Akaraĵeo
Akaraĵeo (portugale Acarajé) estas gastronomia specialaĵo de afrika kaj afro-brazila kuirarto. Ĝi estas pastobulo farita el nigraokula vigno (Vigna unguiculata), cepo kaj salo, kaj fritita en palmoleo. Sur la afrika kontinento ĝi estas konata kiel 'akara' kaj specife en norda Niĝerio ĝi ankaŭ nomiĝas 'kosai'. En Ganao siavice la delikataĵo estas pli konata kiel 'koose'.[1][2]
En Okcidenta Afriko, kie stratvendita manĝaĵo estas tre ofta, ĝi estas servata kun kapsiketa pulvoro aŭ spica tomata saŭco. En Brazilo, precipe en Bahio, ĝi estas servata kun kapsika saŭco, sekigita salikoko, karuruo kaj vatapao (ankaŭ afrikdevena bongustaĵo), kun la aldono saŭco farita el tomata kaj cepa pecetoj en olivoleo. Akaraĵeo estas parto de la niĝeria matenmanĝo. [2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La akaraĵeo de okcidenta afrikaj jorubaj popoloj (Togolando, Benino, Niĝerio, Kameruno), kiu respondas al la delikataĵo konsumita en Brazilo, similas al la araba falafelo (bulo el kikero) en Mezoriento. La araboj prenis ĉi tiun frandaĵon al Afriko en pluraj trudeniroj inter la 7a kaj 19a jarcentoj. La sekigitajn fabojn kaj kikeroj de falafeloj oni anstataŭigis per la nigraokulaj vignoj en Afriko.[3][4]
Dum la atlantika sklavkomerco, akaraĵea recepto estis alportita al Brazilo fare de sklavoj.
Akaraĵeo en Bahio
[redakti | redakti fonton]La akaraĵeo nuntempe estas manĝeto vendita en diversaj brazilaj ŝtatoj tamen estas tipa plado de kuirarto en ŝtato Bahio kaj unu el la ĉefaj produktoj stratangule venditaj en la "pleto de la bahianino" (nomo donita al la iama ligna tableto uzita de la vendistino de akaraĵeo por elmontri siajn manĝaĵojn), kiuj estas pli ŝarĝitaj en spicado kaj pli bongustaj, malsamaj ol tiuj faritaj por oferaĵo al oriŝao (kandomblea diaĵo).
La maniero prepari la 'akaraĵeo de la bahianino' estas praktike la sama rilate al la oriŝaa akaraĵeo, la diferenco estas en la maniero servi ĝin. Ĝi povas esti duonigita kaj farĉita de vatapao, karuruo, stufita salikoko kaj kapsika saŭco.
La akaraĵeo similas al la abarao, malsimilas nur laŭ la maniero kuiri. La akaraĵeaj buletoj estas fritita en varma palmoleo verŝita en konkava ronda pato dum tiuj de abarao estas envolvitaj en pecoj de bananfolioj kaj boligitaj en varma akvo.
La ingrediencoj de akaraĵeo estas: duona kilogramo da senŝeligitaj kaj muelitaj nigraokulaj vignoj; 150 gramoj da raspita cepo; desertokulero da salo aŭ laŭvole; kaj unu litro da palmoleo por friti. La salikoka farĉo estas farita per 2/3 taso da palmoleo, 3 hakitaj cepoj, ajlo, 700 gramoj da fumaĵitaj senŝeligitaj salikokoj stufitaj en pamoleo dum 10 ĝis 15 minutoj. Eblas aldoni karuruon, vatapaon kaj varman kapsiketan paston stufitan en palmoleo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Acarajé.
- ↑ 2,0 2,1 10 Favorite Street Foods In West Africa.
- ↑ Revista GOSTO - Isabella Editora - São Paulo -SP; Nr.004 (oktobro 2009), p. 87 - Crônica Histórica - A viagem do acarajé - Artigo de J.A Dias Lopes
- ↑ semelhança das receitas confirma uma tese do acarajé com Falafel. Jamais haverá unanimidade sobre o local exato da invenção do falafel
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Acarajé
- Receita de Acarajé da Bahia
- Acarajé de Jesus Arkivigite je 2009-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- A baiana do acarajé
- A baiana do acarajé
- A luta da Baiana Claudia no Rio de Janeiro
- Acarajé, Lúcia Gaspar, Bibliotecária da Fundação Joaquim Nabuco Arkivigite je 2021-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Carolina Cantarino, Baianas do acarajé:uma história de resistência
Noto
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acarajé en la portugala Vikipedio.