Aŭtomobila industrio
La aŭtomobila industrio aŭ aŭtindustrio estas industrio kiu konsistas en ampleksa gamo de kompanioj kaj organizaĵoj kiuj partoprenas en la desegno, dezajno, disvolvigo, fabrikado, surmerkatigo, kaj vendado de motorvehikloj.[1] Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj sektoroj de la mondo laŭ enspezo. La aŭtindustrio ne inkludas industriojn dediĉitajn al bontenado de aŭtoj post la liverado al la fina konsumanto, kiel aŭtoriparejoj kaj benzinejoj.
La fabrikado de aŭtomobiloj postulas grandan homan kaj financan kapitalon. Depende de la tipo de vehiklo, de la kvanto de unuoj fabrikendaj ĉiutage kaj la loko de la fabriko, la grado de aŭtomatigo povas varii konsiderinde. Se la produktotaj unuoj estas malmultaj, eblas la manfara produktado en ateliero (kio foje okazas por individuigitaj laŭmende unuoj), ĉar la investado por linio de muntado ne estas financebla. Same, en landoj kun malgranda laborkosto la grado de aŭtomatigo kutime estas pli malgranda kaj multaj taskoprocezoj estas faritaj mane. Ĉiuokaze, ĝenerale oni povas aserti, ke la grado de aŭtomatigo estas alta kaj pli kaj pli disvastigita ĉie ajn.
Fabrikantoj
[redakti | redakti fonton]Tiu estas listo de la 15 plej grandaj fabrikantoj en 2016.[2]
Rango | Grupo | Lando | Vehikloj |
---|---|---|---|
1 | Volkswagen Group | Germanio | 10,405,092 [3] |
2 | Toyota | Japanio | 10,213,486 |
3 | Hyundai | Suda Koreio | 7,889,538 |
4 | General Motors | Usono | 7,793,066 |
5 | Ford | Usono | 6,429,485 |
6 | Nissan | Japanio | 5,556,241 |
7 | Honda | Japanio | 4,999,266 |
8 | Fiat Chrysler Automobiles | Italio/Usono | 4,681,457 |
9 | Renault | Francio | 3,373,278 |
10 | PSA | Francio | 3,152,787 |
11 | Suzuki | Japanio | 2,945,295 |
12 | SAIC | Ĉinio | 2,566,793 |
13 | Daimler | Germanio | 2,526,450 |
14 | BMW | Germanio | 2,359,756 |
15 | Changan | Ĉinio | 1,715,871 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "automotive industry". Arkivigite je 2014-04-20 per la retarkivo Wayback MachineEncyclopædia Britannica. Alirita la 25an de marto 2014.
- ↑ OICA: World Motor Vehicle Production
- ↑ [1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Alliance of Automobile Manufacturers Arkivigite je 2007-06-10 per la retarkivo Wayback Machine