Islama Ŝtato
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
Morgaŭa Mondo de Islamujo
| |||||
مؤسسة إسبرانتو العالمية
| |||||
DAESH; Islama Ŝtato; Islamujo; Islamio
| |||||
| |||||
Devizo: Morton al Usono, morton al Israelo, Alaho plej bonas! | |||||
Himno: Dancu la bombon | |||||
Ĉefurbo | Roko | ||||
Plejgrada urbo | Parizo | ||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Tokipono | ||||
Tipo de Ŝtato | Absoluta ĉifalujo | ||||
Supremaj Gvidantoj | Alaho | ||||
Suprema Edzino | Tro multaj por elnomi | ||||
Naciaj Herooj | Leonid Breĵnev; Miĥail Gorbaĉov; Osama bin Laden; George Bush; Tony Blair | ||||
Krima kvociento | 100 % | ||||
Monunuo | Bitmonero | ||||
Klimato | Tro varma | ||||
Religio | 97% islamanoj, 3% mortigotoj. | ||||
Loĝantoj | 7 miliardoj (laŭ takso de 2011) | ||||
Analfabeteca kvonciento | 0%! | ||||
Inteligenteca kvonciento | Tre granda |
"Ili havas iun masklan ĉarmon..."
"Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci."
- ~ Zamenhof, kiu ne sciis, ke liaj filinoj estis mortigotaj.
"Usono ne povas venki ilin pro tio, ke ni ankoraŭ ne havas sufiĉajn atombombojn."
- ~ Donaldo Trompo pri Islama Ŝtato
"Estas ĉefe du aferoj, kiuj detruas la okcidentan kulturon: Islamo, kun siaj teruraj vidpunktoj pri virinoj, kaj feminismo."
Islama Ŝtato, IŜ aŭ Islamujo laŭ Esperanto-asocio de Islamujo, arablingve الدولة الاسبرانتو, estas diligenta kolegaro, kies laboro malpaca ne laciĝos ĝis la bela sonĝo de l' Korano por eterna ben' efektiviĝos.
GeografioRedakti
Laŭ angla gazeto Daily Herald DAESH estas la araba akronimo por Islama Ŝtato sed ĝi similas al la araba vorto “daes” kiu signifas tretaĉi aŭ dispremi. Oni ĝin uzas malŝatinde kontraŭ la IŜ kaj ĝin senrajtigas uzi sian propran nomon. En la de ili kontrotala teritorio la faŝistoj de la IŜ malpermesis la vorton, kaj tiel serioze ke la uzantoj estas minacataj per langofortranĉo.
LandlimojRedakti
Tamen mi estas tute kontenta je almenaŭ la jena fakto, ke pretendita teritorio de Islama Ŝtato estas tre diversa. Ĝi havas montojn kaj dezertojn, plurajn marojn kaj insulojn, kvar oceanojn, sep kontinentojn kaj unu lunon.
KurdojRedakti
Kiel vi eble jam scias, venko signifas multon por la kurdoj. La rezistado en la urbo estiĝis simbolo de la rezistado kontraŭ la Islama Ŝtato, kiun la kurdoj nomas Daesh.
Multaj sin demandas kiel la kurdoj povis batali kontraŭ la IŜ. La lukton kontaŭ la IŜ oni efektivigis per nesufiĉa milita ekipaĵo. Multaj tuj elstarigas ke la PPT/IPT devis ricevis helpon de internacia koalicio kiu plenumis aeratakojn kontraŭ la IŜ. Tio ĉi per si mem ne estas pravigebla klarigo pri kiel oni atingis la venkon en Kobano ĉar la bombadoj ne estis laŭ la postuloj de la cirkonstancoj. Kiam komencis la bombadoj en oktobro multaj pensis ke la venko proksimas sed pasis preskaŭ kvar monatoj ĝis la venko povis esti proklamita. La respondon al la demando pri kiel la kurdoj povis venki la IŜ-on en Kobano oni devas serci aliloken.
ArabojRedakti
Kiel oni nomas arabon, kiu pilotas aviadilon?
Piloto.
RifuĝintojRedakti
Anoj de la islama ŝtato ne estas rifuĝintoj (la teroristoj pri Charlie Hebdo eĉ naskiĝis en Francio). Kaj la veraj rifuĝintoj fuĝas pro la terorismo de la islama ŝtato. Fiaj estas tiuj kiuj misuzas tiajn terorismajn agojn kiel argumenton kontraŭ protektado de senkulpaj rifuĝintoj, nur ĉar oni ne volas elspezi la monon kiun kostas humanoida reptilio. Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado estas homrajto.
