Departementa domo (Szekszárd)
La Departementa domo estas impona historia monumento en Szekszárd, laŭ la ĉefplaco. Pli precize oni nomas ĝin malnova departementa domo, sed mankas informoj, ĉu estas nova departementa domo?
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1779 la departementa kunsido tiel decidis, ke ĉefurbo de Tolna (historia departemento) anstataŭ Simontornya funkciu plu en Szekszárd. En 1780 la departemento luis abatejan konstruaĵojn, kiu tiam ne estis uzataj. Post 3 jaroj la departemento aĉetis ilin, poste trakonstruoj okazis. En 1794 la najbara kirko bruldetruiĝis, en 1802 en la proksimeco konstruis pli novan preĝejon, sed el la ruinoj profitis la ŝtonojn al la nova kirko. La departemento akiris la plenan lokon kaj oni konstruis novan teretaĝan alon en la jaroj 1804 kaj 1805, tial la domego iĝis kvarangula kun interna korto. La nuna formo estiĝis inter 1828 kaj 1833 fare de Mihály Pollack, tiam oni konstruis la etaĝojn kaj la timpanon en la fasado. Inter 1967 kaj 1972 arkeologoj ektrovis la kirkon kaj la abatejajn restaĵojn. Oni formis ruinan ĝardenon en la korto.
Nuntempe en la departementa domo funkcias ĉefe la arkivo, krome kelkaj kontoroj de la municipo, historia muzeo, memormuzeo pri Franz Liszt, loka televizio kaj restoracio funkcias.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa klasikisma domego situas inter arboj, kiuj disigas la domegon de la placo. Ankaŭ en la interna korto situas arboj, ĉefe eŭropaj taksusoj. En la korto somere ofte oni aranĝas koncertojn. La enireja parto estas portiko kun 6 kolonoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungare kun fotoj
- [3] Arkivigite je 2015-04-28 per la retarkivo Wayback Machine hungare