Legazpio (Albajo)
Legazpio | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 533 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 363 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 8′ N, 123° 44′ O (mapo)13.133333333333123.73333333333Koordinatoj: 13° 8′ N, 123° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 149 m [+] | ||
Areo | 153,7 km² (15 370 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Legazpi, Albay [+] | |||
Legazpio - tagaloge Lungsod ng Legazpi - estas kvaraklasa, universitata, komponenta urbego, ankaŭ diocezo en Filipinoj, en Luzono, en Bikola Regiono, en provinco Albajo, kie ĝi estas ĉefurbo de Albajo. La loknomo Legazpi ricevis la nomon de Miguel López de Legazpi, la eŭska hispana konkistadoro, kiu oficiale aneksis Filipinojn al la Hispana Imperio en 1565.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Legazpio situas en suda duoninsulo de Luzono sur ebenaĵo kaj montetoj laŭ golfo [1]. Lucena (Filipinoj) troviĝas 247, Kezonurbo 338, ĉefurbo Manilo 340 kilometrojn (aere) [2]. Ankaŭ la Monto Majono (vulkano) situas apud Legazpi.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo, kiu nun estas Albajo, havis floran civilizon antaŭ ol la hispanoj alvenis. La hispanaj esploristoj trovis dense loĝitajn setlejojn kun abundo da oro kaj provizaĵoj. La loĝantoj kultivis rizojn, faris belajn orajn juvelaĵojn kaj posedis silkojn el Ĉinio. La loko estis origine fiŝkaptista haveno nomita Savangan ĉe la mangrovaj marĉoj. En 1569 alvenis la unuaj hispanoj, alia grupo trovis la golfon en 1573. Fondo de Legazpio okazis en 1616, jam kiel administracia centro fare de misiistoj. Franciskanoj kristanigis la indiĝenojn en 1587, la loko ricevis paroĥan rangon. En 1814 la najbara vulkano erupciis. La loknomo fariĝis Legazpi en 1856, estis deklarita urbo unuafoje en 1892. Usonaj trupoj en 1900 okupis Legazpi spite la bravan reziston. La usonanoj nuligis la statuson de urbo kaj dividis 2 apartajn komunumojn. Inter 1941-1945 dominado de japanoj okazis, poste finfine en 1959 Legazpio denove urbiĝis kaj en 1972 iĝis provinca ĉefurbo. Legazpi en 1981 atingis la internacian klasifikadon grandurbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Legazpio estas centro de la regiono pri turismo, edukado, komerco kaj transporto. La ĉirkaŭaj grundoj estas taŭgaj por kultivado de rizoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Legazpio estas alireblaj voje, fervoje (tie estas la suda finstacio), flughavene, ŝipe.
Religio kaj eduko
[redakti | redakti fonton]La katolika religio estas la plej ĝenerala en Legazpio, sed ekzistas ankaŭ sektoj, ortodoksismo, protestantismo, eĉ Islamo. La urbo estas eklezia sidejo de diocezo de Legazpi. Ankaŭ universitato funkcias ĉi tie.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Legazpio estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato kun abunda pluvokvanto tutjare. Jare pluvas po 3432 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ĝi varias inter 24-31 °C. Ne estas gravaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans