsiderata fondinto de la luteranaj eklezioj en Usono.
Kiel junulo Muhlenberg iris al Halle (Germanio) por studi teologion. Fininte siajn studojn li revenis al Usono; la 25-an de oktobro 1770 la pensilvania luterana eklezio ordinis lin pastro. Li estis elektita al la Kontinenta Kongreso kaj poste al la deputitaro, kies membro li estis dum kvar periodoj (1789–1797). La deputitaro elektis lin kiel sian unuan parol-portanton (prezidanton). Ankaŭ en la tria periodo de la deputitaro li estis elektita al tiu ofico.
En 1789 li estis la unua subskribanto de la Ĉarto de Rajtoj.
Kuriozaĵoj
[redakti | redakti fonton]Pri li ekestis la legendo pri Muhlenberg.