Saltu al enhavo

Diest

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diest
municipo
municipo en Belgio
urbo de Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Flandra Brabanto
Poŝtkodo 3290
Kodo laŭ NIS 24020
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 538  (januaro 2016)
Loĝdenso 388 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 5° 3′ O (mapo)50.98475.0514Koordinatoj: 50° 59′ N, 5° 3′ O (mapo) [+]
Areo 58,20 km² (5 820 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Diest (Belgio)
Diest (Belgio)
DEC
Situo de Diest en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Diest [+]
vdr

Diest (nederlande, proksimuma prononco [DI:ST]) estas municipo kaj urbo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon.

Komence de januaro 2022 la urbo havis 24 516 loĝantojn. En majo 2024 ĝi registris sian 25 000-an loĝanton[1]. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno. Temas pri unu el la 133 municipoj de Belgio, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Diest ricevis en 1229 la urbajn rajtojn de Hendrik I, duko de Brabanto.

Ekde 1977 la municipoj Deurne, Kaggevinne, Molenstede, Schaffen kaj Webbekom apartenas al Diest, la ĉefa municipo. En Schaffen ekzistas belga armea aerbazo kun trejncentro por paraŝutsoldatoj.

Diest kune kun Breda (NL), Buren (NL), Dillenburg (D), Orange (F) kaj Steenbergen (NL) partoprenas en la Unuiĝo de Oranĝaj Urboj (asociita kun la historio de la Dinastio Nassau), kune kun Breda (Nederlando), Dillenburg (Germanio) kaj Orange (Francio).

Situanta ĉe la intersekciĝo de la komercvojo inter Bruĝo-Kolonjo kaj la rivero Demer, Diest jam estis distrikto dum la karolinga tempo. Diest unue estis menciita en la jaro 877. En 1228, duko Henriko la 1-a de Brabanto donis urborajtojn al Diest. La 14-a kaj 15-a jarcentoj estis tempoj de prospero por Diest danke al la tekstilindustrio kaj komerco de grenoj.

Rezidejo de la Princo de Nassau

Domo Nassau

[redakti | redakti fonton]

En 1499, rezulte de interŝanĝo, Diest pasis en la manojn de Engelbert la 2-a de Nassau. René de Chalons, la pranepo de Engelbert la 2-a, ankaŭ heredis la titolon de Princo de Oranĝo[2]. Tiel, Diest pasis al la domo de "Oranĝo-Nassau" kaj apartenis al ĝi ĝis 1795, kiam la Suda Nederlando estis aneksita al Francio.

Pro ĝia situo sur la rivero Demer, sur la limo inter Duklando Brabanto kaj la Princepiskopujo Lieĝo, kaj pro ĝiaj ligoj al la Domo de Oranĝo-Nassau, la urbo regule alfrontis sieĝojn kaj estis prirabita kaj detruita. Kiam la Boerenkrijg (Ribelo de farmistoj) ekis en 1798, la urbo estis denove prirabita de la francaj senkulotuloj.

Nederlanda periodo

[redakti | redakti fonton]

La nederlanda periodo sekvis de 1815 ĝis 1830. La urbo tiam estis fortikigita kun novaj remparoj kontraŭ ebla nederlanda atako. Apenaŭ io ajn el tiuj instalaĵoj postrestas hodiaŭ. La fortikaĵoj plu ekzisstas ĝis hodiaŭ kaj estas viziteblaj.

Pro inundoj la rivero Demer estis deturnita for el la urbo kaj la malnova fluejo estis plenigita per sablo kaj aliaj aferoj. Kie la akvo kuris, stratoj kaj parkejoj estis konstruitaj[3]. En 2006 estis decidite remalfermi la historian kuron de la rivero. La laboroj komenciĝis en 2012 kaj estis kompletigita en 2016[3]. Multaj interesaj arkeologiaj artefaktoj estis malkovritaj dum la laboro.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Diest posedas diversajn preĝejojn kaj muzeojn, interalie la

  • Pegasusmuzeo pri la historio de paraŝtistoj,
  • urba muzeo pri la historio de la urbo Diest kaj
  • muzeo pri religia arto.

Grote Markt (Granda Placo)

[redakti | redakti fonton]

La Grote Markt (litere tradukite: granda merkato) en Diest estas ĉirkaŭita de pitoreskaj patriciaj domoj de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. Ĉi tie troviĝas ankaŭ la antaŭklasika urbodomo (Stadhuis), konstruita en 1728.La urba muzeo troviĝas en la kelo de la urbodomo. Inter la ekspoziciaĵoj de la muzeo estas kirasokostumo apartenanta al Filipo de Oranĝo, oraĵoj, arĝentaĵoj kaj portreto de René de Oranĝo-Nassau kaj lia edzino Anna de Loreno.

