Alesja Popova
Alesja Popova estas hungara baletisto.
Alesja Popova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1974 (50-jaraĝa) en Kievo |
Ŝtataneco | Sovetunio Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (–1990) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
TTT | |
Retejo | http://popovaaleszja.uw.hu/ |
Alesja Popova naskiĝis la 20-an de julio 1974 en Kievo.
Biografio
redaktiŜia patro estis ukraino, ŝia patrino estis hungaro. Alesja Popova vivas en Hungario ekde 1984. Ŝi lernis baleton en Győr de Iván Markó, poste inter 1989-1993 en ĉeflernejo de Budapeŝto. Ŝi aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1993. Baldaŭe ŝi gastroladis ekzemple en Ĉinio, Kanado, Ĉilio, Skandinavio, Bulgario, Turkio, Rusio, Italio, Francio. En konkurso en Lausanne ŝi atingis la unuan lokon en 1990. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2004, ĝis tiam precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- Lavrovskij-Adam: Giselle, - titolrolo
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Cignolago - Odette-Odilia
- László Seregi-Aram Ĥaĉaturjan: Spartacus - Claudia
- Béla Bartók-László Seregi: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno) - reĝidino
- Petipa–Ivanov–Ĉajkovskij: La Nuksrompilo - princino Maria
- László Seregi–Sergej Prokofjev: Romeo kaj Julieta - titolrolo