Saltu al enhavo

Ĉeĥoslovaka antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉeĥoslovaka Antologio
Ĉeĥoslovaka Antologio
Ĉeĥoslovaka Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1935
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 500
vdr

Ĉeĥoslovaka Antologio estis eldonita de Literatura Mondo en Budapeŝto en 1935 kaj redaktita de Ota Ginz kaj Stanislav Kamaryt. La libro havas 468 paĝojn, prezentas 65 ĉeĥoslovakajn aŭtorojn kaj unu mezepokan anonimulon, antaŭparolojn pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj kaj nacioj. Kunlaboris 26 tradukantoj: V. Čech, Ján Valašťan-Dolinský, Vuk Echtner, Josef Fousek, Rudolf Fridrich, Otto Ginz, Marie Ginzová, Rudolf Hromada, Jaroslav Hladký, Jindřich Ježek, Vlado Jukl, Stanislav Kamaryt, Josef Kožený, Miloš Lukáš, Vilma Kowatiková, Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Otto Sklenčka, Božena Sklenčková, Tomáš Pumpr, Josef Rosa, Pavel Rosa, František Staněk, Oldřich Štech, Božena Vlčková, Emil Wanitsek, Alfréd Weiner.

Citaĵo
 La lingvo de la traduko estas ĝenerale tre bona. En la poemtradukoj frapas la leganton la granda talento de Miloš Lukáš kiu malkaŝas mirindan senton postan. Tiu tradukado de alta nivelo estas granda donaco al nia Esperanta Literaturo kiu riĉiĝas per tiom valora kaj impona verko. 
— 1935, Historio de Esperanto III, p. 876
Citaĵo
 Ne senkaŭze ni Esperantistoj interesiĝas pri la popoloj de malgrandaj landoj. Simile al ili, ni formas lingvan minoriton. Ili naskiĝis tio; ni propraelekte fariĝis anoj de internacia lingva minorito.

Inter la tiel nomitaj malgrandaj nacioj la Ĉeĥoslovaka ludas gravan rolon en nia movado. Pro tio la eldono de “Ĉeĥoslovaka Antologio” fare de Literatura Mondo sendube estas tre bonvena al Esperantistoj. Ne nur pro tio, tamen, sed ankaŭ el pure literatura vidpunkto ĉi tiu libro estas vere havinda. Ĝia enhavo empleksas la ĉehan kaj ŝlovakan lingvojn, kaj ne la germanan kaj hungaran. Kvankam ĉi tiuj estas parolataj en Ĉehoslovakujo, verkoj en ili vere apartenas al la literaturoj de la koncernaj lingvoj. Trafa vido al angloj per fremdaj okuloj, titolita “Ĉe Atlantiko,” de Gejza Vamos, interesos — kaj eble amuzetos — britajn legantojn.

La bonaj enkondukaj paĝoj pri la ĉeĥaj kaj slovakaj lingvoj estas kompletigitaj per traduko de artikolo verkita de Eksprezidanto Tomas G. Masaryk. Krome estas plenaj notoj pri la elektitaj verkistoj kaj listo de ĉeĥoslovakaj verkoj jam tradukitaj en Esperanton. Plie, trideko da reprezente elektitaj bildoj ornamas la libron, kies preso kaj bindo indigas al ĝi la ŝaton de ĉiu, kiu amas belajn literaturaĵojn. Vidpunkte de traduko ĝi estas de la kutime bona nivelo antaŭvidebla je eldonoj de Literatura Mondo. 
— E.D.D. La Brita Esperantisto - Numero 374, Junio (1936)

Tabelo de enhavo

[redakti | redakti fonton]

(v.) post la titolo montras, ke la teksto estas en versoj

Martin RázusS: Maroŝko komencas studi teologion (Vlado Jukl)

  • L. N. Zvěřina: Ŝtefánik en Afriko (V. Jukl)
  • Milo Urban: Inter studentoj (Pavel Rosa)
  • Gejza Vámos: Ĉe Atlantiko (Pavel Rosa)
  • Josef Kopta: Eliŝka kaj du (T. Pumpr)
  • Laco Novomeský:
    • Ringoj (v.) (Stan. Kamaryt)
    • En fenestro de Arestejo (v.) (Stan. Kamaryt)
  • František Halas: Nekonata soldato (v.) (T. Pumpr)
  • Ĉeĥoslovakaj pentristoj kaj skulptistoj (T. Pumpr)
  • Diversaj Klarigoj
  • Tradukoj el la ĉeĥoslovaka literaturo aperintaj en libroformo
  • Danko al aŭtoroj kaj eldonistoj


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]