Saltu al enhavo

Ĉinbivo (Pipa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna pipo havas kvar ŝtalkordojn

ĈinbivoPipa (ĉinskribe: 琵琶; pinjine: pípá), estas ĉina kvarkorda muzikinstrumento, foje komparata al la simila pinĉata liuto, sed ĝi estas pli plata kaj havas pli pirforman sonkeston. Origine la pipo estis tenita horizontale kiel gitaro sed hodiaŭ ĝi estas tenita preskaŭ vertikale[1].

Ĝia origino almenaŭ tiom aĝas kiom la T'sing-dinastio en la 3-a jarcento a. K. En Ĉinio ĝi havas historion de proksimume du mil jaroj kaj apartenas al la kategorio de plukkordaj instrumentoj (弹拨乐器/彈撥樂器). Pluraj rilataj instrumentoj en Orientazio kaj Sudorienta Azio estis derivitaj de la Ĉinbivo. Tiuj inkludas la japanan instrumenton biwa, la vjetnaman đàn tỳ bà kaj la korean bipa.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]
Wu Man (Ĉinio) ludante la ĉinbivan (pipa) dum WOMEX 15, internacia projekto bazita en Berlino por subteni mondmuzikon.

Ĝia nomo konsistas el du ĉinaj silaboj, kiuj signifas:

  • "Pi"(琵) t. e. puŝi la montrofingron de la dekstra mano dekstre-maldekstren.
  • "Pa"(琶) t. e. tiri la dikfingron de la dekstra mano maldekstre-dekstren.

Laŭ la nomovortaro de la Orienta Han-dinastio de Liu Xi, la vorto "pipa" povas havi onomatopean originon. Moderna esploro sugestas eblan originon en la persa vorto "barbat". Tamen, ĉi tiuj du teorioj ne estas nepre reciproke ekskluzivaj. Liu Xi ankaŭ notas ke la instrumento havas alian literumon, piba (批把; pībǎ).

Ĉinbivoludantoj sur pentraĵo en la ŝtonkavernaro de Mogao, mondheredaĵo de Unesko.

La pipa iĝis plej ŝatata instrumento en la Dinastio Tang, kiam persaj muzikistoj kaj instruistoj estis tre postulataj dum tiu periodo. En tiu tempo ekzistis persa komunumo en la ĉefurbo Ĉangano (Chang'an, nuna Ŝjiano). Multaj el la delikate tranĉitaj pipoj kun belaj inkrustaĵoj originas el ĉi tiu periodo. La murpentraĵoj de la Mogao-kavernoj (Yulin-kavernoj) proksime de Dunhuang prezentas multajn ĉinbivoludantajn budhanajn duondiojn.

La ĉinbivo (pipa) ankaŭ estas ofte menciita en la fama poezio de la Dinastio Tang, kie ĝi estas ofte admirata pro siaj delikataj tonoj. Tion interpretas interalie la poeto Bai Juyi en sia teatraĵo Pipa. En ĝi li priskribas la emocion de renkonto kun ina ĉinbiva muzikisto ĉe la rivero Jangzio, ankaŭ nomata la Blua Rivero, kiu estas la plej longa rivero en Ĉinio.

Nuntempa uzado

[redakti | redakti fonton]

La ĉinbivo estas uzata en klasika ĉina muziko, sed ankaŭ en novaj verkoj. Pluraj usonaj komponistoj kiel Philip Glass kaj Lou Harisson, kiu ankaŭ estis esperantisto, kaj ĉina muzikisto Tan Dun komponis partojn por ĉinbivo.

La ĉinbivo foje estas ankaŭ uzata en pop-muziko: la gitaristo Mike Einziger de la grupo Incubus ludis la ĉinvivon en la kanto Aqueous Transmission en 2001[2] kaj la franca muzikisto Djang San ludas kaj ĵazon kaj rok-muzikon kun kvinakordoj kaj baso sur la ĉinbivo.

Famaj ludantoj

[redakti | redakti fonton]

Konataj nuntempaj ĉinbivoludantoj kiuj prezentas internacie inkludas Min Xiao-Fen, Yang Jin (杨瑾), Zhou Yi, Qiu Xia He, Liu Fang, Cheng Yu, Jie Ma, Yang Jing, Yang Wei (杨惟),  Guan Yadong (管亚东), Jiang Ting (蔣婷), Tang Liangxing (湯良興),  kaj Lui Pui-Yuen (呂培原, frato de Lui Tsun-Yuen).  Iuj aliaj famaj pipa ludantoj en Ĉinio inkludas Yu Jia (俞嘉), Wu Yu Xia (), Fang Jinlong (方錦龍) kaj Zhao Cong (赵聪).

En Eŭropo Hua Xia, ĉina muzikisto kaj kariljonisto vivanta en Belgio. jam ludis antaŭ publiko de esperantistoj. Nuntempe li kaj du famaj liutistoj - nome Philippe Malfeyt de Belgio kaj la araba liutisto (Al-Udo) Abid El Bahri formas muzikensemblon nomatan, "Luthomania", kiu kunigas la liuttradiciojn de Azio, Afriko kaj Eŭropo kune en muzikaj kombinaĵoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Pipa, Enciklopedio Britannica.
  2. (en) "Incubus (eo: Inkubo) - Mike Einziger Guitar Gear Rig and Equipment", uberproaudio.com

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]