Charlotte von Ahlefeld
Charlotte von Ahlefeld | |
---|---|
Charlotte von Ahlefeld; desegnis krajone Ferdinand von Blumenbach ĉirkaŭ la jaro 1800. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Charlotte von Seebach |
Aliaj nomoj | Elisabeth Selbig • Elise Selbig • Natalia • Ernestine • Erna • Felicitas • Marie Müller |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1781 en Stedten am Ettersberg |
Morto | 27-an de julio 1849 (67-jaraĝa) en Teplice |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Meiningen |
Familio | |
Edz(in)o | Johann Rudolph von Ahlefeldt (en) |
Infano | Carl-Friedrich von Ahlefeldt af Saxtorp (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto |
Charlotte Elisabeth Sophie Louise Wilhelmine von AHLEFELD (naskiĝinta la 6-an de decembro 1781 en Stedten, mortinta la 27-an de julio 1849 en Teplice) estis germana verkistino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante fiilino de regimentkomandanto ŝi ĝuis privatan edukadon. La poemoj, kiujn ŝi faris en la aĝo de nur dek jaroj, laŭdire impresis Goeton mem. En 1798 aperis ŝia unua romano, Liebe und Trennung oder merkwürdige Geschichte der unglücklichen Liebe zweyer fürstlicher Personen jetziger Zeit. En la 21.5.1798 ŝin edzinigis la nordgemana bienposedanto Johann Rudolf von Ahlefeld; la ekleziaj ceremonioj okazis, sub la prezido de Johann Gottfried Herder, Vajmare en la Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La paro havis tri filojn. En la kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Sehestedt videblas ĝis nun bildon financitan de ŝi.[1]
En 1799 ŝi publikigis la duan romanon Maria Müller, kiu longe furoris. Sume ŝi verkis pli ol 30 romanoj kaj rakontkolektoj, ofte sub diversaj pseŭdonimoj. Ĉio estas verkita en la stilo de klasikisma romano-speco respektive laŭ modeloj de raciismaj familiaj romanoj. La amokonfliktoj ne malofte lokiĝis en la periodo de la mezepokaj kavaliro kaj proponatas problemsolvo pere de abnegacio. De februaro ĝis aŭgusto 1803 ŝi flegis leteran interŝanĝon kun la vajmara skulptisto Christian Friedrich Tieck. En 1807 ŝi divorcis de la edzo pro ties trompoj kaj malbona konduto.[2] kaj ekloĝis en Schleswig kiel liberprofesiulino. En aŭtuno 1821 von Ahlefeld denove troviĝis en Vajmaro por esti en la proksimeco de Goeto kaj Charlotte von Stein.[3] Krome estis ŝi amikino de Sophie Mereau kaj korespondadis kun Clemens Brentano.[4]
Finiĝis ŝia literatura kreivo en 1832 per la romano Der Stab der Pflicht. Dum la sekvinta ĝismorta retiriĝo ŝi daŭre havis skribajn kontaktojn kun eldonistoj kaj amikoj. Pro sanecaj kialoj transloĝiĝis ŝi en la 1846-a jaro al Teplice. Ŝia eksa edzo Johann Rudolf, kiu mortis en novembro 1848, postlasis al ŝi multe da havaĵoj. Entombigo de Charlotte estis en Prago, dume en la mortourbo oni starigis monumenton por ŝi.[5]
Parton de ŝiaj postlasitaĵoj estas sub la zorgado de la Turingia Ŝtata Arkivo de Rudolstadt.[6]. Oni posedas ne tute 60 manuskriptojn de ŝi.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Liebe und Trennung, Weißenfels 1797
- Marie Müller, Berlin 1799
- Liebe u. Entsagung, (du volumoj) Berlin 1805
- Gedichte, 1800/1808/1826
- Gesammelte Erzählungen, (du volumoj) 1822
- Bekanntschaft auf der Reise, Berlin 1801
- Therese, Hamburg 1806
- Luise und Mailand, Berlin 1807
- Die Stiefsöhne, Altona 1810
- Klosterberuf, Kiel 1812
- Francisca u. Änneli, Altona 1813
- Myrte und Schwert, Meißen 1819
- Erna, Altona 1820
- Der Mohrenknabe, Altona 1821
- Das Römhildstift, Wien 1828
- Stab der Pflicht, 1832
- Felicitas, Berlin 1825
- Die Kokette, Vroclavo 1826
- (kun Wilhelmine Gensiken) Schmetterlinge, 1819–21
- Der Kranz, 1817 sekv.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Neuer Nekrolog der Deutschen. 27. Jg. 1849, p. 570–582.
- Herbert Koch: Charlotte von Ahlefeld, 6.12.1777–27.7.1849. Heimatlicher Verlags- und Vertriebsgesellschaft, Mainz 1977
- Ahlefeld, Charlotte Elisabeth Sophie Louise Wilhelmine Gräfin von. Ĉe: Gisela Brinker-Gabler, Karola Ludwig, Angela Wöffen (eld.): Lexikon deutschsprachiger Schriftstellerinnen 1800–1945. Deutscher Taschenbuch Verlag, München 1986, ISBN 3-423-03282-0, p. 11.
- Liebe und Trennung. Charlotte von Ahlefelds Briefe an Christian Friedrich Tieck. Eldonis kaj komentis James Trainer. Peter Lang, Bern 1999 ISBN 3-906761-87-8 (=Britische und irische Studien zur deutschen Sprache und Literatur, 18)
- Lorely French: "Briefe von Wilhelmine Geißler, Charlotte von Ahlefeld und Henriette Schubart an Sophie Mereau." Ĉe: Katharina von Hammerstein; Katrin Horn (eld.): Sophie Mereau. Verbindungslinien in Zeit und Raum. Winter, Heidelberg 2008 ISBN 3-8253-5384-2, p. 405–414
- Pierer's Universal-Lexikon, volumo 1. Altenburg 1857, p. 222 (tie chi interrete
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vikifontaro
- verkoj kaj etbiografio ĉe Zeno.org
- ligiloj ĉe DDB
- Charlotte von Ahlefeld ĉe Epoche Napoleon
- Charlotte von Ahlefeld gastante kiel historia verkistino en radielsendo (ekde minuto 29:20-59:00) ĉe Marith Vinzenz: '"Schriftstellerinnen heute und gestern."
- postlasitaĵoj kelkaj; LASH Abt. 399.1170
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ germana etpriskribo: "Christus der Erbarmer in Wolken auf dem Regenbogen stehend, von einer Glorie und Engelköpfchen umgeben, breitet die Arme aus zum Empfang der Mühseligen und Beladenen".
- ↑ Christine Touaillon: Der deutsche Frauenroman des 18. Jahrhunderts. Braumüller, Wien und Leipzig 1919, p. 501
- ↑ La fratino de Ahlefeld, Amalia, estis la bofilino de Charlotte von Stein.
- ↑ Johannes Baptista Diel: Clemens Brentano. Ein Lebensbild nach gedruckten und ungedruckten Quellen. Ergänzt und herausgegeben von Wilhelm Kreiten. Zweiter Band: 1814–1842. Herder, Freiburg i. Br. 1878.
- ↑ Stefanie Freyer; Nicole Grochowina; Katrin Horn: Frauengestalten Weimar-Jena um 1800. Ein bio-bibliographisches Lexikon. Winter, Heidelberg 2008 ISBN 3-8253-5471-7, p. 38.
- ↑ Familienarchiv Großkochberg. F369, F845