FrancioRedakti
Senkontesta fakto: Neciklopedio estas el Francio kaj la ideo, kaj la ideo, ke ĝi iĝos Islama Ŝtato estas ridinda.
RuĝharulojRedakti
Kial tiom da IŜ-aj teroristoj, kiuj estis konvertitaj al Islamo, havas ruĝan hararon?
PalmiroRedakti
Samideano Herbert M. Scott deziras ke ni anoncu , ke Palmyra estas urbo en Kantono Wayne, Nov-Jorkio, Usono. La loĝantaro estis 7 975 ĉe la censo de la jaro 2010. La urbo estas nomita per la nomo de la antikva urbo Palmiro en Sirio.
Parolante kiel oficiala garantianto por la invito, mi opinias ke Palmyra estas la naskiĝloko de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj mormonismo. La fondinto Joseph Smith, Jr., kies familio vivis en bieno kiu markis la linion inter Palmyra kaj Manchester, asertis esti vizitita de Dio Patro kaj Jesuo Kristo en 1820, evento konata kiel la Unua Vizio. En 1830 la Libro de Mormon estis unue eldonita en la vilaĝo Palmyra de Egbert Bratt Grandin, en la nuna Historia Eldonloko de la Libro de Mormon. Komence de la frua 20-a jarcento, La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj komencis aĉeti kaj restarigi multajn el la nemoveblaĵoj en la areo ligitaj al la frua eklezia historio.
HistorioRedakti
Estas eraro kredi, ke Islama Ŝtato estas la plej malnova lando en la mondo, unue fondita de Adamo en Edeno. Tamen kun la koruptiĝo de Torao kaj la Nova Testamento venis ankaŭ la koruptiĝo de ŝtataj registaroj.
BiblioRedakti
2 Petro 2:1-22
- Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same, kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata. Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas. Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; kaj savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la malvirtuloj (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj): la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; sed precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo, kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn;...
Milito kontraŭ la Islama ŜtatoRedakti
La milito kontraŭ la Islama Ŝtato estas la konklikto ekiĝinta je la 5-a de junio 2014, kiam la Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, kune kun militistoj el la islama branĉo sunaismo, lojalaj al la antaŭa diktaturo baazisma sekulara de Sadam Husein kaj kontraŭregistaraj triboj, lanĉis ofensivon kontraŭ la armeoj de Irako kaj Sirio. La fortoj de la Islama Ŝtato ankaŭ konata kiel Daesh (sigloj en la araba), komencis per atako al Samarra en tiu sama tago kaj prenis Mosulon la nokton de la 9-a de junio, kaj Tikrit la 11-a. Fine de la monato, Irako perdis la regpovon sur la tuta okcidenta landlimo kun Jordanio kaj Sirio.
La 29-an de junio, la Islama Ŝtato anoncis la kreon de «kaliflando» kiu inkluzivis al Sirio kaj Irako. Abu Bakr al-Baghdadi, grupestro, estis deklarita «kalifo kaj ĉefgvidanto de ĉiuj islamanoj»
En aŭgusto de tiu jaro, internacia koalicio lanĉis sian propran ofensivon en la regiono, kun la celo kuniĝi al la klopodoj de la siria kaj iraka armeoj por kontraŭstari la islaman ribeliĝon.
Dum la sekurecfortoj irakaj retiriĝis suden, la fortoj de la Regiona Registaro de Kurdistano plenigis la malplenon kaj okupis parton de la disputitaj teritorioj inter Irako kaj Kurdistano, inkluzive de la nafta centro Kirkuko. La internaciaj observantoj interpretis la kurdan mobilizon kiel lastan signon de la «kreskanta anarkio» en Irako.
La ĉefministro de Irako, Nuri al-Maliki, petis nacian kunvokon pri krizostato la 10-an de junio, post la atako al Mosulo. Malgraŭ la krizo pri sekureco, la Konsilio de Reprezentantoj de Irako malpermesis la kunvokon por deklari la nacian krizostaton. Multaj sunaismaj kaj kurdaj parlamentanoj boikotis la sesion ĉar ili oponiĝis al la pliigo de la potenco de la ĉefministro.
