Terpompatkuko
Aspekto
Terpompatkukoj estas maniero prepari kaj servi manĝaĵon el terpomoj.
Ingrediencoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefa ingredienco estas senŝeligitaj kaj krude erigitaj terpomoj. Sekve el la maso iom elpremiĝas la likvaĵo, kaj la iom pli seka maso miksiĝas kun kokina ovaĵo kaj faruno, tiel ke ekestas pasto. Tiu pasto spiciĝas per salo kaj muskato kaj - kutime en pato - fritiĝas al maldikaj kukoj.[1]
Loke
[redakti | redakti fonton]Regione terpompatkukoj aparte ŝatatas en centra kaj orienta Eŭropo, kun fokuso en Germanlingvio. Gravan rolon la loka variaĵo Reiberdatschi [RAJbadaĉi] de Bavario havas ekzemple en la Oktobrofesto de Munkeno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Richard Hering, Walter Bickel (eld.): Herings Lexikon der Küche. 18-a, prilaborita eldono. eldonejo Dr. Pfanneberg & Co., Giessen 1978, Germanio ISBN 3-8057-0218-3, pp. 570, 573.