Duivendrecht (stacidomo)
Duivendrecht | |||
Stacidomo Duivendrecht kun metrolinio 53 | |||
fervoja stacidomo • metrostacio • turstacidomo • bushaltejo | |||
---|---|---|---|
Situo | |||
Lando | Nederlando | ||
Urbo | Duivendrecht | ||
Geografia situo | 52° 19′ 24″ N, 4° 56′ 11″ O (mapo)52.3233334.936389Koordinatoj: 52° 19′ 24″ N, 4° 56′ 11″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Tipo | surtera | ||
Historio | |||
Malfermo | 23-a de majo 1993 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | NS GVB | ||
Kodo | Dvd DVD | ||
Kodo UIC | 84001941 | ||
Duivendrecht estas kombinita fervoja stacidomo kaj metrostacio en Duivendrecht, Nederlando. La stacio estis malfermita en majo 1993 kiel parto de la plilongigo de "Zuidtak" de la Amsterdama cirkla fervojo, inter Amsterdam RAI kaj Weesp.
Tiu stacio ebligas interkonekton inter fervojlinioj 20 kaj 30 kiuj kruciĝas ĉi tie je malsamaj niveloj. La malsupera nivelo estas larĝa insula kajo kiu ankaŭ gastigas la stacian halon. Ĝi priservas linion 30 de Schiphol al Weesp, Almere kaj Amersforto. La supera nivelo havas du kajojn kiuj priservas trajnojn de linio 20 de Amsterdam Centraal al Utrecht ĉe la ekstera flanko kaj metroojn ĉe la interna flanko. La metrolinio ĉe tiu punkto veturas inter la du trakoj de la ĉefa fervojo.
Duivendrecht estas larĝa interkonekta stacio: la vilaĝo mem estas malgranda. Tamen, la stacidomo Duivendrecht estas apud stadiono "Amsterdam ArenA" kaj stacidomo Bijlmer ArenA. Depost decembro 2006, malpli multaj trajnoj haltas en Duivendrecht pro malpli granda nombro da pasaĝeroj kaŭzata de Utrechtboog (rekta linio inter Utrecht kaj Schiphol).
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]Metrolinioj
[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Duivendrecht en la oficiala retejo de Nederlandse Spoorwegen (nederlande)
|
|
|