NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Mi lernis de mia patro, ke kiam vi marŝas antaŭ publiko, ili estas la reĝoj kaj reĝinoj, kaj vi estas nur la bufono - kaj se vi ne pensas tiel, vi fariĝos tre, tre fanfaronema. »
« (angle) I learned from my dad that when you walk in front of an audience, they are the kings and queens, and you’re but the jester — and if you don’t think that way, you’re going to get very, very conceited. »
« (angle) History is not made only by kings and parliaments, presidents, wars, and generals. It is the story of people, of their love, honor, faith, hope and suffering; of birth and death, of hunger, thirst and cold, of loneliness and sorrow. »
« Kiel dum la tempo de reĝoj estus naive pensi, ke la unuenaskita filo de la reĝo estus la plej taŭga por regi, tiel en nia tempo estas naive pensi, ke la demokratie elektita reganto estos la plej taŭga. La regulo pri sinsekvo ne estas formulo por identigi la plej bonan reganton, ĝi estas formulo por doni legitimecon al iu aŭ alia kaj tiel malhelpi civilan konflikton. »
« (angle) As during the time of kings it would have been naive to think that the king’s firstborn son would be the fittest to rule, so in our time it is naive to think that the democratically elected ruler will be the fittest. The rule of succession is not a formula for identifying the best ruler, it is a formula for conferring legitimacy on someone or other and thus forestalling civil conflict. »
« Ĉe la ŝamanoeblecoj de transformiĝoj estas senlimaj kaj li uzas ilin maksimume komplete, por la reĝo ili ja estas malpermesitaj, kaj transformiĝo estas paralizita ĝis la kompleta ŝtoniĝo. »
« [pri la reĝo] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas malpermesita propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj ordonoj, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la potenco. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn ideojn pri la naturo de la potenco. »
« La reĝoj, regintaj en certaj periodoj de la tempo, enkorpigis en si la tempon de ĉiuj. Ilia morto — ĉu ĝi venis je natura vojo aŭ estis artefarite rapidigita pro la malfortiĝo de ilia vivoforto — ĉiam simbolis forfluon de certa parto de la tempo. Ili estis la tempo kaj inter unu reĝo kaj la alia venis sentempo; tiajn periodojn — interreĝadojn — homoj penis fari laŭeble plej mallongaj. »
«Ekzemplodoneco de la reĝoj estas universala trajto. Foje la ĉirkaŭuloj limiĝas je adorado kaj piemo. Ĉio kion la reĝo faras plenas je profunda senco. Nenio en ĝi povas esti hazarda. »