29-a de novembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 29-a de novembro estas la 333-a tago de la jaro (la 334-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 32 tagoj restas.
Je la 29-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 903: Abasida Kaliflando venkis karmatojn en la batalo de Hamao (Sirio), komencante vojon por konkero de tulunida Egiptio
- 939: Edmundo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1223: Papo Honorio la 3-a agnoskis franciskanan regulon, verkitan de Francisko el Asizo
- 1226: Ludoviko la 9-a kroniĝis en la katedralo de Reims kiel reĝo de Francio
- 1249: Praprusoj venkis Ordenon de germanaj kavaliroj en batalo apud Korakoj (en Natangio)
- 1284: Francio: falo de nefinita gotika katedralo de Beauvais en Pikardio
- 1394: Reĝo de Koreio translokigis ĉefurbon al Hanyang, la nuna Seulo
- 1516: Post la Batalo de Marignano svisoj kaj francoj subskribis t.n. Eternan Pacon
- 1772: Defendo de la monaĥejo de karmelanoj en Zagórz finiĝis - lasta batalo dum la Bara Konfederacio
- 1777: Kadre de la hispana koloniado de Ameriko hispanaj setliĝintoj fondis unuan urbon San Jose en Kalifornio
- 1780: Post morto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio plenan regopovon transprenis ŝia filo Jozefo la 2-a
- 1781: Sklaveco en Afriko: ŝipanaro de la brita sklavoŝipo Zong komencis mortigon de 133 afrikaj sklavoj ĵetante ilin en la maron por ricevi asekuron
- 1783: Dum kunveno de la Rusia Akademio princino Jekaterina Daŝkova proponis kompletigi cirilan alfabeton per la litero ё
- 1830: Nokte de la 29-a/30-a en Varsovio lernejanoj de infanteria lernejo kun civilaj konspirantoj sturmis rezidejon de la granda rusa princo komencante la Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio — armea guberniestro de Kongresa Pollando Konstantin Pavloviĉ retirigis de Varsovio siajn trupojn, komenciĝis la pola-rusa milito, kiu daŭris ĝis aŭtuno 1831
- 1850: Aŭstria imperio, Reĝlando Prusio kaj la Rusia imperio kunvenis en Olomouc, kie ili konfirmis ĉefan rolon de Aŭstrio en la Germana Federacio
- 1854: Aŭstralio: laŭtakse homamaso de pli ol 10 000 manifestaciantoj ĵuris fidelecon al Eureka Flago kiel simbolo de spitemo, antaŭ la Eureka Ribelo en Ballarat (Viktorio)
- 1864: Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj: Masakro de Sand Creek - milico de Koloradio masakris 150 vilaĝanojn de du indianaj triboj
- 1877: Usona inventisto kaj entreprenisto Thomas Alva Edison prezentis fonografon - pli frua ol gramofono
- 1879: Reĝo de Hispanio Alfonso la 12-a nuptis duafoje arkidukinon Maria Kristina de Aŭstrio
- 1890: Meiĵi-reformo: konstitucio de Japanio ekvalidis kune kun unua kunsido de la japana parlamento Kokkai
- 1899: Katalunio: Joan Gamper fondis katalunan sportan klubon FC Barcelona
- 1910: Maldekstraj studentoj de Jagelona Universitato malhelpis al pastro Kazimierz Zimmermann, nomumita de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, lekcii pri sociologio - post ilia ekpuno okazis striko kaj la altlernejo estis provizore fermita
- 1912: Albanio: post proklamo de sendependeco formiĝis Provizora Registaro de Albanio
- 1913: Svislando: en Laŭzano fondiĝis Internacia Federacio de Skermo
- Unua Mondmilito
- 1916: Portreto de la Artisto kiel Juna Viro, unua novelo de la irlanda verkisto James Joyce, aperis kiel libro
- 1918: Estona-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo konkeris Narva
- 1918: Józef Piłsudski iĝis ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko
