Falkensee
Falkensee [Falknze] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Havelland de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 44806 loĝantojn. La urbo Falkensee oriente senpere limas al la urbego kaj federacia lando Berlino, detale al ties plej okcidenta distrikto Spandau, kaj konsidereblas okcidenta antaŭurbo de Berlino. Dum en sia orienta parto la urbo Falkensee estas urbe kunkreskiĝinta kun Berlino, kaj en la sudo urbe kunkreskiĝis la komunumo Dallgow-Döberitz, en nordo kaj okcidento ĝin ĉirkaŭas arbara zono, antaŭ ol okcidente atingixgas la komunumoj Brieselang kaj Wustermark.
Falkensee | ||||||
| ||||||
large district town • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Brandenburgio | |||||
Distrikto | Distrikto Havelland | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03322 | |||||
Poŝtkodo | 14612 | |||||
Aŭtomobila kodo | HVL (antaŭe NAU) | |||||
Oficiala Municipokodo | 12063080 | |||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Jürgen Bigalke | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Falkenhagener Str. 43/49 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 44806 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 33′ N, 13° 6′ O (mapo)52.55833333333313.091666666667Koordinatoj: 52° 33′ N, 13° 6′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 32 m | |||||
Areo | 43,26 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.falkensee.de/ | |||||
La urba nomo en laŭvorta traduko signifas "falka lago". En la urba teritorio (krom pluraj pli malgrandaj lagetoj) situas granda lago, kiu tamen ne simple havas la urbonomon, sed pli longe nomiĝas Falkenhagener See.