El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blížkovice (germane Lispitz ) estas kampurbo en Ĉeĥio , en distrikto Znojmo , en Sudmoravia regiono . Vivas ĉi tie 1 214 loĝantoj (2024). La municipo ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas du katastrajn teritoriojn, Městys Blížkovice kaj Ves Blížkovice .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zvěrkovice , Zálesí , Grešlové Mýto , Blanné , Ctidružice , Moravské Budějovice , Častohostice , Nové Syrovice kaj Láz (distrikto Třebíč) .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349 . Ĝis komenco de la 20-a jarcento temis pri du memstaraj setlejoj Městys Blížkovice kaj Ves Blížkovice . La kunigo en la jaro 1910 daŭris nur unu jaron, definitive ambaŭ municipoj estis kunigitaj en unu en la jaro 1919.
Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 1 194 1880 1 270 1890 1 295 1900 1 277 1910 1 345 1921 1 383
Jaro Loĝantoj 1930 1 405 1950 1 210 1961 1 271 1970 1 173 1980 1 122 1991 1 225
Jaro Loĝantoj 2001 1 251 2014 1 211 2016 1 189 2017 1 180 2018 1 180 2019 1 166
Jaro Loĝantoj 2020 1 153 2021 1 168 2022 1 198 2023 1 205 2024 1 214
Preĝejo de sankta Bartolomeo
Kapeleto ĉe vojo al stacidomo el periodo ĉirkaŭ la jaro 1850
Dia torturo , ĉe kortbirdejo
Statuo de sankta Johano Nepomuka el periofo antaŭ la jaro 1750
Štěpán Bouzar (1914–1942), soldato kaj rezistmovadano
Marie Holíková (1911–2020), la plej aĝa virino en Ĉeĥio
Jaroslav Jenerál , prezidanto de SAJ kaj membro de CK KPĈ
Blažej Konvalina (1919–1942), milita aviadisto[ 1] [ 2]
Josef Křivánek, instruisto, kondamnita al kvar jaroj de malliberigo dum la Dua Mondmilito
Tomáš Kuchtík (1898–1951), pedagogo
Václav Plocek (* 1839), poŝtestro en Blížkovice (naskiĝinto el Kšely ), propaginto kaj instruisto de volapuko [ 3]
Jiří Procháska (1749–1820), oftalmologo
Eduard Staněk (1859–1914), medailisto
Jaromír Vytopil 1937-2020, la plej maljuna kaj plej longe agadanta ĉeĥa librovendisto
Preĝejo de sankta Bartolomeo
Statuo de sankta Johano Nepomuka
Historia gastejo
Kapeleto ĉe vojo al stacidomo
Domo n-ro 209
Ofico de la kampurbo
Partoj de kampurbo Blížkovice (1)