Azena sepulto
Azena sepulto (lat. sepultura asini aŭ sepultura asinina), ankaŭ hunda sepulto (lat. sepultura canina)[1], estis formo de rituala puno, konsistanta en senceremonia meto de la korpo de mortinto ekster konsekrita grundo de tombejo (ekzemple ĉe vojkruciĝoj de vojoj aŭ sub pendumilo – sub furco). Validigata ĝi estis rilate al personoj meritantaj ekskomunikon[2], precipe al sinmortigintoj kaj herezintoj; eventuale pli ĝenerale kontraŭ sociaj parioj. Ĝi estis uzata en mezepoko kaj frua novepoko.
Nocio azena sepulto en juraj tekstoj aperas unuafoje en la 11-a jarcento en dokumento Decretum de Burchard de Worms.[3] La nomo estas derivita el biblia teksto Jeremio: 22, 19: "Li estos sepultita, kiel oni sepultas azenon, li estos eltirita kaj forĵetita eksteren malantaŭ jerusalemaj pordegoj."