Akacuki (Planedo C)
Akacuki aŭ Akatsuki estas japana senhoma kosmoveturilo, kiu estas desegnita por science arigi sciigojn pri la planedo Venuso. Oni ankaŭ vokas la senhoman kosmoveturilon Klimata Kosmorondilo de Venuso aŭ Planedo-C. La kosmoveturilo lanĉiĝis per la fusaĵo H-IIA 202 Fusaĵo en 20-a de Majo, 2010. Laŭ la kosmosciencistoj, la kosmoveturilo alvenos al la planedo je decembro, 2010.
La kosmoveturilo pezas 640 da kilogramojn; el tiu pezo, 320 kg estas la maso de kosmobrulaĵo, kiun la kosmoveturilo uzos. La iloj sciencaj pezas 34 kg.
La baza strukturo de kosmoveturilo estas kiel skatolo, kiu mezuras 1.6 m x 1.6 m x 1.25 m. La areo de la ĉiu flanko de la skatolo estas 1.4 m². La sunaj ŝarĝiloj produktos proksimume 1200 W da elektra forto, kiam ĝi estos en la Venusa kosmorondo.
La kosmoveturilo veturas per fortigaĵoj, kiuj uzas duazota-oksigenan kemiaĵon. Per tiu ĉi kosmobrulaĵo, la fortigaĵoj (motoroj) produktas proksimume 500 N da forto.
Iloj Sciencaj
[redakti | redakti fonton]La iloj sciencaj sur la Akacuki kosmoveturilo konsistas el antaŭviola elektromagnetonda fotilo (MEF), transruĝa fotilo (TF). Ankaŭ estas du aliaj fotiloj kiuj mezuras nur 1-μm kaj 2-μm kaj scienca radio eksperimento.
Pri la scienca veturo
[redakti | redakti fonton]La kosmoveturilo faros eksperimentojn certigi la staton de fulmoj je Venuso. Ĝi ankaŭ penos trovi, ke, ekzistas vulkanoj sur la supraĵo de la planedo aŭ ne. La veturo scienca kostos entute proksimume ¥25 mil-milionoj.
Eksteraj Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pliaj sciigoj pri la veturo de la Japana Kosmtrova Asocio, JAXA (1) En la japana
- Pliaj sciigoj pri la veturo de la Japana Kosmtrova Asocio, JAXA (2) Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine En la japana
- Paĝo oficiala pri la kosmoveturiloArkivigite je 2012-05-13 per la retarkivo Wayback Machine En la angla
- Novaĵoj pri la kosmoveturilo Arkivigite je 2010-03-12 per la retarkivo Wayback Machine En la franca
- Artikolo pri la kosmoveturilo de la Franca Eksterlanda Ministerio Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine En la franca
- Reta taglibro de Juan Carlos Jiménez pri la japana kosmoveturilo En la hispana
- Pliaj sciigoj sur la paĝo pri scienco je la retejo de hispana gazeto El Mundo En la hispana
- Japanujo intencas lanĉi kosmoveturilon al la planedo Venuso En la rusa
- Al la Venuso En la rusa