Saltu al enhavo

Gilles de Rais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gilles de Rais
Persona informo
Naskonomo Gilles de Montmorency-Laval
Naskiĝo 30-an de novembro 1404 (1404-11-30)
en Champtocé-sur-Loire,  Reĝlando Francio
Morto 26-an de oktobro 1440 (1440-10-26) (35-jaraĝa)
en Nanto,  Reĝlando Francio
Mortokialo Pendumo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Notre-Dame-des-Carmes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Gilles de Rais
Familio
Patro Guy II de Laval-Rais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marie de Craon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Catherine de Thouars, Dame de Pouzauges, de Tiffauges, de Chabanais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Marie de Laval, Dame de Retz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo militisto
seria murdisto
seksatencinto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gilles de Montmorency-Laval, pli konata sub la nomo Gilles de Rais, naskita en la kastelo de Champtocé-sur-Loire en nekonata dato, eble ĉirkaŭ la fino de la jaro 1404, aŭ pli verŝajne ĉirkaŭ la 1-a de septembro 1405, mortinta la 26-an de oktobro 1440 en Nanto, estis senjoro de Bretonio, marŝalo de Francio kaj kompano en armoj de Johana de Arko en la Centjara Milito. Li estas pli konata pro esti akuzita kaj kondamnita pro la seksperforto kaj seria murdo de granda nombro da infanoj.

Reveninta en sia lando post la morto de la Pucelo de Orleano, li disipas sian kapitalon kaj, enŝuldiĝinta, turnas sin al alkemio kaj nekromancio por resolventiĝi. En 1440, Gilles de Rais estas kondamnita de eklezia tribunalo al pendigado kaj bruligado sub akuzoj de herezo, sodomio kaj murdigo de "cent kvardek infanoj, aŭ pli". Li estas samtempe kondamnita de sekulara kortumo pro esti nelice alpropriginta al si la kastelon de Saint-Étienne-de-Mer-Morte kaj ankaŭ pro krimoj faritaj sur « pluraj etaj infanoj, ne nur dek, nek dudek, sed tridek, kvardek, kvindek, sesdek, cent, ducent kaj pli, tiamaniere ke oni ne povus precize deklari la nombron ». La ekzakta naturo kaj nombro de liaj krimoj restas hodiaŭ disputata de la historiistoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]