Brandenburgio
Brandenburgio[1] aŭ Brandenburgo[2] estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk].[3] Fine de decembro 2022 ĝi havis 2573135 loĝantojn.
Brandenburgio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Brandenburg aŭ Land Brandenburg, malsuprasorabe Kraj Bramborska, platgermane: Land Brannenborg | |||||
Federacia lando | |||||
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio | |||||
flago | blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Brandenburg | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Brandenburgio | ||||
Distriktoj | 14 |
||||
Eksterdistriktaj urboj | |||||
Historiaj regionoj | |||||
Najbaras kun | 6 - Saksio-Anhalto Germanio - Malsupra Saksio Germanio - Meklenburgo-Antaŭpomerio Germanio - Okcidentpomeria Provinco Pollando - Lubuŝa Provinco Pollando - Saksio Germanio |
||||
Konata loko | Spree-arbaro | ||||
Riveroj | Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso | ||||
Supermara alteco | 0 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Potsdamo | ||||
- koordinatoj | 52° N, 13° O (mapo)52.39455555555613.060333333333 [+] | ||||
Plej alta punkto | Kutschenberg [+] | ||||
- koordinatoj | 51° N, 14° O (mapo)51.365313.7272 [+] | ||||
Akvokolektejo | 29 478,63 km² (2 947 863 ha) [+] | ||||
Areo | 29 477 km² (2 947 700 ha) | ||||
Loĝantaro | 2 573 135 (fine de decembro 2022) | ||||
Denseco | 87,29 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 78,656 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldoj | 18,839 Mrd. EUR (31-a de marto 2022) | ||||
Senlaboreco | 6 % (decembro 2023) | ||||
Regantaj partioj | SPD, CDU kaj Verduloj | ||||
Ministroprezidanto | Dietmar Woidke (SPD) (ekde 28-a de aŭgusto 2013) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | Ulrike Liedtke (SPD) | ||||
Parlamento | |||||
El 88 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 1-a de septembro 2019 | ||||
Sekvonta baloto | 22-a de septembro 2024 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-BR | ||||
Landa Eo-asocio | Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) | ||||
|
|||||
Brandenburgio | |||||
Vikimedia Komunejo: Brandenburg | |||||
Retpaĝaro: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart | |||||
Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.
En Brandenburgio troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane Halbe) sude de Berlino.
Geografio
redaktiReliefo
redaktiEn Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.
Akvaĵoj
redaktiBrandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj artefaritaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.
Riveroj
redaktiLa sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:
Lagoj
redaktiLa plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn. Alia lago estas la Jungfernsee.
Urboj
redaktiLa plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:
Administra disdivido
redaktiEn Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.
kun administraj centroj | |
|
|
- Brandenburg an der Havel (BRB)
- Cottbus (CB)
- Frankfurt (Oder) (FF)
- Potsdam (P)
Luzacio
redaktiLa Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignitominada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Servoj
redakti- Brandenburgia Teknologia Universitato
- La Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio aŭ plejeble proksima al la germanlingva originalo Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj, germane Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, latine Academia Scientiarum Berolinensis et Brandenburgensis, estas akademio de sciencoj fondita en 1992 per ŝtata traktato inter la federaciaj landoj Berlino kaj Brandenburgio. La akademio estas subjekto de publika juro kun la rajto je memadministrado.
Kulturo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ http://vortaro.net/#Brandenburgio
- ↑ https://www.reta-vortaro.de/revo/art/brande.html
- ↑ Ĝi estas konata kiel Brandeburg aŭ Brandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj.