Guanare (urbo)
Guanare | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3350 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 192 644 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 632 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 9° 3′ N, 69° 45′ U (mapo)9.0436111111111-69.748888888889Koordinatoj: 9° 3′ N, 69° 45′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 183 m [+] | ||||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Guanare [+] | |||||
Guanare estas urbego, diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Portuguesa en Venezuelo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 235 201 (en 2008)
- Supermara alteco: 183<m
- Areo: 2 008 km²
- Telefonkodo: 0257
- Poŝtkodo: 3350
- Horzono: UTC -4:30 (ankaŭ somere)
- 09° 02′ 37″ N 69° 44′ 56″ U / 9.04361 °N, 69.74889 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Guanare situas sur montetaro ĉe Guanare kaj Portuguesa riveroj en nordokcidenta Venezuelo. Barinas (Barinas) troviĝas 69, Barquisimeto 123, Valencio (Venezuelo) 229, Cabimas 239, Marakajo 271, Marakajbo 272, Turmero 281, Coro (Venezuelo) 263, San Cristóbal (Venezuelo) 307, Karakaso 350, Guatire 386, Barcelono (Venezuelo) 567, Cumaná 632, Bolívar (urbo) 690, Maturín 725, Guayana (urbo) 784 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Guanare estis fondita en 1591 laŭ ordono de hispana guberniestro. En 1652 loka indiano ekvidis Virgulinon de Coromoto (patronon de Venezuelo), tial Guanare iĝis la spirita ĉefurbo de Venezuelo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Guanare estas agrikultura kaj komerca centroj. En la najbareco oni okupiĝas pri maizoj, sorgoj, sezamoj, kotonoj, sukerkanoj, tabakoj, kafoj, kakaoj, brutoj, lignaĵoj. Menciindas ankaŭ la fremdultrafiko. Oni trovis feroercojn en la proksimeco.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Guanare situas laŭvoje inter urboj Barinas kaj Valencia. Apud la urbego flughaveno funkcias kaj la samnoma Guanare estas navigebla, la urbo havas tie havenon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Guanare havas relative homogenan klimaton, kie la averaĝa temperaturo estas 27 °C, sed varias inter 19 - 26 °C. Jare falas po 1630 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed ĝi kulminas en junio kaj julio. La pluva sezono daŭras de majo ĝis novembro, la ceteraj monatoj estas pli sekaj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- monumentoj, statuoj
- muzeo
- katedralo (ankaŭ malgranda baziliko) kaj aliaj kirkoj