Bremerton (Vaŝingtonio)
Aspekto
Bremerton | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 98310, 98312, 98314, 98337 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 43 505 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 523 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 34′ N, 122° 37′ U (mapo)47.565361111111-122.62469444444Koordinatoj: 47° 34′ N, 122° 37′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 83,140067 km² ( 831 4.0 067 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bremerton, Washington [+] | |||||
Bremerton (esperante, Bremertono) estas la plej granda urbo en Kantono Kitsap, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi havis 37 729 loĝantojn laŭ la usona censo en 2010. Bremertono situas ĉe la okcidenta bordo de Puĝeta Fjordo, transe de Seatlo. 60-minuta, 26-kilometra pramŝipa vojaĝo portas kaj pasaĝerojn kaj aŭtojn de unu urbo al la alia.
La plej konata instalaĵo en Bremertono estas la Ŝipfarejo Puĝetfjorda de la Usona Mararmeo. Tiu ŝipfarejo estiĝis nelonge post la fondiĝo de la urbo mem, en 1891, kaj restas aktive uzata ĝis nun.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Pramŝipo ĉe kajo apud la Havenborda Fontana Parko en Bremertono
-
Mararmea ŝipo Oregon en karenejo ĉe Bremertono (1896)
-
Konservataj neuzataj militŝipoj ĉe Ŝipfarejo Puĝetfjorda
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur informoj en la angla Vikipedio kaj bildoj el la Komunejo.