Preĝejo Sankta Sulpicio

[redakti | redakti fonton]

Sur la Grote Markt troviĝas ankaŭ la preĝejo Sankta Sulpicio. Ĝi estis konstruita inter 1417 kaj 1534 el la bruna grejso tipa por tiu periodo. La koruso estas pli malnova kaj datumas el la jaro 1320. La preĝejo enhavas la tombon de Filipo Vilhelmo de Oranĝo, kiu estis sinjoro de la urbo post la morto de sia patro Vilhelmo la 1-a de Oranĝo-Nassau.

Beginejo - Monda heredaĵo de Unesko

[redakti | redakti fonton]

Diest ankaŭ havas pitoreskan beginejon, kun domoj el la 16-a ĝis la18-a jarcentoj. La bieno estis fondita en 1252 kaj estis loĝata ĝis 1923. Ĝi estas unu el la plej gravaj beginejoj en Belgio kaj estas agnoskita monda heredaĵo de Unesko ekde 1998. En la preĝejo de Sankta Katarina troviĝas multnombraj pentraĵoj, puntoj kaj ambono. La iom monteta bicikla vojo "Reynvaert" komenciĝas kaj finiĝas en Diest kaj kondukas al la fama pilgrimejo en Scherpenheuvel, la abatejo de Averbode kaj la beginejo de Diest kiu estas monda heredaĵo de Unesko.

La urba centro

[redakti | redakti fonton]

En la centro de la urbo situas la Hof van Nassau (konstruita en 1510 fare de Henriko la 3-a de Nassau) kaj la rifuĝejo (Refugiehuis de la abatejo Averbode, kiu estas proksimume 5 kilometrojn de Diest. Vizitindas ankaŭ la gotika preĝejo de Nia Sinjorino (konstruita inter 1253 kaj 1288) kun sia premiita katedro. En la Sint-Jan Berchmansstraat oni povas viziti la domon Gulden Maan kun la naskiĝĉambro de la sanktulo Jan Berchmans.

Antikva apoteko

[redakti | redakti fonton]

En la Koning Albertstraat n-ro 16 troviĝas unu el la plej malnovaj apotekoj en Belgio. Ĝi donas bonan ideon pri kiel aspektis apoteko en la 16-a jarcento.

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2024 troviĝas en Diest la Internacia Esperanto-Arkivo.

Gefiloj de la urbo (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Marieke Vervoort (1979-2019), rulseĝatleto en handikapitaj sportoj
  • Laura Verlinden (n.1984), filma kaj teatra aktorino
  • Liliane Saint-Pierre (n. 1948 ), kantistino

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Het Nieuwsblad, 7.5.2024, Tweeling Sammy en Elias brengt Diest over kaap van 25.000 inwoners
  2. (nl) Vandeputte, Omar. Gids voor Vlaanderen: toeristische en culturele gids voor alle steden en dorpen in Vlaanderen, Tielt: Lannoo, 2007. p. 321, 5-a komplete reviziita eldono, ISBN 9789020959635 . Arkivita el la originalo la 29-an de junio 2020.
  3. 3,0 3,1 (nl) Michiel van Peteghem. Heraanleg Demer door Diest. Rivier doet de stad herademen, Vlaamse Milieumaatschappij, Aalst, 2016, p. 34.


 
Provinco Flandra Brabanto
flago de la provinco Flandra Brabanto

Aarschot | Affligem | Asse | Beersel | Begijnendijk | Bekkevoort | Bertem | Bever | Bierbeek | Boortmeerbeek | Boutersem | Diest | Dilbeek | Drogenbos | Galmaarden | Geetbets | Glabbeek | Gooik | Grimbergen | Haacht | Halle | Herent | Herne | Hoegaarden | Hoeilaart | Holsbeek | Huldenberg | Kampenhout | Kapelle-op-den-Bos | Keerbergen | Kortenaken | Kortenberg | Kraainem | Landen | Lennik | Loveno | Liedekerke | Linkebeek | Linter | Londerzeel | Lubbeek | Machelen | Meise | Merchtem | Opwijk | Oud-Heverlee | Overijse | Pepingen | Roosdaal | Rotselaar | Scherpenheuvel-Zichem | Sint-Genesius-Rode | Sint-Pieters-Leeuw | Steenokkerzeel | Ternat | Tervuren | Tielt-Winge | Tienen | Tremelo | Vilvoorde | Wemmel | Wezembeek-Oppem | Zaventem | Zemst | Zoutleeuw

Belgio | Provincoj