Akvisto
Amforo | |
---|---|
konstelacio • zodiaka konstelacio | |
Latina nomo | Aquarius (genitiva Aquarii) |
Mallongigo | Aqr |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Fiŝoj • Pegazo • Ĉevaleto • Delfeno • Aglo • Kaprikorno • Suda Fiŝo • Skulptisto • Baleno | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 20h 32m 0s ... 23h 50m 0s |
Deklinacio | -25° 30' 0" ... 2° 45' 0" |
Areo | 980 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 10 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,9 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -88° ... 65° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Oktobro |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Akvisto, Verŝisto aŭ Amforo (latine Aquarius) estas konstelacio de tera ĉielo de la zodiako.
Steloj
[redakti | redakti fonton]- Alfo Akvista (α Aqr), tradicie konata kiel Sadalmelik, estas la alfa stelo de la konstelacio, sur la dekstra ŝultro de la Akvisto.
- Beto Akvista (β Aqr), aŭ Sadalsuuk, estas la plej hela stelo en la konstelacio Akvisto.
- La kvar malgrandaj steloj Gamo Akvista (γ Aqr), Zeto Akvista (ζ Aqr), Eto Akvista (η Aqr) kaj Pio Akvista (π Aqr) konsistigas la stelaron Akvobokalo.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]Ganimedo estis la filo de la reĝo Tros de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio, Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis forrabi la junulon. Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la ebenaĵo, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin en Olimpon. Tie li anstataŭis Hebon kiel vinverŝisto.
Nuntempe Ganimedo ankoraŭ verŝas akvon aŭ vinon el sia pokalo en la nokta ĉielo. Sed oni nomis lin la Akvisto aŭ Amforo. En la latina lingvo, li nomiĝas Aquarius,i. Eble danke al la akvo elverŝita de Ganimedo, fluas la rivero Eridano. La Delfeno naĝas dekstre, kaj la Fiŝoj maldekstre. Sub la Fiŝoj, minacas la Baleno. Sub la Akvisto, brilas la kapro de la maro, kiun oni momas la Kaprikornon. Tiu parto de la ĉielo nomiĝas la Maro.
Astrologio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Okcidenta astrologio, Akvisto estas zodiaka signo por naskitoj inter la 20-a de januaro kaj la 18-a de februaro.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 16-a de februaro kaj la 11-a de marto.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aquarius Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
- ↑ Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://archive.ast.cam.ac.uk/hipp/hipparcos.html Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.allthesky.com/constellations/aquarius
- http://www.nightskyinfo.com/constellations/aquarius
- http://astrology.yahoo.com/astrology/general/dailyoverview/aquarius Arkivigite je 2006-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
|