Veluro
Aspekto
Veluro estas ŝtofo produktata per teksado. Dua vefto- aŭ varpo-fadeno estas enmetita. Tiu ĉi fadeno formas maŝojn, kiuj rezultigas post sia distranĉado la karakterizan fenotipon. La deir-materialo povas esti silko, kotono, tolo, lano aŭ plastoj, ekz.: poliestero, nilono. En Eŭropo veluro jam aperis en la 13-a jarcento en Italio kiel kovrilo (ekz. por kusenoj) aŭ por pomp-vestaĵo.
Laŭ Francisko Azorín veluro estas Silka, kotona aŭ lana ŝtofo kun mallonga k. densa vilo, ĉu sur la tuta teksaĵo, ĉu nur sur la ornamoj aŭ sur la fono.[1] Li indikas etimologion el la latina vellus, velluris (lano).[2]
Figuraj signifoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 ("Velura revolucio")
- The Velvet Underground ("Velura Subgrundo") usona rokmuzika bando, parta kunlaborado de Andy Warhol
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri veluro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:
„ Ĉe vesto velura suferas stomako. ” „ Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. ” „ Difekton de naturo ne kovros veluro. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 209.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.