- 1920: En Grodno ekfunkciis Belorusa Gimnazio
- 1920: Ruĝa Armeo invadis Armenion
- 1920: Traktato de Kaŭno pri fino de bataloj inter Litovio kaj Centra Litovio
- 1927: Ŝako: Aleksandro Aleĥin venkis José Raúl Capablanca gajnante titolon de mondĉampiono
- 1929: Usona aviadisto Richard E. Byrd unuafoje flugis super la suda poluso
- 1929: Dua Pola Respubliko: inaŭguro de la unua studjaro ĉe Akademio de Korpa Edukado je la nomo al Józef Piłsudski en Varsovio
- 1932: Francio kaj Sovetunio subskribis pakton pri neagreso
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: germana polico pafekzekutis en malliberejo de Poznań 15 polojn kaj 2 judojn; nokte de la 29-a/30-a de novembro germanoj bruligis Grandan Sinagogon en Oświęcim; Heinrich Himmler ordonis tuj pafmortigi ĉiujn polojn kaj judojn, kiuj post deportado al Ĝenerala Gubernio senpermese revenis al siaj lokoj; Soveta okupado de Pollando: NKVD-polico deportis ĉirkaŭ 100 polajn oficirojn kaj civilulojn arestitajn en Bresto; post la soveta invado en Pollandon Miĥail Kalinin subskribis dekreton de Supera Soveto de Sovetunio pri deviga atribuo de sovetunia civitaneco al "estintaj polaj civitanoj" el aneksitaj Orientaj Limregionoj, kiuj la 1-an kaj 2-an de novembro troviĝis sur la rabitaj terenoj - oni soldatigis ĉirkaŭ 210 mil junajn polojn en Ruĝan Armeon, aliajn amase arestis pro "malamika agado" kaj sendis al gulagoj; en Parizo Ĉefkomandanto de la Asocio de Armita Batalado generalo Kazimierz Sosnkowski subskribis instrukcion surbaze de kiu komenciĝas pli frua kreo de AAB sub la soveta okupado; Bretonio: en Coëtquidan aperis semajnrevuo de Polaj Armitaj Fortoj titolita "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta), kun posta subtitolo Pola Soldato Eksterlande (eldonata poste en Parizo kaj Londono ĝis 1949); rompo de diplomatiaj rilatoj inter Sovetunio kaj Finnlando - Usono proponis mediacion en la konflikto
- 1940: En Suvalkio fondiĝis konspira organizo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo); Batalo de Anglio: nokte de la 28-a/29-a de novembro Luftwaffe atakis Liverpool-Birkenhead; Tria Regno: unua militludo en Supera Komandantaro de Wehrmacht, gvidata de generalo Friedrich Paulus; stabaj interparoloj inter britoj kaj reprezentantoj de Nederlanda Hindio
- 1941: de Teherano alvenas en Sovetunion ĉefministro kaj Supera Komandanto armea generalo Władysław Sikorski; al Buzuluk por la Pola Armeo en Sovetunio venas tra Arĥangelsko unua transporto de uniformoj por polaj soldatoj
- 1942: Pola Rezistomovado: Komandejo de Kamparanaj Batalionoj por Zamość-areo ordonis kontraŭstaron al "germana barbareco" dum komencita deportado; patrolo de la Pola Enlanda Armeo eksplodigis transporton de germanaj tankoj sur la fervojlinio Kovno - Vilno; Juda Militista Asocio surbaze de subtera verdikto pri mortpuno pafmortigis direktoron de ekonomia fako de Judenrat; Urugvajo: Juan José de Amézaga iĝis prezidento
- 1943: Kontraŭfaŝisma popolliberiga komitato de Jugoslavio en Jajce (nun en Bosnio kaj Hercegovino) elektis provizoran registaron sub la estrado de Josip Broz Tito determininte Jugoslavion federacio de ses egalrajtaj respublikoj - samtage Tito estis proklamita marŝalo de Jugoslavio; al la Pola Armeo en Sovetunio oni akceptis unuan pli grandan grupon de germanaj militkaptitoj de pola nacieco; batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-86 estis sinkigita de britaj destrojeroj - 50-persona skipo pereis
