Bayer 04 Leverkusen (oficiala nomo Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH) estas profesia futbalklubo en la germania urbo Leverkusen proksime de Kolonjo. La eksa licenca futbala sekcio de la sporta klubo TSV Bayer 04 Leverkusen en 1999 transformiĝis al memstara komerca societo kaj ekde tiam estas centprocenta filio de la kemia konzerno Bayer AG, el kies laboristaro la sporta klubo origine ekestis la 1-an de julio 1904.
La unua futbala teamo de Bayer 04 en 1979 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga kaj de tiam sen interrompoj konkuras en la plej alta nacia ligo de futbalo. Ekde la venko de la UEFA-pokalo en 1988 ĝi estas inter la entute ok germanaj profesiaj klubaj futbalteamoj, kiuj gajnis internacian titolon. Inter la plej grandaj sukcesoj de la klubo krome kalkuliĝas la gajno de la nacia pokalo en 1993 kaj la atingo de la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 2002. Pro multaj duaj pozicioj en diversaj turniroj dum la lastaj 15 jaroj, interalie kvin duaj pozicioj en germanaj ĉampionecoj, la teamo tamen havas la renomon de "eterne nur dua plej bona" teamo - iuj mokantoj eĉ laŭ la silabo "vic-" de la vorto "vicĉampiono", germanlingve "Vize-" nomas la urbon kaj sian teamon "Vizekusen".
Okaze de la centjara jubileo de la klubo en la jaro 2004 elektiĝis la kluba "teamo de la jarcento". Subtenantoj el antaŭe elektita grupo de futbalistoj povis elekti siajn favoratojn.
La unua vira teamo futbala de la klubo nur ĝis la jaro 2000 per emblemo sur la brusta parto de la sportistaj ĉemizoj varbis por la kluba kemia konzerno Bayer AG respektive por medikamentoj el tiu konzerno. Ekde la jaro 2001, kiel montras la sekva listo, ĉefa ĉemiza sponsoro estas malsamaj energiproduktaj konzernoj.
La 1-an de julio 2008 la klubo transprenis la sekcion de virina futbalo de la sportklubo TuS Köln rrh., plennome "Turn- und Sportklub Köln rechtsrheinisch", do "gimnastika kaj sporta klubo de [la urbopartoj de] Kolonjo dekstre de la Rejno". La unua teamo komence konkuris en la dua nacia ligo de virina futbalo, ekde la jaro 2010 en la unua nacia ligo de virina futbalo; kaj la dua teamo en 2010 avancis al la regiona ligo okcidenta de virina futbalo. Aldoniĝas tri knabinaj teamoj, kiuj konkuras en siaj respektivaj laŭaĝaj ligoj.