Bouches-du-Rhône
franca departemento
Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse) estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 087 km2 kaj havis 1 993 177 loĝantojn en 2013[1]. La ĉefurbo estas Marsejlo.
Bouches-du-Rhône | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Numero | 13 |
Prefektejo | Marsejlo |
Subprefektejoj | Aix-en-Provence Arles Istres |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 056 943 (2021) |
Areo | 5 087 km² |
Loĝdenso | 404 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 29 |
Komunumaroj | 4 |
Komunumoj | 119 |
Bouches-du-Rhône havas limojn kun la departementoj Gard, Vaucluse kaj Var. La departemento enhavas 119 komunumojn.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
- arondismento Aix-en-Provence/Ais de Provença (aŭ esperante Aikso Provenca)
- arondismento Arles/Arle
- arondismento Istres/Istre
- arondismento Marsejlo (Marseille/Marselha)
Historio
redaktiLa departemento estis kreita dum la franca revolucio, la 4-an de marto 1790. La departemento perdis parton de sia teritorio kiam oni kreis la departementon de Vaucluse.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Bouches-du-Rhône (13) (france). Alirita 26-an de aprilo 2014.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prefektejo de Bouches-du-Rhône
- Departementa konsilio de Bouches-du-Rhône Arkivigite je 2010-03-01 per la retarkivo Wayback Machine