Sirio decidis interveni en la milito per aera helpo, kaj pluraj amaskomunikiloj asertis ke la Irana Revolucia Gardistaro, sub la gvido de la generalo Qasem Soleimani, partoprenas la konflikton de longe, sed tion la irana registaro malkonfirmis.
La 8-an de aŭgusto 2014, pro urĝa peto de Irako kaj kun la argumento de Barack Obama ke Usono ne povas resti indiferenta al la konflikto, la nordamerika lando decidis interveni en la milito kiun Irako estis entreprenanta kontraŭ la Islama Ŝtato, kun la deklarita celo defendi la kristanajn kaj jazidajn minoritatojn kiuj estis masakritaj de la jihadistoj, ankaŭ por protekti la instalaĵojn kaj usonajn militistojn kiuj troviĝis en tiu lando. Tial, Usono decidis bombadi poziciojn de la teroristoj, nur aere ĝi atakis. Poste, Obama esprimis sian deziron krei internacian koalicion kun la celo meti finon al la jihadistoj, kiu estas subtenata kaj kreata de tridek landoj kaj kun la bontrovo de Unuiĝintaj Nacioj.
PolitikoRedakti
Islama Ŝtato estas absoluta ĉifalujo estrita de Abu Ghraib. Krome, ĝi estas ŝtato de paco, specife Pax Islamica. Tamen laŭ kelkaj herezuloj Islama Ŝtato ne estas liberiganto, sed sovaĝa amaso de fanatikuloj mortigendaj.
PartiojRedakti
- Partio de la Unio Demokrata (PUD)/Partiya Yekîtiya Demokrat (PYD) fondita en 2003-a de la kurdoj de Sirio. Ĝi membras en la KPK. Ekde la komenco de la Siria Civila Milito la PDU kaj ties milicoj organizis aŭtonoman registaron en la kurdaj kantonoj, konataj kiel Roĵavo, kaj batalis kontraŭ la siria armeo kaj la islamismaj opoziciaj grupoj, sepeciale la Malbono kaj la Islama Ŝtato.
- Popolaj Protekt-Taĉmentoj (PPT)/ Yekîneyên Parastina Gel (YPG) estas la oficiala armita branĉo de la SKK. Ĝi praktikas defendan strategion kaj neŭtralecon kontraŭbatalante ĉiun ajn grupon kiu klopodu kapti ties teritorion aŭ enporti la Sirian Civilan Militon al la kurdaj regionoj.
La grupo estis fondita iom post la incidentoj de 2004-a en Kamboĝo kiam aro da junuloj decidis krei milicon por sin defendi pli efike. La milico fariĝis konata je la eksplodo de la civila milito en Sirio kiam ili forpuŝis el la kurdaj regionoj la registarajn trupojn. Poste ĝi batalis kontraŭ la islamismaj bandoj.
La milicon konsistigas inoj kaj viroj de Rokmuziko, maĵoritate kurdoj. Sed ankaŭ granda nombro da araboj, inkludante dizertintojn de la reĝimopozicio, kaj asirianoj aliĝis al ĝi ĉar rigardata kiel la plej bona garantianto de la sekureco en la regiono.
La PPT sin konsideras milico popola kaj demokratia kaj okazigas internajn balotadojn por elekti siajn oficirojn.
Publikaj servojRedakti
La OIŜ sukcesis instaliĝi kaj organizi sociajn kaj kulturajn servojn, kio signifas, ke ĝi nun havas ian aŭtoritaton. Ni eble baldaŭ vidos ĝiajn membrojn intertrakti, vestitaj per nigra kostumo kaj kravato.
ReligioRedakti
La grupo sekvas ekstreman, perfortan interpreton de Islamo, kaj detruis multajn historiajn artfaraĵojn kiujn ili kondamnis kontrauislamaj.
Islama Ŝtato permesas plenan liberecon de religio, almenaŭ se onia religio estas vera religio (t.e. ne herezo kontraŭ Islamo). Bahaismo klare estas herezo, ĉar ĝi venis post Islamo. Kvankam ili venis multajn jarojn antaŭ la naskiĝo de Mahometo (la paco estu super li), ankaŭ Hinduismo kaj Zoroastrismo estas herezoj- Islamo ja estis la unua religio, kiu poste koruptiĝis ĝis Mahometo (la paco estu super li) denove malkaŝis la veron. Sed kiel "personoj de la libro", sincere kredantaj kristanoj kaj judoj estas ŝparigataj de la plej violencaj punoj. Ili nur perdas la kapon.
