Saltu al enhavo

Aigues-Mortes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aigues-Mortes (stacidomo).
Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Okcitanio
Departemento Gard
Arondismento Nîmes (Nimo)
Kantono Aigues-Mortes / Aigüesmortes
Komunumaro tero de Kamargo
INSEE kodo 30003 [+]
Poŝtkodo 30220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 685  (2021) [+]
Loĝdenso 150 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 34′ N, 4° 12′ O (mapo)43.5666666666674.1925Koordinatoj: 43° 34′ N, 4° 12′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 57,78 km² (5 778 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas (Gard)
Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas (Gard)
DEC
Situo de Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas
Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas (Francio)
Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas (Francio)
DEC
Situo de Aigues-Mortes · Aigas Mòrtas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aigues-Mortes [+]
vdr

Aigues-Mortes prononcu: [Egmort] (en la okcitana lingvo Aigas Mòrtas = morta (stagnanta) akvo) estas franca komunumo en la departemento Gard, en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 8 685 loĝantoj sur areo de 57,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 150 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Nîmes (Nimo) kaj al la kantono Aigues-Mortes / Aigüesmortes.

Ĝi situas ĉirkaŭ 26 km (birdfluge) oriente de Montpellier kaj ĉ. 13 km (birdfluge) sude de Lunel. La teritorio havas komunan limon kun Saintes-Maries-de-la-Mer, Le Grau-du-Roi, Saint-Laurent-d'Aigouze, Marsillargues, Mauguio kaj La Grande-Motte. Pli konkrete, la precipaj najbaraj komunumoj estas okcidente: La Grande-Motte kaj Marsillargues; norde kaj oriente: Saint-Laurent-d'Aigouze; kaj sude: Le Grau-du-Roi. Oriente, ĝi havas mallarĝan limon kun la najbara departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) - la komunumo Saintes-Maries-de-la-Mer.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio situas en la malsekejo tiel nomata "Malgranda Kamargo" aŭ "Camargue Gardoise" (Kamargo de departemento Gard), okcidenta parto de la delto de Rodano (okcidente de la Eta Rodano). La rivero Vidourle trafluas la komunumon.

Aigues-Morte estas ligata al maro Mediteraneo per la kanalo de Le Grau-du-Roi, kaj la Canal du Rhône à Sète (Kanalo el Rodano al Sète) trairas la komunumon.

Statuo de Ludoviko la 9-a en Aigues-Mortes

La loko estis loĝata de la antikva tempo. Grekoj el insulo Rodiso fondis kolonion Rhodanusia apud la elfluejo de Rodano, en la 5-a jarcento a.K., multenombraj restaĵoj tion pruvas: potoj, lampoj, amforoj, moneroj, tegoloj...

En la 5-a jarcento p.K., monaĥoj Benediktanoj instalis abatejon en la marĉojn, sur la loko de malnova gaŭl-romia vilao. Skribaĵoj de la 8-a jarcento mencias tiun lokon sub nomo: Aquae Mortuae.

En 1240 reĝo Ludoviko la 9-a interŝanĝas la bienon de la Benediktanoj kontraŭ terenoj apud Sommières, (ĉ. 24 km norde), ĉar li bezonis havenon el kiu iros la Sepa krucmilito.

La haveno de Aigues-Mortes iĝis grava komerca centro pri eksporto de tinkturaj drapoj el Montpellier, kaj importo de spicoj kaj varoj el oriento. Ĝi estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de respubliko de Ĝenovo.

De la 14-a jarcento la haveno velkas. La dragado de la rodanaj aluvioj kuntrenas multekostaj laboroj, kaj ĝi estas konkurencata de Marsejlo, kiu ĵus aliĝis al la Franca reĝlando (1482).

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Hodiaŭ, Aigues-Mortes ĉefe vivtenas per kultivo de vito, asparago kaj persiko, bredado de virbovoj kaj ĉevaloj, rikolto de salo kaj turismo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]