Conrad Hall
Aspekto
Conrad Hall | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1926 en Papeete |
Morto | 4-an de januaro 2003 (76-jaraĝa) en Santa Monica |
Mortokialo | Urinvezika kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio USC School of Cinematic Arts (en) Cate School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Katharine Ross (1969–1975) |
Infano | Conrad W. Hall (en) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto scenaristo |
Conrad L. HALL (1927-2003) estis altranga kameraisto en Hollywood. Li dufoje ricevis la Premion Oscar por kameraisto, por Butch Cassidy and the Sundance Kid (1969) kaj American Beauty (1999).
Filo de verkisto James Normal Hall, Hall ĉeestis la Universitaton de Suda Kalifornio por studi ĵurnalismon sed finfine transiris la kinofako, de kie li diplomiĝis en 1949. Li laboris en dokumentfilmoj, televido (The Outer Limits de Leslie Stevens, por kiu li kamerais filmon Incubus), kaj kiel kameraoperanto ĝis li promociiĝis je ĉefa fotografisto en filmoj de la grandaj kinoproduktejoj dum la jardeko 1960.
Lia filo, Conrad W. Hall, ankaŭ estas kameraisto.