Et Dieu... créa la femme
Aspekto
Et Dieu... créa la femme | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Et Dieu… créa la femme |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1956 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo |
Kameraado | Armand Henri Julien Thirard |
Reĝisoro(j) | Roger Vadim |
Produktisto(j) | Raoul Lévy • Ignace Morgenstern |
Scenaro | Roger Vadim • Raoul Lévy |
Filmita en | Saint-Tropez |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Paul Misraki |
Rolantoj | Brigitte Bardot • Curd Jürgens • Jean-Louis Trintignant • Isabelle Corey • Christian Marquand • Jane Marken • Jean Tissier • Jean Lefebvre • Marie Glory • Georges Poujouly • Carlos Valdés • Claude Véga • Guy Henry • Jacques Ciron • Léopoldo Francès • Lucien Callamand • Paul Faivre • Philippe Grenier • Raoul Lévy • Roger Vadim • Guy Henri |
IMDb | |
Et Dieu… créa la femme (Kaj Dio… kreis la virinon) estas franca filmo de Roger Vadim aperinta en 1956.
Temo
[redakti | redakti fonton]Juna orfino dissemas fuŝon en Saint-Tropez konfuzante edzojn kaj amantojn.
Resumo
[redakti | redakti fonton]Juliette estas naiva juna virino tute senkonscia pri io ajn kaj en la supro de sia beleco. Per simpla rigardo ŝi ekplodigas korojn kaj morojn de ĉiuj viroj de eta fiŝista vilaĝeto en la 1950-aj jaroj, Saint-Tropez, kie ŝi estis adoptita. Sed ŝi nur pensas senretene amuziĝi kaj amindumi virojn en laborema komunumo tradicie bonmora.
Komentaro
[redakti | redakti fonton]- Tiu filmo antaŭenpuŝis Roger Vadim, Brigitte Bardot, Jean-Louis Trintignant, Christian Marquand (frato de Nadine Trintignant) al rango de internaciaj steloj de franca kino.
- Per tiu filmo Brigitte Bardot fariĝis samtempe mito kaj monda seks-simbolo de la 1960-aj jaroj, stelulino de tutmondaj amasmedioj, emblemo de emancipiĝo de virinoj, virino samtempe modela kaj diabla, libera provokulino naiva kaj senpudora, simbolo de ineco, de seksa revolucio, de latenta mora revolucio kaj de la granda ekzistencialisma ondo de la paro Jean Paul Sartre / Simone de Beauvoir kiu sekvis.
- La filmo okazigis lavangon da sentimentoj, tiom de pasio, idoleco kaj ekamo de unuj, kiom de indigno, kolero kaj malamo de aliaj.
- Brigitte Bardot aĉetis domon "la Madrague" sur la vojo de "Canebiers" en Saint-Tropez en 1958 kaj kontribuis fari el tiu malmulte konata paradiza vilaĝo, lokon de internacia legendo per ŝia nura ĉeesto kaj per frenezaj noktoj kiujn ŝi animis. Ŝi onidire havis diboĉan vivon. Ŝi tiam frekventis Jean-Louis Trintignant, Sacha Distel, Sami Frey, Serge Gainsbourg …
- La geedziĝo de Roger Vadim kaj Brigitte Bardot diseriĝis en la fino de la filmo pro amasmedia histerio kiu sekvis la filmon.
- La filmo estis startpunkto de am-rilato inter Brigitte Bardot kaj Jean-Louis Trintignant.
- La filmo estas fama pro pluraj kialoj: Saint-Tropez, Brigitte Bardot, dancado tamtamo mambo, skandalo, la unuaj nudaj aperoj de Bardot, kiuj ebligos al la filmo superi mongajnajn rekordojn ĉefe en Usono.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Originala titolo: Et Dieu… créa la femme
- Reĝisoro: Roger Vadim (tiam edziĝinta kun Brigitte Bardot)
- Scenaro: Roger Vadim, Raoul J. Lévy
- Foto: Armand Thirard
- Muziko: Paul Misraki
- Muntado: Victoria Mercanton
- Dekoraĵoj: Jean André
- Formato: Kolora - Monofonia
- Platforma fotisto: Léo Mirkine
- Ĝenro: Komedia dramo
- Aperdato: 28-a de novembro 1956
- Lando: Francio
- Daŭro: 90 minutoj
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Brigitte Bardot: Juliette Hardy
- Curd Jürgens: Éric Carradine
- Jean-Louis Trintignant: Michel Tardieu
- Christian Marquand (frato de Nadine Trintignant): Antoine Tardieu
- Georges Poujouly: Christian Tardieu
- Jane Marken: s-rino Morin
- Isabelle Corey: Lucienne
- Jean Tissier: s-ro Vigier-Lefranc
- Marie Glory: S-ino Tardieu
- Jacques Ciron: Roger
- Jean Lefebvre: René
- Philippe Grenier: Perri