Balkány
Balkány | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Poŝtkodo | 4233 | ||
Telefonkodo | 42 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 840 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 46′ N, 21° 51′ O (mapo)47.76944444444421.856944444444Koordinatoj: 47° 46′ N, 21° 51′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 92,2 km² (9 220 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balkány [+] | |||
Balkány [balkanj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Nagykálló.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi kovras areon de 89,99 km² kaj havas loĝantaron de 6.852 homoj (2002). Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de Nyíregyháza kaj 40 km nordoriente de Debrecen. Ĝin ĉirkaŭas multaj malgrandaj komunumoj kiel Biri, Geszteréd, Bököny, Szakoly, kaj Nyírmihálydi.
Balkány havas proksime 2.000 horojn da ĉiujara sunbrilo, kiu estas la plej granda post la Ebenaĵa regiono. Averaĝa ĉiujara precipitaĵo estas ĉirkaŭ 560-590 mm, kaj la ĉiujara averaĝa temperaturo estas inter 9,5-9,6 °C.
Historio
[redakti | redakti fonton]Balkány estis unuafoje menciita en 1214. La signifo de ĝia nomo verŝajne venas de laturka lingvo, en kiu ĝi signifas marĉon aŭ malsekejon. La unuaj posedantoj de la regiono estis la nobla familio Gut-Keled, kies membroj ricevis Balkány donace de la reĝo en 1289. Poste Balkány estis dividita en la familio, la okcidenta parto estis donita al Paŭlo kaj Tomaso, la orientan parton ricevis filo de Paŭlo, Laŭrenco. Dum la atakoj de la turkoj kaj aliaj nomadaj triboj, la urba perdis sian loĝantaron. la sekva mencio okazis en 1578.
En 1839, ĝi estis la plej granda urbo en la departemento kun loĝantaro de 3.006.
Hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]Balkány estas hejmo de 6.852 loĝantoj (2005), la plejparto el ili vivtenas sin en la agrikulturo, kiel pli frue. Senlaboreco estas serioza problemo: pli da laborlokoj perdiĝis ol novkreiĝis. Samkiel en la pasinteco, la plej granda sektoro de dungado estas agrikulturo. Tamen, la manko de investado kaj malaltaj prezoj por la varoj formas malfavoran negocan medion.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mezepoka Kalvinana kirko (Balkány)
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Balkány)
- Kastelo de Balkány kune kun parko
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Pál Balkányi, esperantisto
Fratinaj urboj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hungare)
- Turisma informo Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- bildoj de Balkány
-
Kuracejo -
Monumento -
kalvinana kirko
-
Ambulanco -
Kulturdomo -
Infanĝardeno
-
Infanĝardeno
-
Poŝto