Bateckij (distrikto)
distrikto de Bateckij | |||
ruse: Батецкий район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | setlejo Bateckij | ||
Areo | 1 591,79 km² (159 179 ha) | ||
Loĝantaro | 5 018 (2020) | ||
Denseco | 3,15 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81661x-xx-xx | ||
OKATO | 49 203 000 000 | ||
La distrikto de Bateckij sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Batetsky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
La distrikto de Bateckij aŭ Bateckij distrikto (ruse Батецкий район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la setlejo Bateckij.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 5018 homoj.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto de Bateckij situas nord-okcidente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1 591,79 km².[3]. Oriente ĝi najbaras kun la Novgoroda distrikto, sude – kun la distrikto de Ŝimsk de la Novgoroda provinco; nord-okcidente – kun la Leningrada provinco.
La plej granda rivero de la distrikto estas Luga, kaj al ties baseno apartenas plejparto de la distrikto. La suda parto de la distrikto apartenas al la baseno de Volĥovo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la distrikto de Bateckij, apud la vilaĝo Podgorje, troviĝas Ŝum-monteto, la dunivela tera piramido, unu el la plej grandaj eŭropaj mezepokaj artefaritaj montetoj. Pri la celo de la konstruado de Ŝum-monteto oni nun disputas – ĉu tiu estas tomb-monteto aŭ bazo de fortikaĵo.[4] La monteto situas sur la flago kaj sur la blazono de la distrikto, kune kun la suno kaj fluganta blanka cikonio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ О районе (Pri la distrikto) (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Bateckij. Arkivita el la originalo je 2013-08-15. Alirita 2021-02-17.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
- ↑ Шум-гора (ruse). novgorod.ru. Alirita 2021-02-17.
|