Ĉambro de Deputitoj de Bolivio
Aspekto
Ĉambro de Deputitoj de Bolivio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉambro de Deputitoj | |||||
Komenco | 1871 vd | ||||
Geografia situo | 16° 29′ 46″ S, 68° 7′ 59″ U (mapo)-16.496111111111-68.133055555556Koordinatoj: 16° 29′ 46″ S, 68° 7′ 59″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Bolivio vd | ||||
Situo | La-Pazo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Ĉambro de Deputitoj de Bolivio (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Bolivio - la alia parto estas la Senato de Bolivio aŭ Ĉambro de Senatanoj de Bolivio. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Bolivio".
En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto elektiĝas 130 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj - 77 deputitoj elektiĝas por reprezenti po balotan distrikton, kaj aldonaj 53 elektiĝas laŭ proporcia balotsistemo el listoj de politikaj partioj laŭ departementoj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo La-Pazo.
Balotoj
[redakti | redakti fonton]La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 6-an de decembro 2009.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de la Ĉambro de Deputitoj de Bolivio (hispane) Arkivigite je 2016-02-25 per la retarkivo Wayback Machine