- 1944: Militkrimoj: germanoj pafmortigis en distrikto Kazimierski 17 polojn; Volinia masakro: SS kunlabore kun ukrainoj murdis en Zawadka 7 personojn kaj bruligis 62 domojn; prezidento de Pollando funkciigis novan registaron en ekzilo de socialisto Tomasz Arciszewski; partizanoj liberigis Albanion; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la 3-a Ukraina Fronto konkeris Pécs; Balkana Fronto: en Serbio soveta 223-a Infanteria Divizio kaj jugoslava 2-a Proleta Staba Divizio kun 25-a Divizio liberigis Kraljevon; 3-a usona aviada atako de Saipan al Tokio; Usono: unua malferma kor-operacio estis farita en la Universitato Johns Hopkins
- 1945: Delegitaro de 80 estintaj malliberuloj de germanaj koncentrejoj dankis al la papo Pio la 12-a pro klopodoj favore al savo de judoj dum la dua mondmilito
- 1945: Galicia-Volinia masakro: la dua nesukcesa, ĉar ŝajnigata, atako de la Ukraina Ribela Armeo per bombkanonoj kaj mitraloj al pola urbeto Bircza (distrikto Przemyski) - samtempe en la distrikto ukrainoj bruligis 6 polajn vilaĝojn
- 1945: Federacia Popola Respubliko Jugoslavio kreiĝis
- 1946: En Londono kreiĝis Pola Historia Societo en Britio, en la 100-an datrevenon de la eksplodo de Novembra Ribelo
- 1947: Mandata Palestino: Plano de UN por la dispartigo de Palestino — la lando estis dividita je juda parto kaj araba, transformiĝontaj poste en Israelon kaj araban Palestinon kun Jerusalemo kiel internacia zono. Sekvan tagon eksplodis Enlanda Milito dum la Mandato Palestino
- 1950: Korea milito: Nordkoreaj kaj ĉinaj Armitaj fortoj devigis UN-fortojn retiriĝi
- 1951: Sur armea spaco de Nevado okazis unua usona subtera testo de atombombo
- 1954: En Novjorko oni fermis sur Insulo Ellis centron por enmigrantoj
- 1961: Fermita postmilite preĝejo al Plej Sankta Maria, fondita en Grodno de pola reĝo Stefan Batory, estis eksplodigita de lokaj komunistoj helpe de sapeistoj el Leningrado
- 1962: Subskribo de franca-brita interkonsento pri konstruo de pasaĝeraviadilo Konkordo
- 1963: Prezidento de Usono Lyndon B. Johnson vivigis Komisionon Warren por klarigi murdon de John F. Kennedy
- 1966: Komunistaj regopovoj la duan fojon ne konsentis pri alveno de papo Paŭlo la 6-a al Pollando - la unua rifuzo estis marte malgraŭ celebrado de la 1000-jara datreveno de kristanismo en Pollando
- 1972: Ekesto de la unua komerca elektronika ludo - Pong, kiu atingis vastan popularecon en la merkato de arkado- kaj videoludiloj
- 1974: Kunfondintino de terorista grupo Frakcio Ruĝa Armeo (RAF) Ulrike Meinhof estis kondamnita al 8 jaroj de mallibero pro bomba atenco en 1972 kontraŭ eldonejo Springer en Hamburgo
- 1974: Anglio: Industria muzeo de Derby malfermiĝis
- 1975: Reĝo de Laoso rezignis pri la trono
- 1975: Bill Gates kaj Paul Allen fondis la firmaon Microsoft
- 1983: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vokis Sovetunion retiriĝi de Afganio
- 1984: Traktato de Amikeco kaj Paco inter Ĉilio kaj Argentino estis subskribita en Vatikanurbo por solvo de la konflikto Beagle
- 1987: Horloĝbombo metita de nordkoreaj komunistaj agentoj al flugo 858 de Korean Air eksplodis super la Andamana maro, mortiginte ĉiujn 115 homojn
- 1989: Revolucioj de 1989
- Velura Revolucio: dum sia eksterordinara kunveno, la Federacia Asembleo nuligis Artikolon 4 de la Konstitucio pri ĉefa rolo de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, tiel formale finante 41 jarojn de komunisma regado en Ĉeĥoslovakio
- Senkomunismigo: en Pollando oni malfondis Unuigitan Popolan Partion
- 1990: Golfa Milito: Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj konsentis uzi militajn rimedojn kontraŭ Irako se ĝi ne retiriĝos el Kuvajto ĝis la 15-a de januaro 1991
- 1993: Moldava Respubliko: enkonduko de nova valuto moldava leo
- 2005: Nova "Komunista Partio de Kroatio" estis fondita en Vukovar
- 2007: Prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf denove elektiĝis prezidento, ĉi-foje kiel civilulo
- 2009: Svislando: en referendumo civitanoj voĉdonis kontraŭ konstruo de minaretoj
- 2011: En Sud-Osetio oni malvalidigis prezidentan baloton, dum kiu venkis kandidatino de opozicio
- 2012: Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj: Palestino akiris statuson de nemembra ŝtato-observanto de Unuiĝintaj Nacioj
- 2015: Kalifornio: Long Beach forlasis la lasta 279-a armea transporta aviadilo de Boeing por Kataro
- 2017: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kondamnis ses bosnajn kroatojn, inter ili Slobodan Praljak 20 jaroj de mallibero, kiu tuj post la juĝo sinmortigis trinkante venenon
- 2018: Maŭricio: dum la 13-a sesio de Interregistara Komitato por Protekto de Nemateria kultura heredaĵo de Unesko en Port-Luiso oni listigis polajn kripojn de Krakovo, ĉinan kaligrafion, portugalan fadon kaj baratan jogon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasinttage super Ukrainio ukraina armeo paffaligis du rusajn aviadilojn Su-25 kaj Su-24 kaj aviado atakis 3 rusajn grupiĝojn; Slovakio transdonis al Ukrainio 30 batalveturilojn de infanterio
- ukraina delegitaro alvenis al Israelo paroli kun reprezentantoj de Israela armeo; depost t.n. parta mobilizo en Rusio iom pli ol 400 mil rusoj forlasis landlimon kun Kazaĥio; Usono transdonos 53 milionojn da dolaroj por apogo de energetika sistemo de Ukrainio; NATO deklaris senĉesan engaĝiĝon kun helpo al Ukrainio — ministroj pri eksterlandaj aferoj ĉe NATO en Bukareŝto solidarecas kun Ukrainio kaj helpos ripari ties infrastrukturon
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1206: Béla la 4-a, reĝo de Hungario (m. 1270)
- 1466: Agostino Chigi, itala bankisto kaj mecenato (m. 1520)
- 1627: John Ray, angla naturalisto kaj patro de ties naturhistorio (m. 1705)
- 1694: Leopold, germana princo, patrono kaj amiko de Johann Sebastian Bach (m. 1728)
- 1778: Hrihorij Kvitka-Osnovjanenko, ukraina verkisto, ĵurnalisto, kultur-socia aganto (m. 1843)
- 1781: Andrés Bello, venezuela filozofo, filologo, poeto (m. 1865)
- 1797: Gaetano Donizetti, itala komponisto (m. 1848)
- 1799: Amos Bronson Alcott, usona verkisto, instruisto, transcendisto (m. 1888)
- 1802: Franz Stelzhamer, aŭstra poeto kaj verkisto (m. 1874)
- 1802: Wilhelm Hauff, germana verkisto (m. 1847)
- 1802: Johannes Arnold Barop, germana pedagogo
- 1803: Christian Doppler, aŭstra matematikisto kaj fizikisto, konata pro la efiko de Doppler (m. 1853)
- 1806: Araújo Porto-Alegre, brazila verkisto, pentristo, arkitekto, diplomato, ĵurnalisto kaj instruisto (m. 1879)
- 1818: George Brown, kanada politikisto kaj ĵurnalisto, unu el patroj de la Konfederacio (m. 1880)
- 1825: Jean-Martin Charcot, franca kuracisto kaj neŭrologo (m. 1893)
- 1832: Louisa May Alcott, usona verkistino (m. 1888)
- 1835: Ciŝji, okcidenta vidva imperiestrino de Ĉinio (m. 1908)
- 1849: Edward Aveling, angla verkisto kaj ĵurnalisto, kunvivulo de Eleanor Marx (m. 1898)
- 1856: Theobald von Bethmann Hollweg, kanceliero de Germanio (m. 1921)
- 1856: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino (m. 1932)
- 1858: Christian Hülsen, germana epigrafikisto kaj arĥeologo
- 1870: Enric Prat de la Riba, kataluna politikisto, juristo kaj verkisto] (m. 1917)
- 1884: Claudius Colas, franca oficisto kaj pionira esperantisto, redaktoro de "Espero Katolika" kaj kunfondinto de IKUE, membro de Lingva Komitato, prilaborinto de la planlingvo Adjuvilo (m. 1914)
- 1891: Julius Raab, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 1964)
- 1898: C. S. Lewis, brita verkisto (m. 1963)
- 1901: Édouard Théodore-Aubanel, franca presisto kaj eldonisto (m. 1970)
- 1902: Carlo Levi, itala verkisto, pentristo kaj politikisto (m. 1975)
- 1902: Lajos Tárkony, hungara ŝtatoficisto debutinta en "Hungara Esperantisto", kunredaktoro de "Literatura Mondo", "Bibliografia gazeto" kaj "Lingvo Libro", enestanta en poem-antologio Dekdu Poetoj (m. 1978)
- 1905: Marcel Lefebvre, romkatolika ĉefepiskopo, fondinto de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, ekskomunikita (m. 1991)
- 1907: Ferenc Jankovich, hungara poeto, verkisto (m. 1971)
- 1907: Jolán Sas, Illésné, rumania hungara poetino (m. 1963)
- 1915: Billy Strayhorn, usona ĵazmuzikisto, muzikaranĝisto kaj komponisto (m. 1967)
- 1921: Gábor László, rumania hungara ekonomikisto, fakverkisto pri lignoindustrio
- 1925: András Ambrus, hungara aktoro, verkisto
- 1926: Wilfried Haslauer la malpli juna, aŭstra politikisto (m. 1992)
- 1927: Márton Tarisznyás, rumania hungara etnografo (m. 1980)
- 1929: Ágoston Bernád, rumania hungara literaturhistoriisto, redaktoro de La Semajno (m. 1997)
- 1929: Zoltán Kedei, rumania hungara pentristo (m. 2020)
- 1930: Gottfried Kumpf, aŭstra pentristo (m. 2022)
- 1930: László Murádin, hungara lingvisto, lingvohistoriisto (m. 2022)
- 1932: Jacques Chirac, prezidento de Francio 1995-2007 (m. 2019)
- 1933: Rozália Sántha, hungara instruistino, lernolibroverkistino (m. 2015)
- 1933: John Mayall, angla kantisto kaj gitaristo (m. 2024)
- 1936: Béla Tőkés, rumania hungara kemiisto, universitata profesoro
- 1939: Abdelmajid Lakhal, tunizia aktoro kaj reĝisoro de teatro (m. 2014)
- 1946: Silvio Rodríguez, kuba poeto, muzikisto kaj kanzonisto
- 1949: Garry Shandling, usona komikulo kaj aktoro (m. 2016)
- 1958: Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, aktivulo en Germana Esperanto-Junularo kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunfondinto de teatra teamo Kia koincido, fondinto kaj ĉefredaktoro de GEJ-gazeto
- 1965: Yutaka Ozaki, japana kantisto (m. 1992)
- 1973: Anikó Mária Nagy, hungara reĝisorino, scenaristino
- 1975: Carsten Haitzler, aŭstralia/germana ĉefprogramisto de la fenestradministrilo Enlightenment
- 1976: Anna Faris, usona aktorino
- 1979: Ibolya Vigh, hungara operkantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 561: Klotaro la 1-a, franka reĝo (n. ĉirkaŭ 498)
- 1268: Klemento la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1314: Filipo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1268)
- 1330: Roĝero Mortimer (1-a grafo de March), amanto de Izabela de Francio (n. 1287)
- 1342: Mikaelo el Cesena, itala franciskano, filozofo kaj teologo (n. ĉirkaŭ 1270)
- 1378: Karolo la 4-a, romia-germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1316)
- 1516: Giovanni Bellini, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1427)
- 1530: Thomas Wolsey, angla politikisto kaj kardinalo (n. ĉirkaŭ 1475)
- 1543: Hans Holbein la malpliaĝa, germana artisto kaj gravuristo (n. ĉirkaŭ 1497)
- 1566: Nikolaus Gromann, germana lignoskulptisto kaj ĉefarkitekto (n. ĉirkaŭ 1500)
