216 Kleopatra
216 Kleopatra | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Modelo de Kleopatro laŭ radaraj observoj
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 216 Kleopatra |
Aliaj nomoj | A905 OA; A910 RA |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Kleopatro (la 7-a) vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Johann Palisa |
Dato de malkovro | 10-a de aprilo 1880 |
Loko de malkovro | Pula (Kroatio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
417,796 Gm (2,793 AU) 312,544 Gm (2,089 AU) 523,049 Gm (3,496 AU) |
Discentreco | 0,252 |
Meza anomaliangulo | 308:702° |
Klinangulo | 13,136° |
Periodo | 1 704,704 tagoj (4,67 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,82 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
215,672° |
Argum. de periapsido | 179,099° |
Naturaj satelitoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
217 × 94 × 81 km 122 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
4.64 × 1018 kg 3.6 ± 0.4 g/cm3 ? m/s² ? km/s |
Rotacia periodo | 0,2244 tago (5,385 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 166 K |
Geometria albedo | 0,116 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M |
Absoluta magnitudo | 7,3 |
216 Kleopatra estas granda kaj meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de Johann Palisa la 10-an de aprilo 1880 en Pula (Kroatio) (tiam, en Aŭstrio-Hungario).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la egiptia reĝino Kleopatra la 7-a.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]216 Kleopatra havas la formon de osto, laŭ observo de Eŭropa Suda Observatorio de La Silla. Per radara eĥo, la Radioteleskopo de Arecibo en Puerto-Riko permesis desegni modelon de la asteroido, kiu konfirmis la ostan formon. Favorata klarigo de tiu formo estas, ke la asteroido komponiĝas el du korpoj ligataj de gravita forto.
Ĝia granda albedo aspektigas ĝin kiel kvazaŭ metala.
Satelitoj
[redakti | redakti fonton]En septembro 2008, Franck Marchis, P. Descamps, J. Berthier kaj J. P. Emery uzante sistemon de adaptiĝiva optiko de la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea, malkovris du satelitojn de 216 Kleopatra, kiuj ricevis la 18-an de februaro 2001 la nomojn Alexhelios (S/2008 (216) 1) kaj Cleoselene (S/2008 (216) 2),[1] en memoro de Aleksandro Helio kaj Kleopatro Seleneo, gefiloj de Kleopatra la 7-a kaj Marko Antonio.
Alexhelios (S/2008 (216) 1), la satelito plej ekstere, havas diametron de 8,9 ± 1,6 km, orbitan duonan grandakson de 678 ± 13 km kaj orbitan periodon de 2,32 ± 0,02 tagoj (55,68 ± 0,48 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Cleoselene (S/2008 (216) 2) havas diametron de 6,9 ± 1,6 km, orbitan duonan grandakson de 454 ± 6 km kaj orbitan periodon de 1,24 ± 0,02 tago (29,76 ± 0,48 horoj). Ankaŭ ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
La orbitoj de la satelitoj permesis mzuri la mason de 216 Kleopatra, do ties denso, kiu montriĝis malpli granda ol antaŭvidita: La interno de la asteroido enhavas ~ 40 % da malpleno, do havas strukturon de rubamaso.[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Astronomoj kaptis la bildon de metala ostego – Artikolo NASA
- angle Ostoforma asteroido havas du lunojn: Cleoselene, kaj Alexhelios; el The Planetary Society
- angle Stranga "Osto por Hundo" Longa se 160 Mejloj Asteroido Kleopatra Kaptita en Detalaj Bildoj, el SciTechDaily
- france La asteroido 216 Kleopatra (Paĝaro de Jean-Michel)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
215 Enono | 216 Kleopatra | 217 Eŭdoro |