Zabol
Zabol · زابل | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Sistano kaj Beluĉistano | ||
Telefonkodo | 0542 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 134 950 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 2′ N, 61° 30′ O (mapo)31.03055555555661.495Koordinatoj: 31° 2′ N, 61° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 483 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zabol [+] | |||
Zabol (perse زابل) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en orienta Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 480 m
- Loĝantaro: 134,950 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodoj:
- Telefonkodo: (+98) 542
Geografio
[redakti | redakti fonton]Zabol situas en alteco de montetoj ĉe Hamun-lago en proksimo de Afganistano, sed ankaŭ Pakistano estas ne tro for. La Lago Hamun estas laŭsezona lago, kiu ofte estas seka. Zabol troviĝas 181 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Zahedano, 297 kilometrojn de alia provinca ĉefurbo Birĝando, 1068 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]En proksimeco de Zabol troviĝas multe da arkeologiaj restaĵoj, parte nekonataj. La loknomo dum la historio estis Sistan ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj, poste Zabol fare de Reza Ŝaho Pahlavi. La urba statuso estiĝis en 1928.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭaĵo de Zabol estas irigaciita per rivero Hirmand. En la urbego universitatoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Zabol kuras 3 ĉefvojoj el Zahedano, Birĝando kaj Afganistano. Preter Zabol kuras ĉefvojo el Afganistano, kiu disponigas aliron al la Persa Golfo ĉe Ĉahbahar. Apud la urbego flughaveno troviĝas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Zabol situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh). Precipitaĵo en la jaro estas nur po 58 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. En la areo de Zabol la vento blovas de nordo ĝis sudo persiste 120 tagojn, tio estas estas polvoŝtormo. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C, tamen la klimato estas ege ekstrema. Somere foje estas 50 °C, vintre foje −20 °C. Pro la polvoŝtormoj Zabol havis la plej malpuran aeron en la mondo en 2016.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj arkeologiaj restaĵoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (perse