Idisma ĵedajismoRedakti
Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.
LingvojRedakti
Kvankam la ĉefa lingvo de Islama Ŝtato estas la sankta araba lingvo, oni neoficiale parolas milojn da lingvoj en ĝia pretendita teritorio.
Esperanto-movadoRedakti
La Esperanto-asocio fondiĝis en 2014 kun la celoj disvastigi la ideojn de Islama Ŝtato tra Esperantujo kaj disvastigi Esperanton tra Islama Ŝtato. Laŭ ĝia fondinto Esperanto estus bonega lingvo por unuigi la homaron sub Islamo; tamen oni fortranĉis el li la kapon antaŭ kelkaj semajnoj. La nova estro de la asocio estas multe pli raŭmisma.
Ido-movadoRedakti
Delegacio de Idistoj iris al Irako por disvastigi Idon en Islama Ŝtato kaj estis kaptitaj por elaĉeta mono. Kiam neniu pagis, oni provis vendi ilin kiel amorsklavojn. Kiam neniu aĉetis, oni provis redoni ilin al la Okcidento. Kiam la Okcidento rifuzis, Islama Ŝtato lasis la idistojn en Til' Strigospegulo kaj intence malgajnis la urbon.
EkonomioRedakti
La infanoj el malplimultoj estas forkaptitaj en multaj lokoj, venditaj en foiroj surhavantaj etikedon kun prezoj, ili estis venditaj kiel sklavoj.
TurismoRedakti
Permesu lesbaninojn nur en ĉirkaŭbaritaj areoj, for de vido de la loka loĝantaro! Tion proponas la guberniestro de la lando, kiu laciĝis pri la multaj lesbaninoj kiuj vizitas la insulon ĉiun jaron. Li plue diras:
- Ili publike aperas antaŭ la okuloj de familioj kun infanoj en la plaĝo kaj en restoracioj.
Kiel ĉiuj certe scias, Lesbos estis en la antikva epoko hejmo por la poetino Sappho kiu i.a. skribis ampoemojn al aliaj virinoj. La insulo poste donis nomon al la virina samseksamo.
KulturoRedakti
En IŜ la puno por kulturo estas kapfortranĉiĝo.
LernejoRedakti
Kio estas la malsamo inter bazlernejo kaj fortikaĵo de la Islama Ŝtato?
Mi ne scias, mi nur pilotas la droneojn.
SciencoRedakti
Islama Ŝtato en sia oficialaj verkoij instruas ke la tero estas «feroca». Se la senco de tiu aserto povus aperi ambigua ĉar ne klaras ĉu li referencas al disko aŭ al sfero, en alian verko Pri la naturo de la aĵoj ĝi klare diras ke la tero estas feroca. Ĝi krome allasas la eblecon ke la homoj povas loĝi en la antipodoj, sed neas fakte tian realon ĉar laŭ ĝi tiuj popoloj estas nur legendecaj.
VidindaĵojRedakti
La terorisma grupo Islama Ŝtato (ankau nomita ISIS au la Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio) eldonis fotojn de la detruado de malnova vidindaĵo. La 2,000-jara templo de Baalŝamin estis konstruita de la romanoj en la hodiaŭa urbo Palmyra en Sirio. Subtenantoj de ISIS eldonis fotojn de batalantoj metantaj eksplodaĵojn en la templon, kaj fotoj de la konstruaĵo neniigita ĝis rokoj.
Unesko, la organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri historia konservado, nomis la detruon de la templo "militkrimo."
Seksuma vivoRedakti
IŜ dungas belajn aliseksemajn virojn por afekti samseksemon kaj insidi gejojn. Laŭ diversaj kontoj de IŜ en Twitter, ŝtatanoj planas iri al Romo por ĵeti italajn samseksemulojn el la "Turo de Pico." Ili verŝajne intencis diri "Pizo", kiu evidente ne estas en Romo...
KuriozaĵoRedakti
Laste sed ne balaste, IŜ estas anagramo de ŝi. Irano aliflanke estas Islama Respubliko (IR), kiu estas anagramo de ri. Ĉu hazarde? Mi pensas ke ne.
Landoj de Azio | |
Eŭrazio | Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo |
Orienta Azio | Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio |
Okcidenta Azio | Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam |
Centra Azio | La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - |
Nuda Azio | Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto |
Stranga Azio | Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato |