Werner Söllner
Werner SÖLLNER (naskiĝinta la 10-an de novembro 1951 en Horia, mortinta la 19-an de julio 2019 en Frankfurto ĉe Majno[1]) estis germana kaj rumanlanda verkisto aparteninte al la malplejmulto de la banataj ŝvaboj.
Werner Söllner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Werner Söllner (2010)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1951 en Horia | ||||
Morto | 19-an de julio 2019 (67-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Lingvoj | germana • rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio Rumanio vd | ||||
Alma mater | University of Cluj (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto verkisto poeto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiWerner Söllner pasigis la junulajn jarojn en Arad. Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1970 li ekstudis en Kluĵo fizikon por la daŭro de unu jaro, poste germanistikon kaj anglistikon. Paralele li redaktoris ĉe la germanlingva sekcio de la trilingva porstudenta periodaĵo Echinox.
Dum studentaj jaroj li priesploriĝis fare de la komunismaj kaŝpolicanoj de Securitate plurfoje pri siaj propraj tekstoj kaj vizioj, poste pri amikoj, docentoj, kolegoj, aparte ankaŭ pri la estontaj poetoj el la rondo "Aktionsgruppe Banat". Oni postulis de li tradukojn kaj interpretojn de tekst(er)oj kiujn estis ricevinta la redakcio de la menciita studenta periodaĵo. Kaŝnomo lia por la sekreta polico estis Walter.[2][3][4]
Poste li laboris kiel gimnazia instruisto ĉe lernejo bukareŝta. Transloĝiĝinte en la rumanian ĉefurbon li sukcesis haltigi laboron por la kaŝpolicanoj obstine rifuzonte ĉian kunlaboradon. Pro tio Securitate ekigis personan kontrolegoperacion kontraŭ li pro laŭdira fiagadoj kontraŭ ŝtataj interesoj.
Inter 1976 kaj 1982 Söllner estis lektoro por germanlingvaj verkoj de la bukareŝta porinfana eldonejo "Ion Creangă". Liaj tieaj agadoj tre gravis por la germanlingvaj porinfanaĵoj de Rumanujo ĉar li instigis sukcese multajn samtempulojn verki ankaŭ por infanoj, i.a. Richard Wagner, Rolf Bossert, Franz Hodjak, Karin Gündisch.[5][6]
En 1982 li transloĝiĝis en Okcidentan Germanlandon vivonte en Frankfurto. En 1991/92 li estis urba skribisto de Zug, en 1992/93 li faris poetikajn prelegojn en Kolonjo/Düsseldorf kaj gastprofesoris en 1993 ĉe la Universitato de Frankfurto. En 1997 li estis gastdocento je Dartmouth College kaj je Oberlin College. Ekde 2002 li gvidis Hessisches Literaturforum en la Mouson-turo de Frankfurto.
Werner Söllner influiĝis en siaj poemoj tre de Paul Celan, de Friedrich Hölderlin, Rainer Maria Rilke, Gottfried Benn, Peter Huchel, intertempe ankaŭ de Bertolt Brecht, Rolf Dieter Brinkmann kaj Reiner Kunze.[7][8] Eĉ post ekvivo en la Okcidento memorigo pri Banato kaj Transilvanio (de kie originis la geavoj) gravis kion senteblas en ne malofte malhela kaj melankolia liriko. Aparte liaj poeziaj kolektoj Kopfland. Passagen (1988) kaj Der Schlaf des Trommlers (1992) aŭ la majstraj posttraduk-poemoj de Mircea Dinescu havigis porĉiaman gloron al li. Laŭdegon li ricevis ekz. de Neue Zürcher Zeitung.[9]
Membrecoj kaj honoroj
redaktiWerner Söllner anis inter 1979 kaj 1982 ĉe la Rumania PEN-klubo, poste ĉe la germana PEN-klubfilio kaj ĉe Ligo de germanaj verkistoj.
- 1978: premio pri liriko de la Ligo de rumaniaj verkistoj
- 1985: Andreas-Gryphius-Förderpreis
- 1988: apogpremio je Friedrich-Hölderlin-Preis
- 1992: Förderpreis des Kulturkreises im Bundesverband der Deutschen Industrie
- 1996: Eugen Viehof-Ehrengabe
- 1989: Deutscher Sprachpreis, kune kun Gerhardt Csejka, Helmuth Frauendorfer, Klaus Hensel, Herta Müller, Johann Lippet, William Totok, Richard Wagner.
Richard Wagner imputis al Söllner en 2008, ke liaj raportoj por la kaŝpolicanoj tre antaŭenigis la neniiĝon de la verkista grupo "Aktionsgruppe Banat".[10] En 2009 Söllner montris publike honton por laboro sia por la sekreta polico sed malkonfesis spionadon pri Herta Müller. La sekvintan jaron li rezignis post ok jaroj pri la gvidado de Hessisches Literaturforum.[11]
Post longa publica paŭzo aperis en 2015 lia lasta verko Knochenmusik.
Verkoj
redakti- Wetterberichte, Cluj, 1975.
- Mitteilungen eines Privatmannes, Cluj, 1978.
- Sprachigkeit, Dreieich 1979.
- Eine Entwöhnung, Editura Kriterion, Bukareŝto 1980.
- Das Land, das Leben, Büdingen 1984.
