Kaprifoliacoj

(Alidirektita el Caprifoliaceae)

La kaprifoliacoj[2] (latine Caprifoliaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo dipsakaloj (Dipsacales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 850 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lonicero[4], kies malnova sinonimo estas kaprifolio[2] (Caprifolium).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaprifoliacoj
japania lonicero (Lonicera japonica)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

kampanuledoj Campanulidae

Ordo: dipsakaloj Dipsacales
Familio: kaprifoliacoj Caprifoliaceae
Juss. [1]
lonicero Lonicera
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Wiciokrzew przewiercień
Lonicera caprifolium
Symphoricarpos albus

Taksonomio

redakti

Pasintece estis multa diskuto pri la taksonomio de ĉi tiu grupo, sed nun la taksonomoj ĝenerale atingis interkonsenton. Oni translokigis du el la plej konatajn membrojn de la familio, la sambuko kaj viburno, al la familio Adoxaceae kune kun iuj aliaj genroj.

En la taksonomio de la grupo nun estas:

Diervilleae

Heptacodium

Caprifolieae

Linnaeeae

Morinaceae

Dipsacaceae

Triplostegia

Valerianaceae - valerianacoj

Ne plu en kaprifoliacoj:

(konsiderataj aparteni al aparta familio Adoxaceae /Alseuosmiaceae)

(konsiderataj kiel apartenantaj al aparta familio Adoxaceae /Carlemanniaceae)

Laŭ WFO kaj TPL

redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Referencoj

redakti