Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio
Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio | ||
---|---|---|
ortodoksisma patriarkujo | ||
Geografia situo | 31° 11′ 42″ N, 29° 53′ 47″ O (mapo)31.19490729.896342Koordinatoj: 31° 11′ 42″ N, 29° 53′ 47″ O (mapo) | |
Lando(j) | Egiptio vd | |
Sidejo | Aleksandrio | |
| ||
Fondinto(j) | Sankta Marko la evangeliisto vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Grek-Ortodoksa Patriarkato de Aleksandrio kaj tuta Afriko | ||
---|---|---|
Interno de la Ortodoksa Katedralo de Aleksandrio | ||
Orientiĝo | Ortodoksa | |
Geografiaj lokoj | Tuta Afriko | |
Origino | 451 | |
Patrono | Sankta Marko la evangeliisto | |
Nombro de membroj | 250 000 | |
La Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, aŭ pli precize Grek-Ortodoksa Patriarkato de Aleksandrio kaj tuta Afriko por diferencigi ĝin de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kiu ne sekvas la koncilion de Kalcedono, estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj ortodoksaj eklezioj. Ĝi estas estrata de la Patriarko kaj Papo de Aleksandrio kaj tuta Afriko. La ortodoksa patriarko de Aleksandrio sin konsideras, same kiel ankaŭ la Papo de la ortodoksaj koptoj kaj la Patriarko de katolikaj koptoj, sukcedinto de Sankta Marko la evangeliisto, kiu laŭ la tradicio, estis la fondinto de la eklezio en Egiptio en la 1-a jarcento kiel episkopo de Aleksandrio. Ĝi estras unu el la kvin patriarkatoj de la primitiva eklezio. Ĝi havas ĉ. 250.000 kredantojn en Afriko.
Ĉar tiu ĉi eklezio uzas la grekan kiel liturgian lingvon, estas nomata kiel Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio sed ĝi ne apartenas al la greka eklezio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Patriarkato de Aleksandrio Arkivigite je 2002-06-03 per la retarkivo Wayback Machine