- Es ist nicht alles in Ordnung, aber ok, Assenheim 1985.
- Klingstedts romantische Gründe, Berlin 1988.
- Kopfland, Passagen, Frankfurt am Main 1988 ISBN 3-518-11504-9.
- Der Schlaf des Trommlers, Zürich 1992 ISBN 3-250-10173-7.
- Zweite Natur, München: Brändel 1993 (artista libro).
- Knochenmusik, Frankfurt am Main 2015 ISBN 978-3-945400-19-7
- Schartige Lieder (poema antologio, eldonis Susanne Söllner, Björn Jager, Nancy Hünger, Alexandru Bulucz), Frankfurt am Main (Edition Faust) 2021 ISBN 978-3-945400-91-3.
Eldoniste
redakti- Franz Hodjak: Siebenbürgische Sprechübung, Frankfurt am Main 1990.
- Herkunft Rumänien, Eggingen 1995 (kune kun Franz Hodjak kaj Ludwig Krapf).
- Freundschaft der Dichter, Zürich 1997.
Tradukiste
redakti- Marin Preda: Der große Wahnsinn, Bukareŝto 1980.
- Mircea Dinescu: Unter der billig gemieteten Sonne, Bukareŝto 1980.
- Mircea Dinescu: Gedichte, Büdingen 1982.
- Mircea Dinescu: Exil im Pfefferkorn, Frankfurt (Main) 1989 ISBN 3-518-11589-8.
- Mircea Dinescu: Ein Maulkorb fürs Gras, Zürich 1990.
- Mircea Dinescu: „Ich bin der Besitzer der Brücken …“, Eschborn 1997.
Bibliografio
redakti- René Kegelmann: „An den Grenzen des Nichts, dieser Sprache …“, Bielefeld 1995 ISBN 3-89528-132-8.
- Kurt Markel: Werner Söllners Weg als Lyriker, Bamberg 1998 (Magisterarbeit).
- Almut Sauer: „Sprache ist eine Oase hinter den Dünen der Syntax“, Erlangen 2001 (magistriĝlaboraĵo).
- Astrid Schau: Leben ohne Grund, Bielefeld 2003 ISBN 3-89528-379-7.
- Diana Schuster: Die Banater Autorengruppe: Selbstdarstellung und Rezeption in Rumänien und Deutschland. Konstanz 2004 ISBN 3-89649-942-4.
- Alexandru Bulucz, Leonhard Keidel, Paul-Henri Campbell (eld.): „Es ist so dunkel, dass die Menschen leuchten.“ Zum Werk von Werner Söllner, „Die Wiederholung“, Heidelberg 2017.
Referencoj
redakti- ↑ "Lyriker Werner Söllner ist tot" - nekrologo je ORF.at
- ↑ Markus Bauer: "Das üble Geschäft der Securitate." - NZZ, 11.12.2009
- ↑ Johann Lippet: Das Leben einer Akte. Chronologie einer Bespitzelung. Heidelberg 2009, p. 19ss. kaj p. 153
- ↑ "Ein Herzschlag aus Angst." - FAZ, 14.12.2009
- ↑ Annemarie Schuller: Hat das Kinderbuch keine Kritik? Überlegungen zum Stand der rumäniendeutschen Kinderliteratur und ihrer Rezeption. Ĉe: Emmerich Reichrath, (eld.): Reflexe II. Aufsätze, Rezensionen und Interviews zur deutschen Literatur in Rumänien. Kluĵo: Dacia 1984 p. 52–57.
- ↑ Kurt Markel: Werner Söllners Weg als Lyriker. Magistriĝlaboraĵo, Bamberg 1998.
- ↑ Werner Söllner: Was hat die Tradition in der Moderne verloren? Ungereimte Gedanken zum Reim und andere Anrüchigkeiten. Ĉe: Liane Dirks (eld.): „daß einfach sich diktierte Zeilen legen...“. Autoren schreiben über ihr Genre. Köln-Düsseldorfer Poetiklesungen, Band I. Düsseldorf 1995.
- ↑ „Man hat stillschweigend akzeptiert, daß es uns gibt.“ Werner Söllner im Gespräch mit Stefan Sienerth. Ĉe: Stefan Sienerth (eld.): „Daß ich in diesen Raum hineingeboren wurde.“ Gespräche mit deutschen Schriftstellern aus Südosteuropa. München SOKW, 1997.
- ↑ Beatrice von Matt: Zwischen Schädel und Mund. Neue Gedichte von Werner Söllner. Ĉe: NZZ, 15.5.1992
- ↑ Zum Tod des Lyrikers Werner Söllner. Zentrale Gestalt der rumäniendeutschen Poesie. Michael Braun im Gespräch mit Eckhard Roelcke. Ĉe: Deutschlandfunk Kultur, 1.7.2019
- ↑ Maren Huberty, Michèle Mattusch, Valeriu Stancu: Rumänien - Medialität und Inszenierung. Frank & Timme, 2013, ISBN 3-86596-473-7, p. 87.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Werner Söllner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- [https://web.archive.org/web/20210715074041/https://www.ammannverlag.ch/?bid=150&k=4&sk=&tb=bio Arkivigite je 2021-07-15 per la retarkivo Wayback Machine verkoj ĉe Ammann-eldonejo
- poemo "Leg den Stift weg" ĉe FAZ-antologio[rompita ligilo]