Vrchotovy Janovice
Vrchotovy Janovice estas kampurbo troviĝanta en Ĉeĥio, en Mezbohemia regiono en distrikto Benešov. En 2024 ĉi tie vivis 1 050 loĝantoj. Tra la municipo trafluas rojo Janovický potok, kiu estiĝas per kunigo de du fontriveroj sub monteto Ohraženka kaj enfluiĝas en riveron Sázava. En distanco 11 km okcidente situas urbo Sedlčany, 14 km nordoriente urbo Benešov, 23 km oriente urbo Vlašim kaj 30 km sudokcidente urbo Milevsko.
Vrchotovy Janovice | |||
kampurbo | |||
Strato inter preĝejo kaj kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vrchotovy Janovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Benešov | ||
Administra municipo | Votice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Beneŝova montetaro | ||
Situo | Vrchotovy Janovice | ||
- alteco | 448 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 00″ N 14° 34′ 40″ O / 49.66667 °N, 14.57778 °O (mapo) | ||
Areo | 23,08 km² (2 308 ha) | ||
Loĝantaro | 1 050 (2024) | ||
Denseco | 45,49 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1224 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 257 53 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0201 | ||
NUTS 5 | CZ0201 530948 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de kampurbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 9 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vrchotovy Janovice | |||
Retpaĝo: www.mestysvrchotovyjanovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vojkov, Olbramovice, Křečovice, Bystřice, Maršovice, Prosenická Lhota kaj Votice.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1224. Ekde la 22-a de junio 2007 redonita al la municipo statuso de kampurbo.
Post okupado estis eldonita en la jaro 1942 proklamilo ordonanta forloĝigon de loĝantoj el la municipo pro celo de kreo de germana soldata ekzercejo. Estis establita filio de beneŝova ĝendarma stacio, kiu devis kontroli forloĝiĝintojn. La germanaj okupantoj planis ĉi tie krei grandan ekzercejon de germanaj soldataroj, kiu devis preni ĝis 20 000 soldatojn. La forloĝigo de Vrchotovy Janovice okazis en aprilo de 1944 enkadre de la lasta el kvin etapoj de la forloĝigo. El Bukovany ĉi tien estis translokigita kontraŭtanka lernejo de SS kun nomo SS-Panzerjäger (Sturmgeschütz-) Schule Janowitz.
En la tempo de la germana okupado estis en Vrchotovy Janovice establita unu el filioj de koncentrejo Flossenbürg.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 774 |
1880 | 1 826 |
1890 | 1 903 |
1900 | 1 814 |
1910 | 1 714 |
1921 | 1 629 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 566 |
1950 | 1 057 |
1961 | 1 044 |
1970 | 917 |
1980 | 883 |
1991 | 877 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 840 |
2014 | 951 |
2016 | 984 |
2017 | 1 012 |
2018 | 1 018 |
2019 | 1 027 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 024 |
2021 | 1 026 |
2022 | 1 006 |
2023 | 1 020 |
2024 | 1 050 |
Membrigo de kampurbo
redaktiVrchotovy Janovice dividiĝas en dek partojn, kiuj situas sur kvar katastraj teritorioj:
- Vrchotovy Janovice – partoj Vrchotovy Janovice, Braštice, Mrvice kaj Velká Lhota
- Manělovice – partoj Manělovice kaj Libohošť
- Rudoltice u Vrchotových Janovic – partoj Rudoltice kaj Hůrka
- Šebáňovice – partoj Šebáňovice kaj Sedlečko
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Marteno
- Kastelo Vrchotovy Janovice
Naskiĝintoj
redakti- Sidonie Nádherná, (1885 - 1950) ĉeĥa nobelino kaj baronino
Pluaj fotoj
redakti-
Fervoja haltejo Vrchotovy Janovice sur fervojlinio 223 Olbramovice–Sedlčany
-
Kortego de la kastela areo dum marŝado Prago-Prčice
-
Blazono sur kastelo en Vrchotovy Janovice
-
Enireja portalo en kastelon Vrchotovy Janovice