Michel Denieul
Michel DENIEUL (naskiĝis la 7-an de januaro 1926 en Rennes, mortis la 15-an de oktobro 2013 en Parizo) estis franca altranga ŝtatoficisto.
Michel Denieul | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Michel Yves Pierre Denieul |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1926 en Renno, Ille-et-Vilaine |
Morto | 15-an de oktobro 2013 (87-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Nacieco | Franca |
Ŝtataneco | Francio |
Klereco | Instituto de Altaj Studoj pri Nacia Militdefendo
Nacia Lernejo pri Ĉartoj |
Alma mater | École nationale des chartes (–1949) Nacia Lernejo pri Administrado (–1955) Institut des hautes études de Défense nationale |
Familio | |
Edz(in)o | Anne Denieul-Cormier (en) |
Infano | Jean-Marie Denieul (en) |
Parencoj | Edzino : Anne Denieul-Cormier
Gefiloj : Jean-Marie Denieul, Bertrand Denieul, Claire Denieul |
Okupo | |
Okupo | Prefekto de Lot (1971-1973)
Prefekto de Doubs (25/04/1977-31/12/1980) Prefekto de Franĉkonteo (france Franche-Comté) (1978-1982) |
Aktivaj jaroj | Administranto de la Kastelo de Chamarande (Essonne, 91) (1990-2000)
Aranĝo de Ĝardenoj, Instalado de Departementaj Arkivoj de Essonne |
Titolo | Komandoro de Artoj kaj Beletroj.
Komandoro de Akademiaj Palmaĵoj. Oficiro de Honora Legio (1986). Oficiro de Nacia Ordeno de Merito. Kavaliro de Civila Merito. |
Biografio
redaktiDeveno kaj formado
redaktiFilo de artmetiisto[1], Michel Denieul naskiĝis la 7-an de januaro 1926 en Rennes, Ille-et-Vilaine[2]. Li eniris la Nacian Lernejon pri Ĉartoj preparinte la konkurson ĉe kolegio Sévigné[3].
Li estis arkivisto paleografiisto (promocio 1949) kaj eksa lernanto de Nacia Lernejo pri Administrado (france ENA, Ecole Nationale d'Administration) (promocio Albert-Thomas, 1953-1955). Li estis poste konsiderita kiel altranga funkciulo «malsame ol la aliaj» pro lia netipa formado.
Kariero
redaktiPost lia militservo en Nord-Afriko kaj poste en Martiniko, li debutis kiel departementa arkivisto en Loire-Atlantique (1949).
Eliĝinte la ENA en 1955, li elektis la korpuson de civilaj administrantoj. Fariĝinte kabinet-estro de la prefekto delegita por Tizi-Ouzou, li servis dum la sekva jaro la prefekton de Morbihan.
En 1957, li estris la kabineton de la prefekto de Basses-Pyrénées (Malaltaj-Pireneoj), kiel subprefekto, poste okupis la saman postenon en Bouches-du-Rhône (1960). Li sekvis en 1963 Raymond Haas-Picard al la prefektejo de Seine (Sejno), kaj tie fariĝis vic-direktoro de kabineto.
En 1966, li estris la kabineton de la ministro pri internaj aferoj, Roger Frey, antaŭ ol fariĝi lia teknika konsilisto ĉe la ministerio de Rilatoj kun la Parlamento, la sekvan jaron.
En 1968, dum kelkaj monatoj li estris la servon de inter-ministeriaj rilatoj pri Informado. Li poste estris Arkitekturon ĉe la ministerio pri Kulturaj Aferoj. Komence de la 1970-aj jaroj, li estris la kabineton de André Malraux ĉe la sama ministerio.
Lia unua posteno kiel prefekto okazis en Lot, en 1971. Aparte, li kondukis tie la operacion "Lot, pura rivero": tio estis la unua ĉi-tipa operacio en Francio, dum periodo kiam la "Konscio pri Medio" estis nur balbutanta.
En 1973-74, li gvidis la kabineton de Alain Peyrefitte ĉe la ministerio pri Administraj Reformoj, poste pri Kulturaj Aferoj kaj Medio. Dum ĉi-lasta jaro, li iris apud la ministron pri Nacia Edukado, René Haby.
Li revenis al la prefekta servo kiel prefekto unue de Doubs (1977-1980), kaj poste simultane de regiono Franche-Comté (Franĉ-Konteo) (1978-1982).
Nomumita ĝenerala direktoro pri Mara Komerco en januaro 1981, li kandidatis en junio sub la flago de la Rassemblement Pour la République (Kuniĝo por la Respubliko) dum la leĝdonaj elektoj en la 3a distrikto de Côtes-du-Nord[4] (Marbordo-de la-Nordo).
En 1982, li estis nomumita kiel ĝenerala direktoro pri servoj de departemento Seine-et-Marne. Lia lasta posteno, en 1986, estis prezidanto de Aŭtovojoj de Sudo de Francio kaj de Socio de Eŭska Aŭtovojo.
Li prezidis la "Asocion de altrangaj ŝtatoficistoj en dispona servo".
Emeriteco kaj morto
redaktiLi emeritiĝis je la fino de 1991.
Li mortis la 15-an de oktobro 2013[5]. Aurélie Filipetti, la tiama Ministro Pri Kulturo, plenlaŭdis lian agadon en la kultura kampo.
Privata vivo
redaktiEdzo de Anne Denieul-Cormier, li havis tri gefilojn, inkluzive de la advokato Jean-Marie Denieul, la juristo Bertrand Denieul kaj la komediisto Claire Denieul.
Dekoracioj
redakti- Komandoro de Artoj kaj Beletroj.
- Komandoro de Akademiaj Palmoj.
- Oficiro de Honora Legio (1986).
- Oficiro de Nacia Ordeno de Merito.
- Kavaliro de Civila Merito.
Referencoj
redakti- ↑ Bargeton 1994.
- ↑ BNF 12880504.
- ↑ Allaire et Frank 1995.
- ↑ Jean Videau, “Elektaj situacioj en Côtes-du-Nord (Marbordo de la Nordo). "Maristo "paraŝuta kandidato" en Loadéac" [arkivo], ĉe lemonde.fr, la 6-an de junio 1981.
- ↑ "Michel Denieul malaperas", en lequotidiendelart.com, la 18-an de oktobro 2013.
Bibliografio
redakti- « Denieul, Michel Pierre Yves », en René Bargeton, Biografia Vortaro pri Prefektoj : septembro 1870-majo 1982, Paris, Naciaj Arkivoj, 1994 (ISBN 2-86000-232-4), p. 193-194.
- Allaire, Martine; Marie-Thérèse Frank. (1995) “inventaire de cinquante entretiens”, Témoins et acteurs des politiques de l'éducation depuis la libération 1. Parizo: Institut national de recherche pédagogique, p. 68–70 el 197. AF. ISBN 2-7342-0459-2.
- Fernando Malverde (realo.), « Intervjuo kun Michel Denieul, direktoro de Servo de inter-ministeriaj Rilatoj pri Informado en majo 1968 », pavimero en la ekrano, Francio 3 Francilio, 24an de majo 1998, 1 h (SUDOC 067111084).