Volbopato[1] (aŭ kurba patoneologisme uoko) estas speco de pato kun la formo de sfer-segmento, origine el Ĉinujo kaj ĉefe uzata en orienta kaj sud-orienta Azio.

Flamanta uoko
Kuirado de nudeloj en volbopato

Tradicie volbopatoj havas du tenilojn ĉe kontraŭaj flankoj, el kiu unu havas formon de bastono. Ili estas tradicie uzataj sur malgrandaj, supre malfermitaj, karbaj kuirfornoj (nuntempe plej ofte sur specialaj gasaj aŭ elektraj kuirfornoj), sur kies malfermaĵo ili staras firme kaj povas esti varmegigitaj per malmulta brulaĵo. La varmego koncentriĝas ĉefe sur la centron, tiel ke la dezirata temperaturo povas esti atingata per ŝovado de la kuirataĵo. Volbopatoj estas uzataj divermaniere, por fritado, stufado, bolado, brogado, ekrosta stufado kaj vaporkuirado. La plej grava kuirmetodo estas la pata kirlado, ĉe kiu oni mallonge fritas la ingrediencojn dum daŭra movado.

Oni tradicie faras volbopatojn el karbona ŝtalo, nuntempe ankaŭ el gisfero, ŝtallado, pura ŝtaloaluminio. La diametro varias inter 30 centimetroj kaj pli ol unu metro.

Por okcidentaj hejmoj, kiuj ne havas specialajn kuirfornojn por volbopatoj, ekzistas (duon)volbopatoj kun platigita fundo, parte ankaŭ kun malglua tavolo. Kutimaj okcidentaj elektraj kaj gasaj kuirfornoj tamen ne povas atingi la povon necesan por pata kirlado.

Fotaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Termino "volbopato" en NPIV, ankaŭ sur vortaro.net [1]