Armea spaco Brdy
Armea spaco Brdy | |||
ĉeĥe: Vojenský újezd Brdy, germane: Truppenübungsplatz Brdy | |||
armea spaco | |||
Armea spaco Brdy
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vojenský újezd Brdy | |||
Kromnomo: Vojenský výcvikový prostor Jince, VVP Jince | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Armea spaco Brdy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Brdy | ||
Memorindaĵo | Valdek burgo | ||
Fiŝlagoj | Fiŝlagoj en Padrť | ||
Situo | Brdy - oficejo de la armea spaco | ||
- alteco | 310 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 21″ N 13° 54′ 11″ O / 49.78917 °N, 13.90306 °O (mapo) | ||
Areo | 260,08 km² (26 008 ha) | ||
Loĝantaro | 34 (2009) | ||
Denseco | 0,13 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 262 23 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 539996 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de spaco | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Brdy | |||
Retpaĝo: www.vojujezd-brdy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Armea spaco Brdy (ĉeĥe Vojenský újezd Brdy aŭ Vojenský výcvikový prostor Jince), Ĉeĥa respubliko, troviĝas en montaro Brdy en senhoma, el 90 % arbara teritorio. Post likvido de sep vilaĝoj oni tie en la areo de 260 km2 registras nur 37 loĝantojn, gravaj por la nova funkcio de la armee uzata teritorio. Restanta senarbara areo funkcias plejparte kiel artileriaj aŭ aviadaj pafejoj, nun sume ses, sed tri el ili ĉirkaŭ la lagoj (kaj iama samnoma vilaĝo) Padrť nun plene senvivigitaj kaj neuzataj. La spaco troviĝis en la okcidenta parto de distrikto Příbram en Mezbohemia regiono, inter Rokycany (Strašice) kaj Příbram, sude de Hořovice, norde de Rožmitál pod Třemšínem. La spaca ofico havis sidejon en municipo Jince.
Historio
[redakti | redakti fonton]Uzado de la arbaroj en la montaro Brdy por armeaj celoj estis publikigita en la jaro 1927 per anonco pri senarbigo de vasta areo okcidente de la vilaĝo Obecnice proksime al la monto Tok, ĉirkaŭ 700 m super la marnivelo. Vanaj estis protestoj de multaj elstaraj personoj, en parlamento oni ne akceptis projekton pri nacia parko. En la jaroj 1940 – 1945, dum la nazia okupacio, oni larĝigis la malpermesojn por eniro kaj uzo de la areo. Definitivaj malpermesoj post totala likvido kaj terniveligo de ses vilaĝoj ekzistas ekde la jaro 1950 ĝis nun. Por publiko estis plene sekretigitaj vastaj konstruaĵoj, plejparte subteraj, realigataj proksime al la vilaĝo Strašice en kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. En sepdekaj jaroj oni eĉ timis publike paroli pri la konstruado de magazenoj proksime al vilaĝo Míšov. Nun oni scias, ke ili servis kiel soveta nuklea municiejo. En la jaro 2007 estis realigitaj la unuaj paŝetoj por ebligi la uzon de certaj lokoj de la milita teritorio por la civilaro. Tute nova, en ĉiuj amasmedioj larĝe kribrata estas la problemaro dum la traktado pri antiraketa bazo de Usono en Brdy. En la milita areo, sur la loko nomata Břízkovec (1,4 km de Teslíny, 1,7 km de Míšov) oni elektis taŭgan lokon por konstrui la bazon. Ĉeĥa ministerio de defendo traktas kun la usonaj ministerioj kaj pravigas la neceson realigi la planojn ĵus ĉi tie, dum la popolo, kiu plene disponas pri homaj rajtoj, al li longajn dekjarojn forneitaj, multfacete protestas.
Perspektivoj
[redakti | redakti fonton]En vilaĝo Neřežín sub la burgo ruino Valdek sepan de aprilo 2007 ĉeĥa ministrino de defendo kun la estro de la armea stabo Vlastimil Picek festene alirebligis por ciklistoj kaj piedirantoj kelkajn limajn partojn de la milita areo dum libertagoj inkl. ŝtataj festoj ĉiam de la 6a ĝis 21a horo. Ĉeĥa turista klubo markis por piedirantoj kaj ciklistoj porturistajn vojojn ekzemple al montsupro Třemošná kaj al burgruino Valdek. Turisme interesaj du lagoj ĉe Padrť kaj la montsuproj Tok kaj Praha restas nealireblaj.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ruino de burgo Valdek
- fiŝlagoj Padrťské rybníky – Hořejší Padrťský rybník kaj Dolejší Padrťský rybník
- Bunkr na Houpáku
- Flughaveno sub Hejlák
- Prova kaj ekzerca objekto CE (bunkro sur Jordán)
- pereinta monaĥejo ĉe Teslíny
- ĉasista kasteleto Tři Trubky
- ĉiujare okazantaj agadoj Tago de surtera soldataro – Bahna
- nivellinio 718,8 m - loko, kie devis situi usona radaro