- 1594: Alonso de Ercilla, hispana nobelo, soldato kaj poeto (n. 1533)
- 1632: Frederiko la 5-a, princo-elektisto de Elekto-Palatinato, reĝo de Ĉeĥio (n. 1596)
- 1643: Claudio Monteverdi, itala komponisto, violonisto kaj kantisto (n. 1567)
- 1646: Laurentius Paulinus Gothus, sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo (n. 1565)
- 1694: Marcello Malpighi, itala kuracisto kaj biologo, konsiderata fondinto de histologio (n. 1628)
- 1780: Maria Teresia, germana-romia imperiestrino el la Habsburga dinastio (n. 1717)
- 1897: James Legge, skota misiisto, ĉinologo, tradukisto de klasikaj verkoj de la ĉina filozofio kaj religio el la klasika ĉina lingvo (n. 1815)
- 1907: Marko Zamenhof, rusia instruisto de la germana kaj franca lingvoj, cenzuristo, filo de Fabian Zamenhof kaj patro de Ludoviko Zamenhof (n. 1837)
- 1919: Szymon Winawer, pola ŝakisto (n. 1838)
- 1919: Fritz Schaper, germana skulptisto, medalisto, profesoro (n. 1841)
- 1924: Giacomo Puccini, itala komponisto de operoj (n. 1858)
- 1931: János Espersit, hungara advokato, ĵurnalisto (m. 1879)
- 1939: Philipp Scheidemann, kanceliero de Germanio (n. 1865)
- 1941: Ali Ŝogencukov, soveta poeto verkinta en la kabarda lingvo, viktimo de germana koncentrejo (n. 1900)
- 1952: Vladimiro Ipatiefo, rusia, sovetia kemiisto kaj militisto, profesoro laborinta eksterlande (n. 1867)
- 1957: Erich Wolfgang Korngold, aŭstra komponisto, orgenisto kaj pianisto, kunfondinto de filma muziko (n. 1897)
- 1962: Lili Poór, hungara aktorino (n. 1886)
- 1962: Karl Staudinger, aŭstra kaj germana pentristo kaj artopedagogo
- 1963: Ernesto Lecuona, kuba komponisto, mirinfano (n. 1896)
- 1967: Ferenc Münnich, hungara politikisto (n. 1886)
- 1969: Nándor Hegedűs, hungara literaturhistoriisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1884)
- 1981: Natalie Wood, usona aktorino (n. 1938)
- 1986: Cary Grant, brita-usona aktoro (n. 1904)
- 1987: Aurél Vajkai, hungara etnografo (n. 1903)
- 1993: Philip Buttinger, nederlanda-brita instruisto de esperanto, fakdelegito de UEA pri gastiga servo, kiu tranoktigis milojn da esperantistoj en sia domo (n. 1924)
- 1994: Buster Edwards, brita trajnprirabisto (n. 1931)
- 2001: George Harrison, brita muzikisto, membro de Beatles (n. 1943)
- 2004: John Drew Barrymore, usona aktoro kaj reĝisoro (n. 1932)
- 2005: Józef Garliński, pola juristo, oficiro, verkisto kaj historiisto, elmigrinta aktivulo, estinta malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico (n. 1913)
- 2006: Allen Carr, angla verkisto de memhelp-libroj (n. 1934)
- 2008: Erika Lagrange, germana esperantistino, tradukistino, edzino de Georges Lagrange kaj edukistino de denaskaj Esperanto-parolantoj (n. 1928)
- 2010: Mario Monicelli, itala scenaristo kaj filmreĝisoro (n. 1915)
- 2010: Irena Anders, pola artistino kaj diaspora aktivulino (n. 1920)
- 2010: Bella Aĥmadulina, sovetia, rusia poetino kaj tradukistino (n. 1937)
- 2012: Gerlinde Haid, aŭstra popolmuzikfakulino (n. 1943)
- 2013: Oliver Cheatham, usona kantisto (n. 1948)
- 2017: Slobodan Praljak, hercegovina politikisto kaj generalo, militkrimulo, sinmortiginto (n. 1945)
- 2023: Henry Kissinger, usona diplomato Nobelpremiita (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Saturnino de Tuluzo, unua episkopo de Tuluzo, unu el 7 apostoloj de Gaŭlio, martiro
- Internacia Solidarec-Tago kun Palestina Nacio
- Nacia tago en Albanio, jam tagon pli frue komencita
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 29-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.