La Fueva
La Fueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22336 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 600 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 22′ N, 0° 16′ O (mapo)42.3697222222220.27222222222221Koordinatoj: 42° 22′ N, 0° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 630 m [+] | ||
Areo | 218,848689 km² (2 188 4.8 689 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Fueva [+] | |||
La Fueva [La Fueva] (aragone A Fueva)[1] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
En la loko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo nome "fovano".
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio de La Fueva estas en la sudorienta pinto de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Plan, okcidente kun El Pueyo de Araguás kaj Aínsa-Sobrarbe, kaj sude kun Palo kaj Abizanda. La municipo enhavas la loĝlokojn Alueza, Aluján, Arasanz, Atiart, Buetas, Caneto, Charo, Clamosa, El Cotón, El Mediano, El Pocino, El Sotero, Formigales, Fosado, Fuendecampo, Fumanal, Humo de Muro, Humo de Rañín, Lacabezonada, La Corona, La Jantigosa, La Lecina, La Mula, Lapenilla, La Plana, Latorre, Lavilla, Mediano, Ministerio, Moliniás, Morillo de Monclús, Muro de Roda, Pallaruelo de Monclús, Pamporciello, Rañín, Salinas de Trillo, Samitier, Samper, San Juan, Solanilla, Solipueyo, Tierrantona, Trillo kaj Troncedo.
Tierrantona estas la ĉefa kerno de la municipo (127 loĝantoj en 2005), same kiel la sidejo de la municipo La Fueva. Tiu kerno estas ĉe la enfluejo de la rivero Ussía en La Nata, aksa rivero de la valo de la Fueva kaj alfluanto de la rivero Cinca en Banastón (Aínsa-Sobrarbe). La etendo de la valo kaj ebeneca tereno rezultis en tre loĝata areo, sed formita de malgrandaj setlejoj kaj familiaj bienoj, anstataŭ grandaj loĝlokoj. Tial multaj de tiuj lokoj (inklude tiujn nun abandonitajn) posedas proprajn preĝejojn aŭ kapelojn, kio atestas pri la arta riĉeco de la teritorio.
La loĝloko Tierrantona mem (634 msm)[2] estas je 108 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ ŝoseo A-2206 el apuda Palo sude kaj Aínsa nordokcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La municipo La Fueva devenas de la kuniĝo inter ĝistiamaj municipoj Tierrantona kaj Fuendecampo, okazinta en 1999. La teritorio de Tierrantona inkludis siavice la iamajn municipojn Clamosa, Morillo de Monclús, Muro de Roda (centre en El Humo de Muro) kaj Toledo de Lanata (centre en San Juan). La nomo de la municipo devenas rekte de la valo La Fueva, en kiu ĝi estas. Kun la municipoj samkomarka Palo, kaj Foradada del Toscar (apartenanta al Ribagorza) ĝi formas tiun «valon» aŭ antaŭmontaran depresion ĉe la montaro Sierra Ferrera.
Historie, La Fueva estis komarko geografie kaj administracie sendependa kaj de Sobrarbe kaj de Ribagorza, kun kiuj ĝi limis, sed je la disvolvigo de la moderna komarkigo de Aragono, oni apartigis ĝian okcidentan parton (kun Tierrantona kiel ĉefa kerno) disde ĝia orienta parto (kun Foradada del Toscar kiel ĉefurbo), apartenanta la unua administracie al la komarko Sobrarbe, dum la dua restis ĉe Ribagorza. Tamen la sobrarbea areo de la valo estas pli ampleksa, ĉar ĝi inkludas la municipojn Palo kaj La Fueva propre dirite.
La plej frua mencio de Tierrantona estas de 1076, kaj en 1102 Petro la 1-a de Aragono donacis preĝejon. Laŭ historiisto Agustín Ubieto Arteta, la loknomo Tierrantona aperas en dokumentoj de 1102, kun nomo de kastelo (Murel de Terranthona) kion li mem identigis kiel aktuala Morillo de Monclús.[3]
Charo estis menciita en 1098. Clamosa estis defenda setlejo sur roko kun kastelo eble jam en la 11-a jarcento. Formigales estis menciita en 1226, 1488, 1495 kaj 1518. Lapenilla estis citita jam en la 11-a jarcento. En Morillo de Monclús estis kastelo. Muro de Roda estis menciita jam en la 11-a jarcento.
Dum la Hispana Enlanda Milito la areo suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.
Mediano dokumentita el 1055 estis inundita de akvorezervejo en 1969, malmultaj lokanoj akceptis novan setlejon kaj fine de la 1970-aj jaroj militistaj manovroj detruis restaĵojn.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe El Pueyo de Araguás mem kie oni malaltiĝis el 490 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 168 loĝantoj (2022).[4]
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:
- En Tierrantona romanika preĝejo de la 12-a jarcento kun postaj ampleksigoj.
- En Formigales preĝejo de la 16-a jarcento kaj la Palaco de la Barono de Pallaruelo.
- En Fosado romanika preĝejo de la 12-a kaj 13-a jarcentoj kun postaj ampleksigoj.
- En senhomejo Fumanal estas blazondomoj.
- En El Humo de Rañín estas du turdomegoj kaj preĝejo de la 16-a jarcento.
- En Lacabezonada estas tri ermitejoj.
- En Morillo de Monclús estas restaĵoj de kastelo kaj romanika preĝejo, reformita.
- En Muro de Roda estas preĝejo triabsida kaj kreneltura.
- En Samitier estas kastelo kaj romanika ermitejo.
- En San Juan estas paleolitika kuŝejo kaj preĝejo.
- En Troncedo estas kastelo kaj preĝejo.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Detalo de pordo en Formigales.
-
Preĝejo de Santa Eulalia en Formigales.
-
Palaco de Formigales.
-
Palaco de Formigales jam rekonstruita.
-
Helika ŝtuparo de la Palaco de Formigales.
-
Strato en Formigales.
-
Mediano.
-
Senhomejo Muro de Roda.
-
Samitier.
-
Samper.
-
Preĝejo de San Juan.
-
Troncedo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ Decreto Legislativo 2/2006. Arkivita la 23an de aprilo 2009 en Wayback Machine., de 27a de decembro, de la regiona registaro Gobierno de Aragón, per kiu oni aprobas la netan tekston de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón.
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ Ubieto Arteta, Agustín: Toponimia aragonesa medieval (Valencia, 1972).
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Fueva en la hispana Vikipedio.