Arondismento Saverne
Arondismento Saverne/Zabern | |
france: Arrondissement de Saverne
germane: Arrondissement Zabern alzace: Arrondissement Zàwere | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) |
Departemento | Bas-Rhin |
Kolektivumo | eŭropa kolektivumo de Alzaco |
Historia regiono | Alzaco |
Ĉefurbo | Saverne |
Areo | 1 002,91 km² (100 291 ha) |
Loĝantaro | 129 666 (2021) |
Denseco | 129 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 674 |
Komunumoj | 162 |
La arondismento Saverne/Zabern (france arrondissement de Saverne, germane Arrondissement Zabern, alzace Arrondissement Zàwere) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Saverne [saVERN] (origine germane Zabern [CAbern], alzace Zàwere [CAvere]). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 129 666 personoj sur areo de 1 002,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 6 kantonoj.